La novembra Ondo aperis

La Ondo de EsperantoLa aŭtuneco de la novembra Ondo, dissendita antaŭ dek tagoj el Kaŭno kaj Olŝtino, sentiĝas jam en la kovropaĝa foto, kiun Antanas Grinceviĉus faris en Birŝtonas iun belan oktobran tagon. Birŝtonas, la urbo de la 52aj Baltaj Esperanto-Tagoj (BET-52), estas priskribata en la plej freŝa Ondo fare de Vitaŭtas Šilas.

Lia artikolo, ornamita de belaj fotoj, estas en la centraj paĝoj de la revuo, sed la tria-paĝa ĉefartikolo, verkita de Paveł Fischer-Kotowski, estas dediĉita al la 31a ARKONES, kiu okazis fine de septembro en Poznano. Ĉi tiun artikolon sekvas kvin paĝoj de la primovada sekcio Eventoj, kun informoj pri pluraj okazaĵoj organizitaj de esperantistoj en pluraj landoj.

En la sekcio Tribuno nia konstanta kolumnisto Dafydd ab Iago en sia ĉiumonata rubriko Vide el Bruselo rakontas pri la problemo de la rufuĝantoj, kiuj strebas veni al la Eŭropa Unio ĉefe el la Proksima Oriento kaj pri la eventuala rolo de Turkio en la solvo de la problemo. La esperantistoj el la Pollanda Triurbo (Gdansko, Gdynja kaj Sopot) proponas kompili ĝeneralan Esperanto-bibliografion. Du tekstoj venas el la grupo E-ĉe-I, tio estas Edukado-ĉe-Interreto. Peter Baláž prezentas la novan edukan retprojekton de E@I pri la Kiberia ĉikanado, kaj KuboF Hromoslav invitas al Vikipedia Tradukkonkurso.

Se vi interesiĝas pri Kenigsbergo-Kaliningrado kaj la ĉirkaŭa regiono, eble interesos vin la laŭvica, 21a parto de la ciklo Paĝoj el la historio de la Sukcena Lando, verkita de Halina Gorecka. En la sekcio Arkivo, la redaktoro de la Ondo daŭrigas prezenti la plej gravajn gvidantojn de la Esperanto-movado, nun temas pri Ernest Karloviĉ Drezen, kiu verŝajne estas la plej konata esperantisto en Sovetunio.

La plej ampleksa, tripaĝa teksto en la novembra Ondo estas beletra – temas pri la popularega novelo La diablo en la sonorilejo de Edgar Allan Poe en la Esperanto-traduko de Russ Williams. En la kultura sekcio estas presita, apud pluraj malpli longaj tekstoj ankaŭ eseo de Wolfgang Kirschstein pri Svetlana Aleksijeviĉ – ruslingva belarusa verkistino, kiu ĉi-oktobre ricevis la literaturan Nobel-premion.

En la fino de la revuo estas konkursaĵoj kaj humuro en Mozaiko kaj la rubriko Spritaj splitoj kaj preskeraroj de István Ertl, kiu ĉi-foje enmetis en ĝin ankaŭ tri mistajpojn el la oktobra kajero de La Ondo.

Kelkaj el la supre menciitaj tekstoj aperis aŭ aperos en la novaĵretejo La Balta Ondo, kaj kelkaj pliaj aperos iom-post-iom, sed en la reto aperas nur ĉ. triono da tekstoj el La Ondo de Esperanto, kaj por havi adekvatan imagon pri ĉefaj eventoj kaj diskutoj en Esperantujo, ankaŭ pri la kulturaj novaĵoj, oni devas legi la revuon mem.

La Ondo de Esperanto estas abonebla en la tradicia (papera) formo kontraŭ 42 eŭroj por la tuta jaro 2016 kaj kontraŭ 21 eŭroj por jarduono. Ni proponas rabatojn por ekssovetiaj, orient-eŭropaj, afrikaj, sud-amerikaj kaj kelkaj aziaj landoj.

La elektronika jarabono por la tuta jaro kostas nur 15 eŭrojn.

Legu pli pri la abonkondiĉoj:
http://esperanto-ondo.ru/Lo-abon.htm

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi