Konatiĝu: Aloyzas Gudavičius

GudavičiusNi daŭrigas prezenti personojn, kiuj kontribuos al la programo de la 52aj Baltiaj Esperanto Tagoj (BET-52), kiuj okazos la 2-10an de julio 2016 en Birštonas (Litovio). La kvara prezentato estas profesoro Aloyzas Gudavičius el Šiauliai. En BET-52 li gvidos kurson de la litovaj lingvo kaj kulturo. Kursanoj estos konatigitaj kun fundamentoj de la litovaj fonetiko kaj gramatiko, povos ellerni bazajn litovajn vortojn kaj la plej oftajn ĉiutagajn esprimojn. Samtempe oni priparolos la plej gravajn trajtojn de la litovaj historio kaj kulturo.

Profesoro Gudavičius naskiĝis en 1940. Li doktoriĝis en 1970 kaj habilitiĝis en 1990. Dum 1991-1997 li estis rektoro de la Šiauliai-a Universitato, kaj dum 1998-2007 – prezidanto de la universitata senato. Liaj ĉefaj lingvistikaj esplorkampoj estas semantiko kaj etnolingvistiko. Pri koncernaj problemoj publikigis multajn artikolojn en litovaj kaj eksterlandaj sciencaj eldonaĵoj, inkluzive de tri monografioj “Kompara semantiko de la litova kaj rusa lingvoj” (1985, en la rusa), “Etnolingvistiko” (2000, 2009, en la litova), “Kompara semantiko” (2007, en la litova). En 2012-2014 prof. Gudavičius gvidis la sciencan projekton pri koncepta metaforologio, kies ĉefa rezulto estis vortaro de konceptaj metaforoj en publika diskurso (2014). Ekde 1994 li estas organizanto de internaciaj konferencoj “Mondaspekto en la lingvo” kaj ĉefredaktoro de la scienca revuo “Filologija”. Nun li laboras kiel profesoro en la katedro pri fremdaj lingvoj, instruas kurson de etnolingvistiko kaj praktikan kurson de la pola lingvo. En 2012 li iĝis Honora Civitano de la urbo Šiauliai.

Aloyzas Gudavičius lernis Esperanton en la studenta aĝo kaj partoprenis en BET-oj kaj aliaj esperantistaj renkontiĝoj kaj kongresoj. Dum pluraj jaroj li estis vizprezidanto de Litova Esperanto-Asocio. Kelkfoje li gvidis liberelektatan kurson pri interlingvistiko en magistrigaj filologiaj studprogramoj. En 2002 aperis lia litovlingva libro “Enkonduko en interlingvistikon” por studentoj kaj por pli vasta rondo de interesiĝantoj. En 2005 li estis rektoro de Internacia Kongresa Universitato dum la 90a Universala Kongreso de Esperanto en Vilno. En 2009 prof. Gudavičius ricevis la internacian premion Academicus Ariste pro interlingvistikaj meritoj.

Pliaj informoj pri BET-52 kaj pri BEToj ĝenerale estas legeblaj en speciala rubriko de nia retejo.

Ĉe represo bonvolu indiki la fonton:
La Balta Ondo: http://sezonoj.ru/2015/12/bet-21/

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi