Paĝoj el la historio de la Sukcena Lando (21)

Калининградская область на картеLegu la antaŭan, 20an paĝon.

Kenigsbergo kun nova nomo

En la antaŭa ĉapitro ni rakontis pri la likvido de la Orienta Prusio, akceptita en la konferenco de la venkintaj ŝtatoj, okazinta en Potsdamo de la 17a de julio ĝis la 2a de aŭgusto 1945. Laŭ la Potsdamaj decidoj unu triono de ĉi tiu eksgermania provinco – la norda parto kun Kenigsbergo – estis transdonita al Ruslanda Soveta Federacia Socialisma Respubliko (RSFSR), du trionojn ricevis Pollando, kaj Memellando iris al Litovia SSR.

Dum unu jaro post la milito ĉi tiu teritorio havis la statuson de Kenigsberga armea distrikto, sed la 7an de aprilo 1946 ĉi tie estis fondita Kenigsberga regiono de RSFSR. La 4an de julio 1946 la nomo de la regiona ĉefurbo ŝanĝiĝis al Kaliningrado, omaĝe al la forpasinta sovetunia parlamentestro Miĥail Kalinin (1875-1946), kaj Kenigsberga regiono iĝis Kaliningrada.

La soveta ŝtato klopodis forviŝi la germanajn urbonomojn kaj donis al ili nomojn de sovetuniaj oficiroj, pereintaj dum la ĵusa milito, tipe sovetuniajn aŭ geografie taŭgajn nomojn. Ekzemple: Tilsit iĝis Sovetsk (Soveturbo), Tapiau – Gvardejsk (Gvardia urbo); Insterburg – Ĉernjaĥovsk (omaĝe al generalo Ĉernjaĥovskij), Gumbinnen – Gusev (kapitano Gusev); Pillau – Baltijsk (Balta), Cranz – Zelenogradsk (Verda urbo), Rauschen – Svetlogorsk (Urbo de helaj montoj), Palmnicken – Jantarnyj (Sukcena) k. s.

La loĝantaro ŝanĝiĝas

Konforme al la Potsdamaj decidoj, en 1946-47 komenciĝis deportado de la germana loĝantaro el ĉiuj eksaj germanaj teritorioj, (re)donitaj al Pollando, Ĉeĥoslovakio kaj USSR. Ĝin akompanis amasa deportado de milionoj da germanoj, kiuj antaŭmilite loĝis en Pollando, Ĉeĥoslovakio kaj Hungario kiel minoritatoj. Entute, el Kaliningrada regiono al la Sovetunia zono de Germanio (poste GDR) estis transloĝigitaj ĉ. 120 mil germanoj. Ĉi tiu nombro estas granda, sed ĝi estas nur ĉ. 1% de ĉiuj germanoj (ĉ. 12 mln) postmilite deportitaj el la Orienta Eŭropo en Germanion kaj Aŭstrion.

Samtempe ĉi tien komencis veni kamparanoj, laboristoj kaj fakuloj el Ruslando kaj Belarusio, precipe el la regionoj plene dezertigitaj de la nazioj.

La paca vivo

Dum la milito preskaŭ ĉiuj urboj estis diversgrade detruitaj, la industrio kaj agrikulturo paneis. La gvidantoj de USSR decidis restarigi la regionon. Oni sukcesis rapide funkciigi la industrion, precipe fiŝkaptadon kaj fiŝprilaboradon, konstruadon kaj riparadon de ŝipoj, vagonkonstruadon, paperproduktadon. En 1948 ekfunkciis sukcenfabriko, iom post iom normaliĝis la trafiko, edukado kaj sanprotektado, komenciĝis konstruado de loĝdomoj, ekĝermis kultura vivo. Ĉe la Balta Maro malfermiĝis sanatorioj kaj ripozejoj, popularaj en la tuta lando.

Светлогорск

Svetlogorsk estis ŝatata ripozurbo en Sovetunio

En 1948 en Kaliningrado ekfunkciis pedagogia instituto (ekde 1967 universitato). En 1958 el Moskvo al Kaliningrado estis translokita fiŝindustria instituto, en 1966 fondiĝis marnaviga instituto.

Королевский замок

La restaĵo de la Reĝa Kastelo en la mezo de la 1960aj jaroj

Sed la regionestroj ne zorgis pri malnovaj historiaj kaj kulturaj valoraĵoj, konsiderataj kiel “restaĵoj de la pruslanda militarismo”. En 1967 estis forigitaj la ruinaĵoj de la Reĝa Kastelo, damaĝita pro la brita bombado (1944) kaj la ruĝarmea sturmo (1945) de Kenigsbergo. La duondetruita katedralo iĝis ŝatata loko de infanaj kaj turistaj ludoj kaj aventuroj. Similan sorton havis la kasteloj kaj preĝejoj en ĉiuj urboj de la regiono.

Kvazaŭ malriĉa parenco

La partiaj kaj ŝtataj gvidantoj de USSR strebis eviti separatismon. Komprenante, ke la ideologio de frataj popoloj ne sufiĉas, ili aranĝis la ekonomion tiel, ke RSFSR donis al la sovetunia buĝeto multe pli da mono, ol ricevis el ĝi, kaj la ceteraj 14 respublikoj estis – malsamgrade – “nutrataj” el Moskvo.

Tio tre akre sentiĝis en Kaliningrada regiono, tre avare financata kompare kun la tri najbaraj baltaj respublikoj: Estonio, Latvio kaj Litovio. En aprilo 1965 Kaliningrada regiona komitato de KPSU plendis, ke dum en la baltaj respublikoj la sekvoj de la milito estis likviditaj, la urboj de Kaliningrada regiono preskaŭ ne estis rekonstruataj, ĉar la regiona buĝeto, planata en Moskvo, ne enhavas rimedojn por tio.

Kaliningrada regiono iĝis kvazaŭ malriĉa parenco en la Balta Ekonomia Regiono. Dum la tuta postmilita periodo kreskis la diferenco en la nivelo de gasprovizado, konstruado de aŭtovojoj, loĝejoj kaj sociaj objektoj en urboj kaj vilaĝoj, kvanto kaj sortimento de agrikulturaj kaj industriaj produktaĵoj. Kaliningradanoj devis viziti Litovion kaj Latvion por aĉeti ĉiutagaĵojn, kiuj – pro la absurda planekonomio – preskaŭ ne estis produktataj en la regiono, nek liverataj ĉi tien el aliaj regionoj de Sovetunio.

Калининград

La ĉefstrato de Kaliningrado en 1970 similis al miloj da stratoj en mezgrandaj Sovetuniaj urboj.

Specifaj trajtoj

La regiono estis “fermita” por eksterlandanoj pro la apudlima statuso kaj pro la ĉeesto de armeo, inkluzive de la Balta mararmeo. La armeo influis ankaŭ la ekonomion de la regiono, kiu parte orientiĝis je armeaj bezonoj.

Due, la regiono estis eksklavo de RSFSR (reale: duonekslavo pro la Balta Maro). Pro tio la lokanoj havis oftajn kontaktojn kun loĝantoj de baltaj ŝtatoj kaj kun poloj. La pollandaj televidoj kaj radioj, kiuj enhavis pli da okcidentaj filmoj kaj muziko ol la Sovetuniaj elsendoj, estis volonte spektataj kaj aŭskultataj. Kaj la restaĵoj de la germana arkitekturo donis al la regiono ĉarmon, kiun havis neniu regiono en Ruslando.

Trie, la regiono, loĝigata ne hazarde sed laŭplane, estis unu el la plej slavaj en Ruslando. En 1989 ĉi tiel loĝis 871 mil 159 personoj, el kiuj 94,6% estis rusoj, ukrainoj, belarusoj kaj poloj; kaj nur 5,4% estis neslavoj, dum en RSFSR averaĝe ĉ. 15% de la loĝantaro estis neslava.

Fine, la regiono estis intence senreligia; en ĝi funkciis neniu preĝejo, estis malpermesita agado de ĉiuj religiaj komunumoj. Kreiĝis absurda situacio: por religiaj ceremonioj kaj festoj rusortodoksoj devis veturi el Kaliningrado al la plejparte romkatolika Soveta Litovio, kie funkciis rusortodoksaj preĝejoj.

Halina Gorecka

(Finota)

Ĉi tiu artikolo aperis en la novembra kajero de La Ondo de Esperanto (2015).
Ĉe represo bonvolu nepre indiki la fonton paperan (se en presaĵo) aŭ retan (se en retejo):
Papere: La Ondo de Esperanto, 2015, №11.
Rete: La Balta Ondo http://sezonoj.ru/2015/11/gorecka-3

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Halina Gorecka, Historio, Mondo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi