Kial veni al Nitro?

“Kial veni al Slovakio por la 101a Universala Kongreso de Esperanto?” La prezidanto de LKK Peter “Petro” Baláž responde al ĉi tiu demando listigas kelkajn argumentojn kaj kialojn:

La Universala Kongreso en Slovakio havos kelkajn specialaĵojn, pro kiuj indos ĝin partopreni:

– Historie unua UK en Slovakio.

– Ekologia kongreso (multaj partoprenantoj de Eŭropo povas atingi ĝin trajne, buse, aŭte, sen bezono de flugoj, ene de la urbo oni eĉ ne bezonos urban trafikon aŭ aŭtojn).

– Ekonomia kongreso (la tranoktado-prezoj ekas jam ĉe 7 EUR/nokto, ankaŭ la manĝokostoj estas modestaj, ekzemple, tagmanĝo en restoracio: 3,50 EUR, biero: 1 EUR).

– Pieddistanca kongreso (kongresejo, hoteloj, studenthejmoj, urbocentro, restoracioj, aĉetcentroj, ĉio ene de pieda distanco de 1 km).

– Videbla kongreso (Nitro estas relative malgranda urbo, danke al kio Esperanto kaj la kongreso estos tre bone videblaj al la loĝantoj de la urbo).

– Gastamo kaj gastronomio (indas veni sperti la slovakan gastamon kaj diversajn erojn de la slovaka gastronomio: bongustegaj kaj kvalitaj vino kaj biero, multaj bonaj kaj favorprezaj manĝoj ktp.).

– Eblo malkovri Slovakion (landon meze de Eŭropo, kun tre riĉa historio, vidindaĵoj, naturbelaĵoj).

UK-101– Eblo ekkoni slavan kulturon (Nitro estis lulilo de la unua slava skribo: glagolico. Dum UK eĉ eblos lerni skribi per ĝi! Same okazos pluraj prelegoj pri slavaj temoj.).

– Nova jarcento de kongresoj (impulso por modernigo, novigo de la plej granda Esperanto-festivalo).

– Riĉega junulara programo (Nepre indos ĝin partopreni, la programeroj estos tre variaj kaj allogaj!).

– Riĉa kultura programo (koncertoj, teatraĵoj, filmoj, ekspozicioj, diskotekoj…).

– Riĉa faka programo (akompanaj aranĝoj, scienca kafejo, kleriga lundo, kreivaj metiejoj ktp.).

Ĉi-jara kongresa celo estas agi ekstermovade kaj malfermi nian movadon al la mondo kaj serĉi aliancanojn por kunlaboro kaj nia plua pli efika agado. La 101a UK volas por tiu ĉi celo utiligi la fakton, ke la kongreso okazos en la tempo, kiam Slovakio prezidos la Konsilion de EU (julio – decembro 2016). Dum la 101a UK la 23–30an de julio 2016 okazos kvar malfermitaj fakaj aranĝoj:

  1. Lingvo-politika konferenco de Viŝegradaj landoj V4+ “Perspektivoj de lingva komunikado en EU”.
  2. Internacia entreprenista kaj komerca forumo “Investi en koro de Eŭropo – investi en Slovakio”.
  3. “Inter-religia renkontiĝo” de reprezentantoj de diversaj religioj.
  4. La 20a Internacia Medicina Esperanta Kongreso.

Certe indas mencii ankaŭ pli vastajn kaj ĝeneralajn kialojn veni al UK 2016:

– Renkonti siajn (malnovajn) amikojn

– Ekkoni novajn amikojn de la tuta mondo

– Subteni la plej grandan Esperanto-aranĝon kaj Esperanto-organizon

– Sperti unikan atmosferon de UK, la spiriton de amikeco, lingva egaleco kaj homa interkompreniĝo kaj frateco

Se vi ne trovis en la listo “la vian” kialon, volonte informu nin pri tio: lkk@esperanto.sk

Kaj se vi jam venos al UK pro iu ajn kialo, dankon anticipe kaj: ĝis revido somere en Nitro!

Pliaj detaloj pri la 101a UK troviĝas ĉi tie:

http://www.nitra2016.sk/
https://www.facebook.com/uk2016
http://www.uea.org/kongresoj

Respondis
Peter Baláž
LKK-prezidanto

Ĉi tiu artikolo aperis en la februara kajero de La Ondo de Esperanto (2016).
Ĉe represo bonvolu nepre indiki la fonton paperan (se en presaĵo) aŭ retan (se en retejo):
Papere: La Ondo de Esperanto, 2016, №2.
Rete: La Balta Ondo http://sezonoj.ru/2016/01/nitro

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

1 respondo al Kial veni al Nitro?1

  1. Molnár László diras:

    Mi estas profunde konvinkita pri tio, ke cxiuj partoprenontoj de la kongreso akiros neforgeseblajn, agrablajn travivajxojn

    Sed cxi-tempe min interesas la kongresa temo ” Socia justeco-lingva justeco.”

    Traleginte la du mesagxojn de S-ro Prezidanto de UEA,d-ro Mark Fettes mi decidis aldoni kelkajn rimarkojn al la temo.

    Sen detala ekspliko : gxenerale kaj ankau cxi-kongrese problemon povas kauzi la manko de la nocia klareco-justeco.Temas pri tio, ke ankau la samlandanoj povas malsame ecx tute miskompreni la signifon de la sama vorto, nenion dirante pri tio, ke unu vorto kaj vortkombino povas esti nocio, depende de la lingvogrupoj, kio plimalfaciligas la interkomprenon.

    Do, estus dezirinde jam nun,antau la kongreso dum la prepara laboro difini la nocion justeco,publkigi gxin por ke cxiuj interesigxantoj pri la temo povu informigxi en dezirinda direkto cele pridiskuti la komplikan temon kiel eble plej sukcese, fruktodone.

    Aldone : konsiderante la nuntempajn internaciajn cirkonstancojn,estus dezirinde iom sxangxi la strukturon de la rezolucio, kaj okupigxi pri la problemo de la laborprenado per kaj por Esperanto. Pri tio mi skribis proponon al la malneta teksto de la 100-a UK sed respondon ne ricevis. Estas vere, mi ne scias, kies tasko estas solvi cxi tiun problemon , mi scias nur tion, ke por plirapidigi la antauenigon de afero de Esperanto, ni devas okupigxi pri tiu urgxe solvenda temo. La laborebleco grandmezure determinas la lingvoelektadon !

    Kun estimplenaj salutoj kaj bondeziroj,
    Molnár László /Ladislao Molnar/

    Mia retadreso :laszlo.molnar.sp@gmail.com

Respondi