Propono prifesti la Zamenhof-datrevenon progresas ĉe Unesko

UneskoKomence de tiu ĉi jaro Pollando proponis al Unesko, ke ĝia Ĝenerala Konferenco envicigu la 100-an datrevenon de la morto de L. L. Zamenhof (1859-1917) inter tiujn, kies prifestadon la Scienca, Eduka kaj Kultura Organizaĵo de UN aŭspicios en la periodo 2016-2017. La pola propono ricevis apogon de Germanio kaj Slovakio.

Intertempe la Ĝenerala Direktoro de Unesko konstatis ke la propono plenumas la kriteriojn por la datrevenoj, kiujn la organizaĵo povas aŭspicii, aŭ – laŭ la oficiala esprimo – kun kiuj ĝi povas esti asociita. Sekve, la Plenumkomitato decidis transdoni la proponon al la Ĝenerala Konferenco, kiu okazos en Parizo de la 3-a ĝis la 18-a de novembro 2015. Ĝia akcepto signifus duan rekonon de Unesko al la kreinto de Esperanto post la festado de lia 100-a naskiĝdatreveno, kiam Unesko proklamis lin unu el la grandaj personecoj de la homaro.

La pravigo de la rekomendo al la Ĝenerala Konferenco tekstas:

100-a datreveno de la morto
de Ludwik Zamenhof, kuracisto kaj lingvisto (1859-1917)

(Pollando kun subteno de Germanio kaj Slovakio)

Naskiĝinte en la multnacia komunumo de la urbo Białystok, L. Zamenhof (1859-1917) kreis la unuan version de sia Lingwe Uniwersala jam junaĝe. En 1885 Zamenhof definitive finis sian projekton de la internacia lingvo tia kia ĝi estas konata hodiaŭ. En 1887 li aperigis lernolibron en la rusa lingvo: “La internacia lingvo – antaŭparolo kaj plena lernolibro”, sub la pseŭdonomo Doktoro Esperanto. Tiu pseŭdonomo signifas “La doktoro kiu esperas” kaj populariĝis kiel la nomo de la lingvo. En la sama jaro la lernolibro aperis en la pola, franca, germana kaj angla lingvoj.

La unuaj Esperanto-kluboj komencis fondiĝi, kaj la avantaĝoj de la lingvo estis rekonataj ankaŭ de lingvistoj. En 1905 en Boulogne-sur-Mer, Francio, okazis la unua Universala Kongreso de Esperanto. Dum sia restado en Francio, Zamenhof estis dekoraciita per la Nacia Ordeno de la Legio de Honoro. En 1906 Zamenhof aperigis sian Homaranismon, la ideon de la unuiĝo de ĉiuj nacioj komunikiĝantaj per komuna lingvo.

La Esperanto-movado, kiun li iniciatis, disvastiĝis tra la tuta mondo, dum li kiel ĝia kreinto rezignis pri ĉiuj siaj rajtoj, liberigante Esperanton por ĝia utiligo de ĉiuj homoj. La verko de L. Zamenhof estas konata tutmonde kaj atingis pli ol 120 landojn. La ideo de komuna lingvo jam fascinis multajn homojn, kaj multaj simile provis krei ĝin, sed nur ĉe Zamenhof oni atingis tutmondan sukceson.

Fonto: Gazetaraj Komunikoj de UEA, 2015, №588

  1. Komentoj mankas

Vi devas registriĝi por komenti.