BET-52: Paŭlo Moĵajevo

MoĵajevoNi daŭrigas prezenti la plej gravajn kontribuontojn al la programo de la 52aj Baltiaj Esperanto Tagoj (BET-52), kiuj okazos la 2-10an de julio 2016 en Birštonas (Litovio). Post Osmo Buller kaj JoMo nun estas la vico de Paŭlo Moĵajevo (Павел Можаев), kiu en BET-52 koncertos, prelegos kaj eble ankaŭ instruos. Paŭlo afable konsentis prezenti sin mem:

«Mi estas Paŭlo Moĵajevo, kaj mi naskiĝis, kreskis kaj plu vivas en Krimeo. Profesie mi estas medicinisto, post la fino de la Krimea medicina universitato mi specialiĝis pri ĥirurgio, poste estis invitita instrui la disciplinon kun longa nomo “Topografia anatomio kaj operacia ĥirurgio” en mia alma mater.

Esperanton mi lernis memstare en 2000-01 per la fama lernolibro de Boris Kolker. Sufiĉe rapide mi ekinteresiĝis pri la Esperanta gramatiko kaj pri la tradukado de poeziaj (ĉefe kantaj) tekstoj. Jam de la jaro 2002 mi regule koncertas en diversaj Esperantaj aranĝoj, prezentante miajn tradukojn de plej divers-fontaj kantoj. Ekde 2004 mi foj-de-foje instruas subtilaĵojn de la Esperanta gramatiko por progresantaj partoprenantoj de diversaj E-renkontiĝoj. En la jaroj 2003-10 mi estis ligita al la revuo Kontakto, estante ĝia provlegisto kaj ĉefredaktoro (en 2007–2010). En la jaro 2010 mi estis elektita kiel membro de la Akademio de Esperanto. Kelkaj miaj tradukoj kaj eĉ unu originala poeziaĵo en Esperanto ricevis laŭdojn de la ĵurianoj de la konkurso “Liro”. Nun mia Esperanto-aktivado konsistas ĉefe el recenzado de Esperanto-libroj kaj muzikaj diskoj, kaj ankaŭ el iom da tradukado (bedaŭrinde, nenio vere serioza aŭ granda ĝis nun rezultis). Nu, eblas mencii mian esperantigon de la priastronomia paĝaro http://heavens-above.com.

En mia eksterEsperanta kaj eksterprofesia vivo mi ŝatas la krimean naturon, klasikan muzikon kaj poezion. Krome, mi iom okupiĝas pri fotado, komponado (estis eldonitaj du miaj kantaroj por la tekstoj de ruslingvaj poetoj) kaj amatora astronomio».

Pliaj informoj pri BET-52 kaj pri BEToj ĝenerale estas legeblaj en speciala rubriko de nia retejo.

Ĉe represo bonvolu indiki la fonton:
La Balta Ondo: http://sezonoj.ru/2015/12/bet-19/

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi