Nia trezoro: Ivo Lapenna, la konstruinto de la moderna UEA

Ivo LapennaIvo Lapenna naskiĝis la 5an de novembro 1909 en Split, la ĉefa urbo de Dalmatio, kiu tiam estis en Aŭstrio-Hungario, poste en Reĝlando de Serboj, Kroatoj kaj Slovenoj (1918-29), Jugoslavio (1929-91), kaj ekde 1991 en Kroatio. Liaj gepatroj estis la kroatlingva konstruinĝeniero kaj universitata profesoro Petar Lapenna (1867-1940) kaj la itallingva pianistino Amelia Lapenna (1883-1957). Ivo Lapenna studis en la Zagreba Universitato, kie li diplomiĝis pri juro (1932) kaj doktoriĝis (1933). Krome li diplomiĝis kiel muzikinstruisto (1933). Post armea servo (1933-34), el kiu li eksiĝis kiel rezerva leŭtenanto, li laboris en kortumoj kaj advokatejoj de Zagrebo.

En aprilo 1941 la Hitlera armeo okupis Zagrebon, kaj la kroataj ustaŝoj fondis “Sendependan Kroation”. Lapenna, kiu pro sia maldekstremo estis en la arestolisto, fuĝis al Split, kiu estis ekster la marioneta ustaŝa ŝtato, en la teritorio okupita de Italio. Li aliĝis al kontraŭfaŝista rezistado kaj plenumis diversajn taskojn, precipe ĵurnalistajn kaj redaktajn en liberigitaj regionoj de Jugoslavio kaj Italio. En 1945 majoro Lapenna eksarmeaniĝis kaj laboris kiel departementestro pri informado de Kroatia Respubliko, poste kiel redaktoro de la oficiala gazeto de Kroatio. Li instruis juron kaj diplomation en la Zagreba Universitato ekde 1946 kiel docento, ekde 1948 kiel profesoro. Diplomation Lapenna ne nur instruis, sed ankaŭ praktikis kiel membro de la Jugoslavia delegacio en la packonferenco en Parizo (1946) kaj kiel advokato-konsilisto de Albanio en la proceso kontraŭ Britio antaŭ la Internacia Kortumo en Hago (1947-48).

La impeta kariero ĉesis en la fino de 1949, kiam la 40-jara Lapenna, ricevinte francan stipendion, forveturis al Francio kaj decidis ne reveni hejmen. En 1951 li migris al Londono kaj laboris kiel lekciisto, docento kaj fine profesoro pri juro en la fama Londona Lernejo de Ekonomiaj kaj Politikaj Sciencoj ĉe la Universitato de Londono ĝis sia emeritiĝo (1977) kaj daŭrigis labori tie kiel emerita profesoro ĝis oktobro 1987. Li verkis multegajn fakajn studojn en ses lingvoj, estis membro de pluraj sciencaj institucioj kaj gastprofesoro en diverslandaj universitatoj. Al du liaj libroj aperintaj en Kroatio (Unuiĝintaj Nacioj, 1946; Historio de Diplomatio, 1949), aldoniĝis tri pliaj: Sovetuniaj konceptoj de internacia publika juro (france, 1954), Ŝtato kaj juro: Sovetunia kaj Jugoslavia teorioj (angle, 1964), Sovetunia punjura politiko (angle, 1968) kaj pluraj broŝuroj.

Lapenna sciis plurajn lingvojn, bone ludis violonĉelon, multe sportis kaj havis rekordojn de Jugoslavio por kurado je 400 kaj 800 metroj. Li trifoje edziĝis: en 1934 kun Emilija Heiligstein, en 1944 kun Ljuba Knjaĵinskaja, kaj post longa kunvivado en 1986 kun Birthe Zacho, de kiu li havis filon Ivo Pierre Zacho (1965), naskitan longe antaŭ ilia oficiala geedziĝo. Liaj edzinoj estis aktivaj esperantistinoj.

En 1928 la 18-jara studento Ivo Lapenna lernis Esperanton aŭtodidakte, kaj en la sekva jaro li fondis Studentan Esperanto-Klubon (pli konata laŭ la posta titolo Akademia Esperanto-Klubo) ĉe la Zagreba Universitato kaj prezidis ĝin ĝis 1941. Samtempe li ekagis en la internacia studenta movado kaj en la 21a UK (Budapeŝto, 1929) kunfondis la Studentan Tutmondan Esperanto-Ligon kaj gvidis ĝin ĝis la Dua Mondmilito. Ekde 1929 ĝis sia elmigro Lapenna gvidis entute 77 kursojn de Esperanto en Jugoslavio kaj verkis lernolibron, kiu havis tri eldonojn (1938, 1939, 1946).

Jam antaŭ la Dua Mondmilito Lapenna estis malsimila al la tipaj gvidantoj de la t. n. “neŭtrala” movado, kiuj emfazis sian neŭtralecon rilate al naciismo kaj faŝismo, kaj UEA eĉ okazigis UKojn en la nazia Germanio (1933) kaj en la faŝista Italio (1935). Sed la juna zagrebano en La Suda Stelo sukcese polemikis kun la gvidantoj de la Jugoslavia Esperanto-Ligo (JEL), kaj kiel la prezidanto de JEL (1937-50) li insistis, ke la neŭtraleco de esperantistaj asocioj devis esti ne absoluta, sed demokratie direktita al libereco kaj toleremo: ĉar la Esperanto-komunumo ne povas libere evolui en la cirkonstancoj de faŝismo kaj aliaj totalismaj reĝimoj. Ĉi tiun pseŭdan neŭtralecon, kiun li nomis kancera vundo de la movado, li kondamnis en la 30a UK en Londono (1938), uzante la eblon mallonge saluti la kongreson ĉe la inaŭguro (Lapenna estas taksata la plej brila Esperanto-oratoro. Oni povas aŭskulti liajn paroladojn en K-diskoj. Inter liaj verkoj estas ankaŭ Retoriko, 1950).

Kvankam en Londono Lapenna estis aplaŭdita kaj elektita kiel estrarano de IEL (la pli granda el la du rompaĵoj de UEA, skisme disduiĝinta en 1936), oni ne sekvis la insiston de Lapenna internaciskale – por la malpolitikema neŭtrala esperantistaro liaj ideoj ŝajnis tro draste engaĝitaj socie. Sed li pluagis en Jugoslavio, kie la aŭtoritatoj malfavore ektraktis esperantistajn societojn, kaj la rezolucio de la 12a Jugoslavia Esperanto-Kongreso (1939) postulis, ke oni klare difinu la pozicion de la Esperanto-movado kaj ke oni kontraŭbatalu tiujn, kiuj persekutas ĝin.

Post la Dua Mondmilito Lapenna ekaplikis siajn ideojn internacie. Estis lia merito, ke al la Statuto de UEA estis aldonita alineo pri la homaj rajtoj – pli ol unu jaron antaŭ la akcepto de la Universala Deklaracio de Homaj Rajtoj. En la unua postmilita UK (Berno, 1947), okazinta post la reunuiĝo de IEL kaj UEA, Lapenna nome de ok landaj asocioj proponis kontraŭfaŝisman rezolucion, kiu alvokis energie kontraŭbatali faŝismon kaj senmaskigadi la preparantojn kaj provokantojn de novaj militoj. La rezolucio ne estis akceptita, sed Lapenna ne seniluziiĝis. Sian movadan celon li formulis jene: “Kontraŭbatali kian ajn misuzon de UEA por partipolitikaj celoj kaj samtempe defendi la principon de aktiva neŭtraleco de UEA”. Per apliko de ĉi tiu aktiva neŭtraleco, li atingis, ke en majo 1952 la Estraro de UEA kaj la Plenumkomitato de SAT sendis nefermitan leteron al Stalin kun kritiko de la Sovetuniaj lingva imperiismo kaj kontraŭesperanta politiko. La letero aperis en esperantista kaj nacia gazetaro, interalie en Le Monde (Parizo).

Ivo LapennaLa ĉefa tiutempa atingo de Lapenna estis progresigo de la eksteraj rilatoj de UEA, kaj li sukcesis repreni la linion de Hodler kaj Privat, poste perditan de UEA/IEL, kiu fariĝis preskaŭ fermita klubo, sen strebo proponi ion utilan al la mondo. Li celis atentigi internaciajn organizojn pri la lingva problemo kaj pri Esperanto kiel la solvo de la problemo. La objektoj de lia kampanjo estis UN kaj ties organizo por edukado, scienco kaj kulturo – Unesko. En 1950-54 Lapenna, malgraŭ la komplikitaj vivocirkonstancoj, estis la ĉefa motoro de la kampanjo ĉe Unesko. Kvankam la situacio estis senespera, ĉar neniu landa delegacio konsentis proponi rezolucion por Esperanto, Lapenna vojaĝis al la Ĝenerala konferenco en Montevideo (1954).

En Montevideo li persvadis la meksikan delegacion, sed la rezoluciprojekto estis malakceptita per 23 voĉoj kontraŭ 3 kun 19 sindetenoj. La ideo ŝajnis perdita, sed Lapenna helpe de la Urugvaja Esperanto-Societo verkis protestleteron, kiu ricevis grandan eĥon en la gazetaro. Tion Lapenna eluzis kaj atingis, ke la konferenco revenu je sia lasta plenkunsido al la rifuzita rezolucio, kaj ĝi estis akceptita preskaŭ per 30 voĉoj por, 5 kontraŭ, 17 sindetenoj. Krome, UEA ricevis konsultajn rilatojn kun Unesko.

Post la “Montevidea Triumfo” la esperantistaro akceptis la triumfinton. Por 20 jaroj li iĝis la ĉefa figuro en UEA, komence kiel ĝenerala sekretario (1955-64) kaj prezidanto (1964-74). En 1952 li fondis Centron de Esploro kaj Dokumentado (CED) kaj estis ĝia honorofica direktoro ĝis 1975; Lapenna eldonis ĉe CED dekojn da broŝuroj, artikoloj kaj informfoliojn, kiujn li mem verkis aŭ kompilis en diversaj lingvoj. Lia artikolo Sepdek jaroj de la Internacia Lingvo (1957), dissendita de CED, aperis en almenaŭ 94 gazetoj en 12 lingvoj. Li kunordigis la agadojn de la Zamenhof-Jaro 1959 kaj kompilis memorlibron pri ĝi (1960). Inter liaj iniciatoj estis ankaŭ Internacia Somera (nun, Kongresa) Universitato, libroserio Oriento-Okcidento, La Monda Lingvo-Problemo, oratora kaj belarta konkursoj k. a. Li estis la ĉefa aŭtoro de la nova statuto de UEA kaj de la principoj de informado pri Esperanto (Principaro de Frostavallen, 1956).

Danke al Lapenna la prestiĝo de UEA kreskis en la esperantista kaj en la ekstera mondo; ĝi senkonteste fariĝis la ĉefa esperantista organizo, kaj ĝia membraro kreskis ekde 16 mil 826 en la jaro de Montevideo (1954) ĝis 32 mil 588 en la jaro de la 44a UK en Varsovio (1959).

Ĉiu aktivado trovas reziston. Dum kelka tempo la esperantistaro lojalis al Lapenna, eĉ se ĝi ne plene konsentis kun lia aktiva neŭtraleco. La unuan seriozan atakon Lapenna spertis en 1955-56 flanke de la ekstremdekstraj usonaj esperantistoj kaj iliaj eŭropaj samideanoj, kiuj provis efektivigi en Esperantujo la kontraŭkomunistan kampanjon de Joseph MacCarthy. Lapenna sukcese defendis sin, kaj la iniciatoro de la kampanjo George Alan Connor estis eksigita el UEA. Aliflanke, la senkompromisa pozicio de Lapenna en UK-51 (Budapeŝto, 1966), kie li reagis kontraŭ longa politika alparolo de la delegito de GDR, havigis al li malamikojn inter la esperantistaj gvidantoj el la socialismaj landoj. Kelkaj taksis malsukcesa la kampanjon por la peticio al UN, kiun Lapenna transdonis en 1966 al la sekretariato de UN, kiu rezignis trakti ĝin.

Dum Lapenna zorgis pri la eksteraj rilatoj de UEA, dum li streĉe laboris por la enciklopedio Esperanto en perspektivo (1974), dum li defendis siajn ideojn, iom-post-iom multiĝis la nombro da influhavaj personoj, kiuj deziris anstataŭigi lin en UEA per nova prezidanto. Formiĝis neformaligita opozicia alianco en kiu estis orienteŭropaj movadestroj, okcidentaj malkontentuloj pri Lapenna, kaj radikalemaj gvidantoj de TEJO. Tamen apenaŭ ĝi havis la formon de konspiro de la “politikaj komisaroj de KGB”, kiel poste kredigis Lapenna kaj ties adeptoj.

En la 59a UK (Hamburgo, 1974) la opozicio ekdominis la Komitaton de UEA; pro tio Lapenna ne rekandidatiĝis por la prezidanteco kaj forlasis siajn funkciojn en UEA inkluzive de la honora membreco. En Hamburgo en retrospektivo (1975) kaj poste Lapenna prezentis sian demision kiel sekvon de “komunista puĉo” en UEA. Sed la “reĝimŝanĝo” okazis nature. Lapenna ne konsideris serioze la socian konsiston de la esperantista komunumo, pli orientita maldekstren ol la ĝenerala socio. Kiam la malvarma milito de la 1950-60aj jaroj transformiĝis al “paca kunekzistado” kaj “malstreĉiĝo”, tiu orientiĝo reflektiĝis ankaŭ en UEA, kies plej fortaj landaj asocioj – proporcie plej multnombre reprezentitaj en la Komitato de UEA – estis en la Orienta Eŭropo. Ne plu eblis, ke la asocion plu personigu tiu, kies ideologio – eĉ se objektive prava – ne representas la ideologiajn preferojn de la asocia membraro: Lapenna devis ŝanĝi siajn konvinkojn, aŭ foriri. Se li restus ĉe sia starpunkto, oni elektus novan prezidanton. Li preferis foriri mem.

UEA denove havis skismon. La individua membraro post Hamburgo falis de 7 mil 302 en 1973 al 6 mil 025 en 1975.

Sed UEA, mallaŭ kritiko de Lapenna, ne fariĝis komunisma organizo, nur ĉiam pli da atento la novaj gvidantoj de UEA kaj TEJO donis al organizoj orientitaj al Moskvo, ekzemple, al la Monda Packonsilio, Monda Federacio de Demokrata Junularo, Internacia Unio de Studentoj k. s. La porsovetunia MEM ricevis pli da ebloj en UKoj. La rilatoj kun Unesko malintensiĝis, CED malaktiviĝis. En la 1980aj jaroj UEA reatingis sian antaŭan membrokvanton, kaj ĝia financo iĝis prospera, sed la fakta forlaso de la aktiva neŭtraleco firmigis la stereotipan imagon pri Esperanto kiel “ruĝa lingvo”.

Nur pli ol sep jarojn post la forpaso de Lapenna, prezidanto de UEA John Wells en sia festparolado en la 80a UK (Tampereo, 1995) en la nomo de UEA esprimis bedaŭron pro la atakoj kaj kalumnioj kontraŭ Lapenna faritajn lige kun la eventoj de 1974.

Ivo LapennaIvo Lapenna daŭrigis sian agadon en la alternativa Neŭtrala Esperanto-Movado kaj ties gazeto Horizonto (fondita en 1976); li kunfondis la Internacian Centron de NEM kaj estis ties sola prezidanto (1980-87). En NEM al lia koncepto aktiva neŭtraleco aldoniĝis humaneca internaciismo: tuthomara internaciismo senigita de klasa, religia aŭ alispeca grupa karaktero, kaj ligita kun la valoroj de la Deklaracio de Homaj Rajtoj (1948) kaj Esperanto, kiel lingvo ligita al neniu nacio, religio aŭ klaso. Lia lasta realigita projekto estis la Jubilea Esperanto-Konferenco en Graz (julio 1987) kun la temo “100 Jaroj de Esperanto-Kulturo”, en kiu okazis altnivela prelegaro k inaŭguro de la monumento “La Espero”. Tamen ĉar UEA, SAT, MEM kaj aliaj asocioj internaciaj kaj landaj evitis informi pri NEM, la tre valora agado de Lapenna dum lia lasta vivoperiodo estas malmulte konata en Esperantujo.

Ivo Lapenna forpasis la 15an de decembro, je la Zamenhofa Tago 1987 en Kopenhago. Bedaŭrinde, inter liaj posteuloj mankis “giganto”, kaj do nia ĉi-jara ciklo estas fermita.

Aleksander Korĵenkov

Ĉi tiu teksto estas verkita surbaze de la artikolo de Aleksander Korĵenkov pri Ivo Lapenna en la enciklopedia projekto Nia Diligenta Kolegaro (NDK),

La fotoj kaj bildo estas prezitaj el la retejo de la Fondaĵo Ivo Lapenna.

Ĉi tiu artikolo aperis en la decembra kajero de La Ondo de Esperanto (2015). Oni povas represi la supran tekston nur kun la permeso de la aŭtoro.

© Aleksander Korĵenkov 2015.

Konstanta referenco: http://sezonoj.ru/2016/01/lapenna

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Aleksander Korĵenkov, Nia trezoro kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

3 Responses to Nia trezoro: Ivo Lapenna, la konstruinto de la moderna UEA

  1. Carlo Minnaja diras:

    Tre bona sintezo pri la personeco de tiel granda homo. Tamen utilus ankaŭ mencii ke liajn spiritajn valorojn nun gardas “Fondaĵo Ivo Lapenna”, el kiu kreiĝis en 1997 la “Internacia Scienca Instituto Ivo Lapenna”, kiu patronas stipendion por universitataj disertacioj. Vidu la ttt-ejon
    http://www.ivolapenna.org

  2. AlKo diras:

    Dankon pro la atentigoj. Mi jam korektis.

  3. Jens S. Larsen diras:

    Bona resumo, sed kun du eraretoj:

    – “Lapenna eldonis ĉe CED dekojn da broŝuroj, artikoloj kaj informfoliojn, kiujn lo mem verkis aŭ kompilis”
    devas esti:
    + “Lapenna eldonis ĉe CED dekojn da broŝuroj, artikoloj kaj informfolioj, kiujn li mem verkis aŭ kompilis”

    – “Ĉi tiu teksto estas verkita surbaze de la artikolo de Aleksander Korĵenkov pri Lanti” …
    Pri Lapenna, ĉu ne?

Respondi