BET-52: JoMo koncertos en Birŝtonas

JoMoNi daŭrigas prezenti la plej gravajn kontribuontojn al la programo de la 52aj Baltiaj Esperanto Tagoj (BET-52), kiuj okazos la 2-10an de julio 2016 en Birštonas (Litovio). Pasintfoje ni rakontis pri Osmo Buller, kaj nun venas la vico de Jean-Marc Leclercq, kiu en Esperantujo estas pli konata kiel JoMo kaj lastatempe kiel jOmO.

jOmO komencis muziki en jaro 1977 kaj eklernis Esperanton en 1988. Tute nature li do decidis kanti kaj verki en la lingvo internacia. Li surpiedigis sian propran tiaman grupon La Rozmariaj Beboj, kiu konatiĝis komence de la jaroj 1990aj en la franca alternativa rok-medio. La grupo turneis en diversaj landoj (ankaŭ en Ĉinio), produkis du albumojn kaj eĉ koncertis sur la scenejo de la fama Pariza salono Olympia.

Post disiĝo de la Beboj, jOmO kreis la novan grupon Liberecanoj, kun kiu li surbendigis septitolan liberecaneman albumon ĉe Vinilkosmo kaj kreis la unuan rekordon de multlingva koncerto (22 kanzonoj en 22 lingvoj), kiu aperis en 2000 en la libro Guinness.

Poste kaj sole, li surbendigis en la novaj studioj de Vinilkosmo tute Esperantan albumon jOmO friponas, kiu aperis fine de 2001. La sekva disko jOmO slavumas aperis printempe 2006 kun multaj muzikistoj slavstilaj, kun kiuj jOmO kunludas. Baldaŭ aperos albumo dediĉita al tradicia okcitana muziko kun tradicia instrumento “budego”, kiu estas ŝalmsako de Lengadoko. jOmO koncertis kun tuta grupo da budegoj en la 100a Universala Kongreso en Lille (2015).

Li daŭre koncertas Esperante kaj multlingve, sola kun gitaro, kantante ĝojajn kaj dancigajn kantojn. Uzante pedalon de sonbukloj (Rambalh Bòx), kiu helpas lin aldoni gitarsolojn (Ressèga), basgitarnotojn (Borromb) kaj drumritmojn (Tusta).

Li okupiĝas ne nur pri muziko. Ekzemple, li eldonis ĉe franca eldonfirmao konversacilibron pri la gaskona lingvo, en kiu li ankaŭ verkas. En majo 2006 aperis lia unua romano Ukrainio en la okcitana lingvo, pro kiu li ricevis literaturan premion. En 2012 li aperigis rimvortaron de la okcitana. Li nun estas verkanta lernolibron de la okcitana por esperantistoj. Krom tio, li havas polan edzinon, deknaŭjaran filinon, ne fumas, ne trinkas alkoholon, ne manĝas viandon sed havas unu malvirton: li multe parolas.

Ne maltrafu la venontjaran koncerton de JoMo en Birštonas!

Pliaj informoj pri BET-52 kaj pri BEToj ĝenerale estas legeblaj en speciala rubriko de nia retejo.

Ĉe represo bonvolu indiki la fonton:
La Balta Ondo: http://sezonoj.ru/2015/11/bet-16/

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi