UEA ne drivu sed reĝisoru

Vortoj de komitatano Z

En novembro diskuris en Esperantujo la jubila sciigo, ke por festi la 100an datrevenon de la morto de la aŭtoro de Esperanto, Unesko en sia Ĝenerala Konferenco deklaris la jaron 2017 Zamenhof-jaro. La sciigo rapide disvastiĝis kaj verŝajne ankaŭ nun, kiam aperas tiuj ĉi linioj, iuj ekscite afiŝas ĝin en Facebook kaj eble eĉ post monatoj ankoraŭ tamburos ĝin iuj Esperanto-bultenoj. Kvankam UEA rapide dissendis gazetaran komunikon pri la ĝustaj dimensioj de la afero, ĝi povis nur iom limigi la miskomunikan damaĝon.

Ne la unuan fojon samideanoj pufigis ĝis malvero iun pozitivan Esperanto-rilatan decidon de eksteraj aŭtoritatoj. Kontrolado de faktoj ne estas forta flanko de esperantistoj. Ĉi-foje la fonto de la misinformado estis en Pollando, kie la zelotoj de EDE eksciis, ke la propono farita de Pollando estis akceptita de Unesko. Sen informiĝi pli detale, ili blinde pensis, ke akceptita estis tio, kion ili mem siatempe proponis al sia nacia Unesko-komisiono, nome deklaro de Zamenhof-jaro. Tion la pollanda ŝtato tamen ne proponis al Unesko sed “nur” envicigon de la datreveno de Zamenhof inter tiuj, kiuj laŭ Unesko estas sufiĉe gravaj por ĝenerala atento. En 2017 estos kelkdeko da tiaj datrevenoj.

En la ĝustigaj mesaĝoj de UEA eblis senti nervoziĝon kaj pravan timon pri ĉagreniĝo de Unesko, se la misprezento fare de esperantistoj atingus la vidkampon de ĝiaj oficistoj. Certe neniu en Parizo legas Esperantajn retlistojn kaj lokajn bultenojn, sed pli riske estas, ke iuj fervoruloj sukcesis aperigi la falsan informon eĉ en nacilingvaj gazetoj.

Entuziasmo ne sufiĉas por kompensi la mankon de kompetenteco. La fuŝulado ĉirkaŭ la Unesko-decido estas simptomo pri la apenaŭa povo de UEA regi la agadon pri eksteraj rilatoj kaj la informadon pri ĝi, malgraŭ tio, ke nur UEA reprezentas la Esperanto-movadon ĉe la plej gravaj eksteraj instancoj, nome UN kaj Unesko. Iam tiu kampo estis suverene gvidata de Ivo Lapenna kaj poste de Humphrey Tonkin, sed jam de longe UEA ne havas simile kvalifikitan reĝisoron de siaj eksteraj rilatoj. Estas ankaŭ malklare, kiu en la nuna estraro respondecas pri tiu kampo, sed ne nur tiun respondecon nebuligis la disigo de la estraro en netravideblajn subteamojn. Ni esperu, ke tiu malsukcesa eksperimento de Mark Fettes estos forlasita en lia verŝajne neevitebla dua periodo ĉekape de la Asocio. Fettes farus plej saĝe, se li mem prenus en siajn manojn la rimenojn de la eksteraj rilatoj kaj rezignus pri ĉio cetera.

Por restarigi sian reputacion kiel la reprezentanto de la Esperanto-movado ĉe la ekstera mondo, UEA kompreneble ne limigu sin al UN kaj Unesko. Ĝian intervenon bezonas, inter aliaj, ankaŭ Eŭropa Esperanto-Unio, kiu estas nerekte ligita al UEA kiel unuiĝo de ĝiaj landaj asocioj. La neŭtraleco de UEA devontigas ankaŭ EEU, sed ĝi iĝis advokato de eŭropa unuiĝo kun la miŝmaŝa eŭropisma ideologio de sia sekretario Zlatko Tišljar. Proteste pro tio almenaŭ la hispana asocio jam ĉesis kotizi al EEU, en kies tagordo devus esti nur la lingva problemo en la eŭropa integriĝo, dum propagando por tiu integriĝo malrespektas la politikan neŭtralecon de UEA kaj de ĝiaj landaj asocioj. Ŝajnas tamen, ke la estraro de UEA ne vidas ion riproĉindan ĉe EEU – eĉ male: ankaŭ pro la lobiado de EEU okazos UK en Nitro ĝuste en la periodo, kiam Slovakio prezidos EU. Tio ne estas problemo, se tiu eŭropa konekto ne estas emfazata, sed ligi al tiu festivalo de tutmondeco omaĝon al EU estas tre dubinde.

Komitatano Z

Ĉi tiu artikolo aperis en la januara kajero de La Ondo de Esperanto (2016).
Ĉe represo bonvolu nepre indiki la fonton paperan (se en presaĵo) aŭ retan (se en retejo):
Papere: La Ondo de Esperanto, 2016, №1.
Rete: La Balta Ondo https://sezonoj.ru/2015/12/kz-13/

Legu kelkajn pli fruajn Vortojn de Komitatano Z:

La iluzio de sendependiĝo
Lasu la Universalan Kongreson en paco!
La vana instruo de Franz Jonas
Aŭskultante ĉe la Ronda Tablo
Fieron sentu ni interne
Esperanto plej gravas – kaj unue Esperanto
Ricevinte la revuon de Valle
Atendante la revuon de Valle
Ĉu io nun estas nova?
Antaŭraporto el Rejkjaviko
De B al Buller
Al pli azia estonteco de UEA
Survoje al la Fettes-erao
Hundoj bojas, karavano vojas
Lingvaj dorsosakuloj

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Vortoj de Komitatano Z kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

6 Responses to UEA ne drivu sed reĝisoru

  1. Valdas Banaitis diras:

    Hodiaŭ mi mislegis la titolon “Senfina malvenko” kiel “sentima” kaj ektremis pri efektiva realo. La humoro de nia brava kolegaro fakte estas tia. Post ses monatoj jam centa jarumo de la forpaso de Zamenhof. Kaj ni povas raporti, ke ni pacience eltenis, perdigante la semojn – ne centojn kaj ne milojn, sed jam pli ol dek milionojn da lernintoj de Esperanto. La rezultojn honeste statistikis Zlatko Tiŝljar – – fruktis ne pli ol unu elcento de kursfinintoj. Ĉu la borado de monto granita per ervora fosado de sulko unu fojon signita ne estis misgvida. Kvankam gvidata de tuta armeo de diplomitaj kuraĝaj kaj paciencaj instrudistoj…

  2. Paul Desailly diras:

    Eduardo rajtas fieri pri la “Gravaj atingoj de EDE-Pollando” dokumentitaj per bonega artikolo en Vikipedio.
    Sukcesojn al esperantistoj de Pollando kaj aparte de Supra Silezio kie mi pasigis ghojplenan jaron en 1995
    Amike
    Paulo de fora Australio

  3. Eduardo diras:

    Kaj okaze mi sendas informcele la ligilon pri EDE-Pollando de E-Vikipedio:
    https://eo.wikipedia.org/wiki/Pola_Asocio_E%C5%ADropo_-_Demokratio_-_Esperanto

  4. Eduardo diras:

    Mi komentis jene la fi-artikolon (stultajn vortojn de komitatano Z) “Lingvaj dorsosakuloj” de Komitatano Z kaj mia komento estas plu aktuala !!! ankau por tiu artikolaĉo.

    Lingvaj dorsosakuloj
    18 Decembro 2011 de AlKo

    Eduardo
    Komitatano Z en la supra artikolo skribis jene: “Tamen ne ĉiu legas sian Jarlibron, ekzemple la grupo, kiu sin nomas Pola Sekcio de EDE. Ĝiaj membroj fieras pri siaj kontaktoj kun polaj politikistoj, sed oni povas timi, ke la bildo pri Esperanto, kiun tiuj ĉi ricevis, ne estas tiu, kiun deziris Lapenna. La lingvaĵo en la sinlaŭdoj de la pola EDE estas fuŝa kaj laŭdire tiu de ĝiaj pollingvaj leteroj ne estas pli bona. Nenio stranga en tio. Ju pli verve iu reklamas Esperanton, des pli verŝajne temas pri iu, kiu mem ne bone regas la lingvon, kiun li trudas al aliaj. Propagandistoj emas ne kompreni, ke la plej bona reklamo por Esperanto estas tiuj, kiuj parolas ĝin perfekte.”
    Nun post la sukcesoj de Pola Asocio Eŭropo – Demokratio – Esperanto (ĉar danke al agado de EDE-Pollando okazis: Konferenco pri Esperanto en Pola Parlamento (2012), la fondiĝo de Parlamnenta Grupo Apoganta Esperanton en Pola Parlamento (2012), enskribo de Esperanto kaj ĝia kulturo sur la Polan Liston de Nemateria Kultur-heredaĵo (2014), ktp.) evidentiĝis, ke eraras Komitatano Z, do kiu okazis fuŝa? Laŭ mi fuŝulo okazis Komitatano Z kaj eble venis jam venis tempo por ne aperigi plu liajn komentartikolojn.

    Komentita 31 10 2015 je 21:47

  5. Paul Desailly diras:

    Pardonon ‘membraro’ anstatau ‘membreco’
    Chu estas aliaj malglatajhoj, eraroj?

  6. Paul Desailly diras:

    En unu senco temas pri shtormo en te-taso, kamarado. Chiuj el ni de tempo al tempo eraras por diri nenion pri eraretas.
    Ne nomu por senkreditigi samideanojn, E-grupojn au naciajn organizajhojn kies ‘peketoj’ ech UN kaj UNESKO konsideras tre malgravaj. Chu chi lastaj riprochas nin? Ne!
    Pli grave, en la nuna momento kiam shrumpighas nia membreco kaj chiuj altruismaj organizajhoj alfrontas krizojn ni tenu unuecon por ne seniluziigi la fidelulojn. Chu vi estas serioza au delira? Por reformi UEA se tio estas via celo, certe ekzistas pli bonaj rimedoj ol kulpigi entusiasmajn volontulojn.

Respondi