La riskoplena BET-17 en Viekšniai (1976)

BET-17BET-17 en Viekšniai En la unua vico (sidas delive): 3a (grizharulo) Vincentas Vaitiekūnas, 6a (blankĉemiza) Viktoras Baniulaitis, 7a Telesforas Lukoševičius, 8a Semjon Podkaminer, 9a Angelė Judickienė, 12a Jaan Ojalo, 13a Inita Tamošiūnienė, 14a Nadija Andrianova, 15a Jonas Dagys, 16a Karolis Valašinas. (Musklaku por pligrandigi la foton.)

La organizantoj de la 52aj Baltiaj Esperanto-Tagoj, kiuj okazos la 2-10an de julio 2016 en Birštonas (Litovio), decidis aperigi en La Balta Ondo informojn pri ĉiuj BEToj, kiuj okazis en Litovio. Post BET-3 (Molėtai, 1961), BET-6 (Veisiejai, 1964), BET-9 (Vilno, 1967) kaj BET-12 (Kretinga, 1970), Litovia SSR devus akcepti BET-15 en 1973, sed ĝi ne estis permesita de respublikaj instancoj, kaj do en 1973 BET tute ne okazis. La 15an BET akceptis Rigo en 1974, kaj en 1975 BET-16 okazis en Estonio. En 1976 denove estis la vico de Litovio, kaj tiujare, malgraŭ grandaj organiz-problemoj BET-17 estis organizita de la 30a de julio ĝis la 10a de aŭgusto en la urbeto Viekšniai, 17 km sud-oriente de Mažeikiai.

La riska BET-17

(Rememoroj pri la organizado)

Dum Zamenhof-Tagoj 1975 en Kaunas grupeto da E-aktivuloj priparolis organizadon de BET-17, kiu en 1976 devis okazi en Litovio. Antaŭ tri jaroj (en 1973) vica BET ne povis okazi en Litovio, ĉar oficialuloj ne donis permeson. Estis klare, ke ankaŭ nun la permeso ne estos ricevita. Tamen Esperanto ja ne estas oficiale malpermesita. Tial grupeto, kiun eniris Telesforas Lukoševičius, Albinas Vebeliūnas kaj mi, decidis proprariske komenci la organizadon de BET sen oficiala permeso.

BET-17Komence de la jaro 1976 A. Vebeliūnas kaj mi komencis serĉi lokon por tendaro. Ni estis en Tytuvėnai, Šeduva, eĉ Žemaičių Naumiestis, sed vane. Finfine ni trafis en Viekšniai, Nord-Litovia urbeto, kaj tie tre afabla direktoro de profesia lernejo konsentis akcepti la tendaron. Restis prizorgi nutradon de tendaranoj – necesis ricevi permeson por pligrandigita kvanto da nutraĵ-produktoj. Ankaŭ ĉi tiu problemo kun lokaj komercaj entreprenoj estis facile solvita.

Pli poste T. Lukoševičius , veninta en Viekšniai, faris oficialan skriban kontrakton, kiun la direktoro de la lernejo konfirmis per sigelo. T. Lukoševičius estis akceptita ĉe la distrikta partia sekretario kaj tiu promesis ne nur subtenon, sed ankaŭ prelegon por tendaranoj. (Restas ne klare, ĉu la sekretario malatente legis direktivon ne subteni esperantistojn aŭ tute ne legis ĝin.)

La malfermo de BET-17 devis okazi 31an de julio. Kiam ĝis tiu dato restis kelkaj tagoj, mi kun kelkaj klubanoj el Klaipėda venis en Viekšniai por ordigi la lokon. La direktoro de la lernejo donis la ŝlosilojn de komunloĝejoj kaj granda salono. Baldaŭ venis ankaŭ T. Lukoševičius. Ĉio iris glate. Tamen la 30an de julio alkuris al mi la sekretariino de la lernejo kaj diris, ke la direktoro bezonas ĉiujn ŝlosilojn. Mi konsterniĝis, ĉar antaŭ unu horo mi estis ricevinta telegramon, ke grupo da Moskvaj esperantistoj jam forveturis kaj estos en Viekšniai ĉi-nokte. Ni kun la ŝlosiloj rapidis al la direktoro kaj tie eksciis, ke la Centra Partia Komitato en Vilnius malpermesis la tendaron. Ni sukcesis konvinki la direktoron, ke venintoj el Moskvo povos unu nokton pasigi en Viekšniai. Telesforas kaj mi decidis sendi telegramon al A. Vaitilavičius en Vilnius. Baldaŭ venis lia respondo, ke “Centra Komitato diskutas, kion fari”. Tiu ruza telegramo sufiĉis, la direktoro redonis la ŝlosilojn, tamen avertis, ke morgaŭ venos reprezentanto de la registaro, kiu definitive decidos pri la sorto de la tendaro.

Tiutempe la nombro de la venintaj esperantistoj kreskis. Estis nia feliĉo, ke el 241 tendaranoj 20 estis membroj de la komunista partio, inter ili ankaŭ profesoro S. Podkaminer, veterano de la milito. Li kunvokis partianojn – kiamaniere kontraŭstari malpermeson de la tendaro.

La 31an de julio al Viekšniai venis prezidanto de respublika komitato de profesiaj lernejoj V. Morkūnas kun akompanantoj el la ŝtata sekureco. Li renkontiĝis kun la partianoj, gvidataj de S.Podkaminer, sed iliaj argumentoj ne donis rezulton. Tiam la partianoj minacis, ke ili plendos antaŭ la Centra Komitato en Moskvo pro senbaza dispelo de la tendaro. Tio efikis – V. Morkūnas permesis malfermi la tendaron, sed post kvin tagoj ĝi devas finiĝi. Tio kontentigis nin, kaj posttagmeze BET-17 estis malfermita, kompreneble, sen partopreno de oficialuloj. Subulo de V. Morkūnas restis en Viekšniai kaj kaŝe observis nian programon. Sekvonttage mi venis al li kaj proponis malkaŝe partopreni en ĉiuj niaj programeroj. Li konsentis kaj poste esprimis sian miron pri la ordo kaj disciplinemo de la tendaranoj, kiuj plenumis ĉiujn postulojn de la organizantoj. La postulo fini la tendaron post kvin tagoj estis forgesita aŭ estis donita adekvata direktivo, do ni tendumadis ĉiujn planitajn dek tagojn. Tamen mi kaj Telesforas ĉie, eĉ en la urbeto, sentis sin atente observataj.

Ĉar estis malpermesite pendigi ekstere ian ajn ŝildon pri BET, ni decidis alimaniere manifestiĝi en la urbeto. Dum la Dua Mondmilito en 1944 apud Viekšniai distingiĝis du sovetiaj militistoj, postmorte ricevintaj la titolon “Heroo de Sovetio”. Estis decidite meti florkronon ĉe ilia monumento – ja neniu povis malpermesi tion… Kaj vere – kiam vicoj da esperantistoj kun florkrono eliris surstraten, milico haltigis la trafikon kaj eskortis nin tra la urbeto ĝis la monumento mem. Ĉe la monumento parolis profesoro S. Podkaminer kaj aliaj, ne preterlasante la ŝancon mencii ankaŭ la ideojn de esperantistmo.

Venis la ferma tago, kaj post la lasta vespermanĝo komenciĝis adiaŭo. Ni senpage ricevis kamionojn , kiuj veturigis la partoprenintojn al fervoja stacio. Sur lerneja korto svarmis agentoj de ŝtata sekureco – ili ankoraŭ atendis: eble okazos ia eksceso. Sed nenio okazis, ĉiuj partoprenintoj estis akompanitaj kun kantoj. Ni kun Telesforas ekspiris pli facile.

Estis interkonsentite: se pli poste iu estos vokita en partian komitaton, tien iros Telesforas kaj konfesos, ke li estis ĉefa organizanto,, ĉar mi estis “persona non grata” – estinta politika prizonulo kaj ekzilito, pasiginta preskaŭ naŭ jarojn en Siberio (Komio)*. Mi estis agrable mirigita pri lia konsento kaj elkore dankis lin.

Ni ne eraris: post kelka tempo Telesforas estis vokita en partian komitaton, riproĉata kaj minacata, sed li kuraĝe sindefendis kaj evitis grandan punon – li nur estis eksigita el la agrikutura lernejo. Poste li ekloĝis en Panevėžys kaj daŭrigis aktivan E-agadon. Ankaŭ la direktoro de la profesia lernejo en Viekšniai ricevis partian punon pro politika miopeco. Min oni ne tuŝis, tamen mi ne ricevis permeson veturi eksterlanden, kvankam kelkfoje mi havis invitojn al UK-oj.

Kaj finfine la statistiko: en BET-17 partoprenis 100 rusoj, 51 litovoj, 27 estonoj, 20 latvoj, 16 ukrainoj, 8 hungaroj, 16 de aliaj 9 naciecoj, entute el 41 urboj de tiama Sovetio.

Viktoras Baniulaitis

Fonto: Litova stelo, 1999, №3 (127), p 5–8.

* Komio estas ne en Siberio, sed en la Eŭropa parto de Ruslando.

Statistikaj donitaĵoj pri BET-17

La tendaron partoprenis 240 personoj.

Partianoj – 20, komsomolanoj – 87, senpartiuloj – 133.

Virinoj – 156, viroj – 84.

Rusoj – 100, litovoj -51, estonoj – 27, latvoj – 19, ukrainoj – 16, hebreoj kaj hungaroj – po 8, belorusoj, francoj, germanoj, kartveloj, kazaĥoj, komioj, koreoj kaj tataroj – po 1.

Ĝis 20 jaroj – 38, de 20 ĝis 25 jaroj – 39, de 25 ĝis 35 jaroj – 56, de 35 ĝis 40 jaroj – 22, de 40 ĝis 50 jaroj – 21, de 50 ĝis 60 jaroj – 21, de 60 ĝis 70 jaroj – 29, de 70 ĝis 80 jaroj – 14.

Esperantistiĝis en 1920 – 1, de 1921 ĝis 1924 – 2, de 1925 ĝis 1929 – 14, de 1930 ĝis 1933 – 3, de 1935 ĝis 1959 – 10, de 1960 ĝis 1964 – 16, de 1965 ĝis 1969 – 31, de 1970 ĝis 1973 – 35, en 1974 – 18, en 1975 – 40, en 1976 – 70.

El RSFSR – 102, Litovio – 52, Estonio kaj Ukrainio – po 27, Latvio – 20, Kazaĥio – 4, Moldavio – 3, Belorusio – 2, Kartvelio – 1.

Instruistoj – 52, studentoj – 37, inĝenieroj – 28, laboristoj kaj lernantoj – po 26, oficistoj – 23, pensiuloj – 17, sciencistoj – 9, artistoj kaj medicinistoj – po 8, teknikistoj – 3, literaturistoj – 2, maristo – 1.

P. Jegorovas (Vilnius)

Fonto: Aktuale. 1977, №6 (39), Februaro, p. 66.

Letero de leganto

En la Sovetia tempo la regopotenco timis esperantistojn

Tre interesite mi tralegis la artikolon de Vytautas Šilas pri Antanas Poška. Estas malfacile trovi homon de mia generacio, kiu post la paŝtada aĝo ne estus leginta librojn de Antanas Poška kaj Matas Šalčius (vojaĝkunulo de Poška – V. Š.). <…>

En la Sovetia tempo mi havis forestan renkontiĝon kun Antanas Poška. Tio, ŝajnas, okazis en la jaro 1971 aŭ 1972*. Tiam mi oficis en Mažeikiai kiel porkultura anstataŭanto de prezidanto de la distrikta Plenumkomitato. Mi ne scias, laŭ kies iniciato reviviĝis Esperanto-movado. Eĉ junularo en kelkaj grupoj lernis la lingvon. Iu el Vilno telefonis al mi kaj demandis, ĉu estus ebleco organizi en la distrikto tutsovetian konferencon, kiun partoprenu gravaj sciencistoj. Pri la lingvo Esperanto ne temis. Mi diris, ke ni havas hotelon, kelkajn salonojn kaj tial ni povas akcepti la konferencon. Baldaŭ mi forveturis por labori en la Konsilio de Ministroj. Miaj estintaj kolegoj sciigis min, ke estis veninta sciencisto, ŝajne el Novosibirsk, ankoraŭ kelkaj sciencistoj kaj Antanas Poška por pritrakti la konferencon. Ili vizitis “Rajkomon” (Regionan komitaton de Litovia Komunista Partio, – noto de la redakcio), la Plenumkomitaton kaj interkonsentis pri organizo de tutsovetia esperantista renkontiĝo.

Mi eksciis, ke la regiona estraro vere klopodis: ĝi invitis lokajn ĵurnalistojn, prizorgis tranoktejon, nutradon, donis ejojn por diskutado, promesis organizi ekskursojn tra la regiono kaj Litovio, eĉ veturigi al Latvio. La komenco de la konferenco estis grandimpresa. Subite la frapo, kiel fulmo el serena ĉielo: estas la malicaĵo de malamikoj de Sovetunio. Esperantistoj estas io nekonebla. La Centra Komitato donis direktivon al la regiona estraro ĉiel malhelpi la aranĝon. Estis nuligitaj la ekskursoj, ĉar “difektiĝis” la busoj, ĵurnalistoj devis diskonigi pli gravajn aferojn, la regiona estraro ŝajnigis, ke ĝi ne plu havas la tempon kaj ne partoprenos la adiaŭon kun la partoprenantoj. La reprezentantoj de la renkontiĝo faris viziton al “Rajkomo” kaj dankis. Ili diris, ke ili bone scias esti nedezirindaj.

