Romkatolika Diservo en BET-52

Valerijus RudzinskasTradicie en la Litoviaj BEToj okazas romkatolika Diservo en Esperanto. Ĝi okazos ankaŭ ĉi-somere en la 52aj Baltiaj Esperanto-Tagoj en Birštonas. La Diservon gvidos romkatolika pastro, poeto kaj esperantisto Valerijus Rudzinskas. Li estas unu el la plej interesaj pastroj en Litovio. Li naskiĝis en Šiauliai en 1960, litovo. En 1995 li finis la pastran seminarion en Kaŭno. En 1998 li finis magistrajn literaturologiajn studojn en la universitato Vytautas la Granda en Kaŭno. Servis kiel pastro en la paroĥoj de Garliava, Sutkai, Rudamina, Punia, Nemunaitis.

En 1997 en la vilaĝo Panara de la distrikto Varėna li fondis kaj konstante gvidas la tiel nomatan romkatolikan “Komunumon de plena hejmo” (litove Pilnų namų bendruomenė). Ĉi tiu komunumo okupiĝas pri konstanta helpo al marĝenaj homoj, kiuj malsanas je alkoholismo, suferas de uzado de narkotaĵoj, hazardludoj k. s., do, ĝi okupiĝas pri psikologia kaj socia rehabilitado de homoj, revenigo de ili al la laboro, organizas kulturajn, spiritajn, edukajn aranĝojn, efektivigas aliajn projektojn. Ĉi tiu komunumo estas tre populara en Litovio. Ĝia protektanto estas emerita kardinalo Audrys Juozas Bačkis.

Valerijus Rudzinskas estas religia poeto; li eldonis en la litova lingvo kvin poemarojn, monografion De Šventoji ĝis Gang (pri Bronius Jauniškis) kaj kelkajn aliajn librojn kun religia enhavo. Li organizas literaturajn aranĝojn kaj estas membro de la Asocio de sendependaj verkistoj de Litovio.

Esperanton li lernis en 1975, estante 15-jara, ĉe Petras Čeliauskas. Rudzinskas perfekte parolas Esperanton. Lia diplomverko ĉe la fino de la pastra seminario estis “Esperantista agado de Aleksandras Dambrauskas”. Li estas la sola pastro en Litovio, kies Komunumo de plena hejmo havas retejon www.pnb.lt en ses lingvoj, inter ili ankaŭ en Esperanto. Li jam gvidis romkatolikan Diservon en Esperanto en BET-34 (Veisiejai, 1998) kaj en BET-43 (Šiauliai, 2007). En sia retejo li anoncas ankaŭ Esperanton kiel lingvon, en kiu eblas kontakti lin.

La Diservo okazos la 5an de julio 2016 posttagmeze en la loka preĝejo de Birštonas. La preciza tempo estas anoncota poste.

Povilas Jegorovas

Pliaj informoj pri BET-52 kaj pri BEToj ĝenerale estas legeblaj en speciala rubriko de nia retejo.

Ĉe represo bonvolu indiki la fonton:
La Balta Ondo: http://sezonoj.ru/2016/01/bet-28/

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

1 respondo al Romkatolika Diservo en BET-521

  1. DIETER ROOKE diras:

    Mi invitas lin al kunveno de ateistoj dumUK en Nitra. D.Rooke, kasisto de ateo

Respondi