La 10a Moskva Lingva Festivalo en la 20-jara MASI-historio

Foto de Darja MorgunovaNi, Esperanto-agantoj, iĝas feliĉaj, kiam ni rikoltas sukcesojn sur nia vojo al amikeco inter popoloj, al paco kaj justaj homaj rajtoj. Ni estas feliĉaj, kiam ni allogas per niaj aktivecoj aliulojn, kiuj admire mergiĝas en nian atmosferon de la intereso pri diversaj kulturoj kaj reciproka estimo al diversaj gentoj. Ni estas des pli feliĉaj, kiam la partoprenantoj konsciiĝas, ke tiun atmosferon de komuna solidareco nun kaj ĉi tie kreas esperantistoj — la vivaj posedantoj de la vivanta lingvo — la dua post la gepatra kaj komuna por ĉiuj.

Ĝuste tiun feliĉon jam la dekan fojon organizas por si kaj por ĉiuj alvenantoj la Moskva Esperanto-Asocio MASI, organizante la lingvajn festivalojn.

La jubilea Moskva Lingva Festivalo (MLF-10) okazis la 20an de decembro 2015 en la Ruslanda Ŝtata Sociscienca Universitato (RGGU). Kaj…Nenio speciale raportinda! La sama kvanto da programeroj, kiel dum la kelkaj lastaj MLF — ĝuste 100: 70 lingvoj, 20 prilingvistikaj prelegoj, 10 praktikaĵoj, kelkaj nekalkulindaj distraĵoj. La sama kvanto da kontribuantoj — 130: 100 prelegantoj, 20 organizantoj, 10 artistoj kaj nekalkulebla kvanto da volontuloj. Ĉirkaŭ 1000 vizitintoj. 10 laborhoroj tra la tuta dimanĉo, inkluzivantaj la malfermon kun la parado de la instruantoj, 7 lernoblokojn po 15 lecionoj, la fermon kun la koncerto kaj enmanigo de la diplomoj al ĉiuj kontribuantoj. Trifoja prezentado de Esperanto fare de diversaj instruistoj, unu prelego pri Esperantujo, ĉiamfunkcianta stando kun Esperanto-filmetoj kaj interaktiva fotoekspozicio Mia Vorto, flugfolioj kun reklamo de Esperanto-eventoj, grandaj sloganoj pri Esperanto en la koncerta salono kaj multfoja menciado de esperantistoj dum la malfermo kaj fermo.
Foto de Anna Silantjeva
Tamen estis kelkaj specialaĵoj. Ekzemple, dum la malfermo la salutvideoj de Dennis Keefe el Florido, de la LF-organizantoj el Sidnejo kaj de LF-aspiranto Syauqi Stya-Lacksana (Uki) el Indonezio, ankaŭ la vivaj gratuloj de la direktoro de la Instituto pri lingvistiko ĉe RGGU d-rino Nina Sumbatova kaj de la lanĉinto de LF en Ruslando Aleksandr Blinov. La agrablaj momentoj, kiuj solenigas kaj riĉigas la ĝeneralan etoson kaj fortigas la Esperantan akcenton…

Iuj povus trovi en mia priskribo signojn de stagnado kaj laciĝo: dum tiom da jaroj nenio nova?! Kial ni, la organizantoj, mem ne tediĝas pro tiu rutino? Ĉu ne venis la ĝusta momento anonci la Festivalon finita? Mi mem ne sukcesas finformuli la demandon, ĉar mi ja scias la respondon. Mi spertas ĝin. Ĉiujare kaj ĉiufoje novaj prelegantoj proponas siajn prelegojn pri lingvoj kaj lingvistiko, novaj entuziasmaj aktivuloj aliĝas al la organiza teamo, novaj ardaj volontuloj venas por helplaboroj, novaj centoj kaj centoj aliĝas kiel gastoj… Denove kaj denove ni aŭdas admirajn dankojn — kaj sinproponojn por kontribuoj… Sur tiu ĉi fono ĉesi ne endas! Ĉiu festivalo nur aldonas al la organiza teamo la novan entuziasmon! Sur tiu ĉi fono eblas nur pensi pri plialtigo de la kvalito, pri iomaj modifoj de organizaj formoj, pri ŝanĝoj de la strukturo… Kaj pri novaj tiaspecaj aranĝoj. Ĉar en mia multdekjara sperto de la Esperanto-aktivado ekzistis nenio tiel alloga, tiel amasa kaj tiel sukcesa por popularigo de Esperanto inter la ĝusta, multnombra kaj danka publiko, kiel la Moskvaj Lingvaj Festivaloj. Do — daŭron kaj longan gloran vivon al MLF!

La 11a Moskva Lingva Festivalo okazos la 30an de oktobro 2016 en la Ruslanda akademio de ekonomio kaj ŝtata servo ĉe la Prezidento de la Ruslanda Federacio ((Российская академия народного хозяйства и государственной службы при Президенте Российской Федерации)

Irina Gonĉarova
kunordiganto de MEA MASI
direktoro de MLF
http://www.lingvafestivalo.info/

Fotoj de Darja Morgunova (la prezentantoj) kaj Anna Silantjeva (la publiko).

Ĝi estas artikolo el la februara kajero de La Ondo de Esperanto (2016).
Ĉe represo bonvolu nepre indiki la fonton paperan (se en presaĵo) aŭ retan (se en retejo):
Papere: La Ondo de Esperanto, 2016, №2.
Rete: La Balta Ondo http://sezonoj.ru/2016/01/masi-16

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

7 Responses to La 10a Moskva Lingva Festivalo en la 20-jara MASI-historio

  1. Svetlana diras:

    Lingvaj Festivaloj estas vera festivala movado, skolo kaj manifestacio de lingvoj, bonega podio por lingvistoj, ligvoshatantoj, instruantoj. Ghis ekzistas intereso al similaj eventoj nenikaze endas fermi la organizadon de LFoj.

  2. Saluton, estimata Sten!Pardonu prokraston de la respondo: mi ne hejmas kaj skribas nun de nemia komputilo. Dankon pro la agrabla demando! Ĉiuj kontribuantoj de la programo – pli ol 100 homoj – estas tre karaj por mi, kaj agrablas pri ili paroli. Tre trafe La Balta Ondo elektitis la fotojn. La unua montras la prezentantinon de la udmurta kaj hungara lingvoj, ŝia nomo estas Olga Urasinova, ŝi estas luktanto por la udmurta lingvo kaj kulturo en Rusio kaj ĉiama partoprenanto de niaj festivaloj. Olga diras, ke tiu ĉi spaco estas la sola, kie la udmurtoj (kaj aliaj minoritataj popoloj – kion mi scias de prezentantoj de aliaj rusiaj lingvoj) havas ŝancon serioze sinprezenti al ekstera publiko. Sur la dua foto estas Anton Somin — nia stelego, la modela prezentanto de multaj lingvoj, talenta kaj jam tre fama moskva lingvisto, la vicdirektoro de la Moskvaj LF kaj la organizanto de tiu ĉi MLF en RGGU, kaj organizanto de la Lingva Festivalo en Belorusa ŝtata universitato en Minsko. Sur la sekva estas la ĉefa heroo de la rusiaj LF Aleksandr Blinov, kiu lanĉis la festivalan movadon antau 20 jaroj en Rusio, en tiu ĉi MLF li prezentis la ĉuvaŝan lingvon kaj Esperanton. La junulino en hinda vesto estas Jevgenija Renkovskaja, ankau konstanta nia kontribuantino, ŝi rakontadas pri ĥindi kaj gvidas klason pri meĥendi (pentrado sur manoj per brunkonora kreskaĵfarbo). Ah… Kiaj bonaj, talentaj, inspiritaj, entuziasmaj kaj kontribuemaj estas ili ĉiuj! Kaj la cent aliaj 🙂 Provu lanĉi la klasikajn festivalojn – kaj vi ĝuos kompanion de tiaj homoj! Multajn sukcesojn al ĉiuj! Irina Gonĉarova.

  3. José Dias Pinto diras:

    Laŭdinda la laboro kaj stimula la entuziasmo de tiuj luktantoj por interpopola amikiĝo kaj Esperanto, adekvata tiucela helpinstrumento.

  4. Mikaelo Povorin diras:

    Mirina kaj ŝia teamo estas bravuloj! Min impresis interalie, ke jam estas precize sciataj la tempo kaj loko de la sekva festivalo.

  5. dennis keefe diras:

    Estas tre interese kaj bone, ke la Lingva Festivalo de Moskvo dauras nun dek jarojn, kaj tiu de Cheboksaro nun double pli. Irina Goncharova, Aleksandr Blinov kaj la multaj, multaj aliaj volontuloj kaj instruantoj povas esti tre kontentaj pri tiuj longdauraj rezultoj. Lingva Festivalo en tiuj festivaloj estas io kio forte memstaras. Chiujare estas novaj homoj, novaj lingvoj kaj simila entuziazmo. La originala Festivalo en la urbo Tours en Marto, 1995 jes ja ankorau dauras, chiujare, kaj ne nur tio, nun ekzistas du Lingvaj Festivaloj, sponsoritaj de du malsamaj asocioj en tiu urbo.

    Aliflanke, mi iom miras, ke multe da movadestroj de Esperantujo ankorau ne bone komprenas ech la bazajn ideojn pri kiel sukcesigi Lingvan Festivalon. UEA ne komprenas au ne informighas pri tio, pri kiel Lingva Festivalo povas vere komuniki tre tre favore al ekstera publiko dum, ekzemple, Universala Kongreso. ILEI, kvankam ghi estas asocio de “instruistoj” ankau ne komprensas. En Chinio, mi persone organizis du Lingvajn Festivalojn. En la unua estis eble 65 lingvoj instruataj dum du tagoj al pli ol 13 mil homojn. En la dua, dankon al Max de la Universitato de Scheffield en Anglio, estis pli ol 110 lingvoj instruataj dum kvin tagoj. Nankino, kiel Cheboksaro, kiel Moskvo estas modeloj, de kiuj movadestroj povas lerni, inspirighi.

    La Lingva Festivalo, de ILEI en Kunming, en Chinio povus esti ech pli sukcesa, tamen eble nur estis 15 lingvoj, kaj nur eble 10 homoj de la ekstera publiko. Pensu pri tio: 15 lingvoj kontrau 110 en Nankino; 10 eksteraj cheestantoj kontrau 13,500 en Nankino. Granda grupo de instruistoj, de ILEI, devas esti kapablaj starigi pli bonan festivalon ol chiuj aliaj, sed tio ne okazas. Kial ne? Eble unue char tio kion ILEI organizas estas NOMATA Lingva Festivalo, sed esence ghi tute ne estas tio. Ghi estas Lingva Foiro, ne kursoj en apartaj chambroj. Ne komparu tian aranghon de ILEI kun vera Lingva Festivalo; ne komparu Esperanton kun la aliaj 1000 mortnaskitaj lingvaj projektoj.

    La rusaj modeloj de Lingvaj Festivaloj estas pristudindaj kaj imitindaj. Por ke UEA kaj ILEI profitu je tiuj spertoj, ili bezonas iom da tempo por trarigardi la aferon. Mi estas certe ka Aleksandr, Irina, Max kaj mi estos pretaj helpi al ili. Lingva Festivalo, per agoj, montras, ke la Esperantistoj ne estas kontrau aliaj lingvoj; Esperantistoj estas por chiuj fremdaj lingvoj. Lingvaj rajtoj kaj lingva justeco montrighis plej klare en la esperantistaj Lingvaj Festivaloj. Ke UEA kaj ILEI pensu pri tio.

    Kion vi opinias pri tio?

  6. AlKo diras:

    Estas kvar prezentantoj el pluraj dekoj. (Vidu la klarigon pri la fotoj en la subo de la artikolo.)

  7. Sten Svenonius diras:

    Mi scivolas kiuj estas la 4 personoj sur la fotoj en la artikolo pri Lingva Festivalo?

Respondi