Post iom da tempo mi renkontis mian estintan lernanton, oficantan en KGB. Mi demandis, pro kio oni ektimis esperantistojn. Tiu klarigis, ke … ili ne havas homon, kiu scipovus la lingvon, kaj tial ili ne povas ekscii, pri kio ili tie parolas. Unu oficisto partoprenis, sed komprenis nur trionon de la vortoj. La sekurecano diris, ke Antanas Poška estis “ekzilita”, ĉar “estis ja kaŭzo”. Esperantistoj kaŝas la lokon de sia onta renkontiĝo. Pri tio, ke la renkontiĝo okazos en la distrikto Mažeikiai eĉ la partoprenantoj mem eksciis lastmomente. Estas malbone, ke la loka estraro ne interesiĝis, kiaj homoj estos, neniun informis pri la aranĝo. “Nun oni anoncis, ke okazos ankaŭ alia konferenco. Kie ĝi okazos, kiam – oni anoncos antaŭ la kunveno. Konklude, en iliaj kapoj estas friponaj pensoj”.

Juozas Elekšis

Fonto: Mokslo Lietuva, 2014.12.29, №22 (532), p. 12.

Tradukis el la litova Vytautas Šilas

* La rememoroj ne estas precizaj, sed la esenco estas ĝusta. Tiutempe Viekšniai estis en la distrikto de Mažeikiai. (Povilas Jegorovas)

La dek-sepa tradicia

Ĉiujare en unu el la ĉebaltaj respublikoj esperantistoj el ĉiuj partoj de nia lando kunvenas por la baltlanda tendaro. Ĉi-jare la loko de la renkontiĝo estis la urbo Viekšniai en Litovia SSR. Ĉi tie kunvenis 250 esperantistoj el dek sovetaj respublikoj.

Al Viekšniai venis multaj mondkonataj esperantistoj: S. N. Podkaminer (Leningrado), doc. B. V. Tokarev (Moskvo), aŭtoro de Esperanto-lernolibro por estonoj J. Ojalo (Talino) k.a.

S. N. Podkaminer rakontis pri kongreso de bulgaraj esperantistoj, okazis oratora konkurso, seminario de Esperanto-instruistoj, oni demonstris la ekspozicion “Literaturo en Esperanto”.

La sekva tendaro okazos en Latvia respubliko.

Ivan Kulakov
Partopreninto de la tendaro

Fonto: Molodoj komunar (Voroneĵ, Ruslando), la 21 de aŭgusto 1976.

Fotoj pri BET-17

BET-17

Prezidio en la inaŭguro. Delive: 2a Boris Tokarev, 4a Jonas Dagys, 5a Telesforas Lukoševičius, 7a Adomas Vaitilavičius, 9a Semjon Podkaminer.

BET-17

La salono dum la inaŭguro. En la unua vico sidas esperantistoj el Miass (Uralo, RSFSR).

BET-17

Prof. Semjon Podkaminer salutparolas.

BET-17

Tri litovaj veteranoj: Vincentas Vaitiekūnas, Jonas Dagys, Adomas Vaitilavičius.

BET-17

Akademiano, prof. Jonas Dagys prelegas en la Somera Universitato.

BET-17

Ekspozicio pri kluba agado.

BET-17

En unu el la koncertoj.

BET-17

Ŝercludo.

La fotoj estas prenitaj el la fotokolekto de la latva esperantisto Aleksandrs Strautmanis (1912-1995). La kolekto estas gardata en la Esperanto-domo en Kaŭno. La fotojn elektis kaj komentis Vytautas Šilas.

La supran materialon kompilis kaj redaktis Povilas Jegorovas kaj Aleksander Korĵenkov. Reagoj de partoprenintoj estas bonvenaj.
Pliaj informoj pri BET-52 kaj pri BEToj ĝenerale estas legeblaj en speciala rubriko de nia retejo.

Ĉe represo bonvolu indiki la fonton:
La Balta Ondo: http://sezonoj.ru/2015/12/bet-23/

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo, Historio kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

1 respondo al La riskoplena BET-17 en Viekšniai (1976)1

  1. Tiu-chi BET estis la dua ghenerale kaj la unua en Litovio, kiun mi partoprenis ( la unua partoprenita estis tre mallonga BET-15 en Riga, Latvio en 1974). Mi bone memoras tiujn perturbojn kauze de ghia malpermeso k.s.

Respondi