Januaro 2016: Jubileoj, memordatoj, festoj

januaro1. Novjarfesto.

2. Antaŭ 75 jaroj (1941) germania aerarmeo grave damaĝis la katedralon Llandaff en Kardifo.

5. Antaŭ 950 jaroj mortis Eduardo la Konfesanto (1003?-66), antaŭlasta anglo-saksa reĝo de Anglio.

Antaŭ 75 jaroj naskiĝis Hayao Miyazaki (1941-), japana reĝisoro de desegnofilmoj, aŭtoro de la populara mangao pri Naŭsika.

6. Antaŭ 100 jaroj en aŭto-akcidento mortis Harold Bolingbroke Mudie (1880-1916), brita borsisto kaj esperantisto, la unua prezidanto de UEA (1908-16).

Kristnasko

7. Kristnasko laŭ la Julia kalendaro.

8. Antaŭ 75 jaroj mortis Robert Stephenson Smyth Baden-Powell (1857-1941), brita generalo kaj verkisto, fondinto de skoltismo.

Antaŭ 50 jaroj naskiĝis Richard H. Geoghegan (1866-1943), brita (poste usona) esperantisto, tradukinto de la Unua Libro de Zamenhof al la angla lingvo.

9. Antaŭ 100 jaroj (1916) la armeo de Entento malgajnis la Dardanelan kampanjon kaj retiriĝis.

Lasker11. Antaŭ 75 jaroj mortis Emanuel Lasker (1868-1941), germana matematikisto kaj ŝakisto, la plej longtempa mondĉampiono pri ŝako (1894-1921).

12. Antaŭ 100 jaroj naskiĝis Pieter Willem Botha (1916-2006), la lasta ĉefministro (1978-84) kaj la unua prezidanto (1984-89) de Sud-Afrika Respubliko.

13. Antaŭ 325 jaroj mortis George Fox (1624-91), fondinto de kvakerismo.

BaghyAntaŭ 125 jaroj naskiĝis Gyula “Julio” Baghy (1891-1967), hungara esperantista verkisto kaj aktoro.

Antaŭ 75 jaroj mortis James Joyce (1882-1941), unu el la plej popularaj verkistoj de la 20a jarcento.

14. Antaŭ 75 jaroj naskiĝis Faye Dunaway (1941-), populara usona aktorino.

Antaŭ 50 jaroj mortis Sergej Koroljov (1907-66), sovetia sciencisto, organizinto de la kosma industrio en USSR, la patro de la praktika kosmonaŭtiko.

15. Antaŭ 125 jaroj naskiĝis Osip Mandelŝtam (1891-1938), unu el la plej grandaj ruslingvaj poetoj.

Antaŭ 175 jaroj naskiĝis Frederick Arthur Stanley (1841-1908), ĝenerala guberniestro de Kanado, kiu en 1892 aĉetis pokalon por la plej bona hoketeamo de Kanado, nun konata kiel “pokalo Stanley”.

17. Antaŭ 50 jaroj (1966) pro kolizio de la usona bombaviadilo B-52 kaj fuelaviadilo KC-135 super Palomares kvar nukleaj bomboj estis perditaj, la kvara bombo estis trovita en oceano post du monatoj.

Antaŭ 25 jaroj (1991) Usono kaj ties aliancanoj komencis bombadon de Irako kadre de la kampanjo “Dezerta ŝtormo”.

19. Antaŭ 50 jaroj (1966) Indira Gandhi iĝis ĉefministro de Barato.

20. Antaŭ 300 jaroj naskiĝis Karlo la 3a (1716-88), reĝo de Hispanio (1759-88).

Antaŭ 175 jaroj (1841) brita armeo okupis Hongkongon.
José Plácido Domingo
21. Antaŭ 75 jaroj naskiĝis José Plácido Domingo Embil (1941-), hispana tenora operkantisto.

22. Antaŭ 125 jaroj naskiĝis Antonio Gramsci (1891-1937), itala verkisto kaj politikisto, kunfondinto kaj gvidanto (1924-26) de itala komunista partio.
Kaligulo
24. Antaŭ 1975 jaroj estis murdita Gaius Iulius Caesar Augustus Germanicus (12-41), konata kiel Kaligulo, romia imperiestro (37-41).

Antaŭ 100 jaroj naskiĝis Rafael Antonio Caldera Rodríguez (1916-2009), dufoja prezidento de Venezuelo (1969-74, 1994-99).

Romain Rolland29. Antaŭ 400 jaroj (1616) Jacob le Maire kaj Willem Schouten malkovris la Hornan Kabon.

Antaŭ 150 jaroj naskiĝis Romain Rolland (1866-1944), franca verkisto kaj sociaganto, Nobelpremiito pri literaturo (1915), simpatiano de Esperanto.

Antaŭ 50 jaroj naskiĝis Romário de Souza Faria (1966-), mondĉampiono kaj la plej bona futbalisto de la jaro en 1994.

30. Antaŭ 175 jaroj naskiĝis Félix Faure (1841-99), prezidento de Francio (1895-99).

31. Antaŭ 100 jaroj naskiĝis Konstantin Gusev (1916-90), rusa sovetia ĵurnalisto kaj poeto, tradukinto de poezio en Esperanton.

Ĉi tiu artikolo aperis en la januara kajero de La Ondo de Esperanto (2016).
Ĉe represo bonvolu nepre indiki la fonton paperan (se en presaĵo) aŭ retan (se en retejo):
Papere: La Ondo de Esperanto, 2016, №1.
Rete: La Balta Ondo http://sezonoj.ru/2016/01/januaro-2

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Historio, Mondo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi