Terura infano de la rusa kulturo

ПисаревDmítrij Ivánoviĉ Písarev (Дмитрий Иванович Писарев) estas la plej terura infano de la rusa kulturo. De unu flanko, ekzistas oficiala pietato al tiu figuro, liaj elektitaj verkoj kaj plenaj verkaroj estis eldonataj ĉe ĉiuj rusiaj reĝimoj, de la alia flanko – citi lin kaj mencii liajn opiniojn ĉiam estis montro de malbonaj moroj (kaj maniero por lernejanoj kaj studentoj inciti siajn instruistojn per citaĵoj el la “klasikulo”). De unu flanko li estis renoma reprezentanto de la progresemaj rondoj de la 1860aj jaroj, de la alia flanko lia radikaleco estis troa eĉ por revoluciuloj (kvankam mem li, reale, ne estis troa revoluciulo)… Ĉiuokaze, memoro pri li ne estingiĝas dum 150 jaroj.

Dmitrij Pisarev naskiĝis antaŭ 175 jaroj, la 2an (Gregorie: la 14an) de oktobro 1840 en la vilaĝo Znamenskoje apud la urbo Jelec (nun en la Lipecka regiono) en sufiĉe riĉa nobela familio. Li estis tipa mirinfano, tre frue ekposedinta vastajn sciojn en diversaj kampoj, kiujn li profundigis en la filologia fakultato de la Moskva universitato.

En 1859, kiam li estis 19-jaraĝa studento, li komencis kunlabori en revuoj, sendante diverstemajn artikolojn. Lia maturiĝo kaj disfloro de lia talento trafis al la plej grava periodo por la 19-jarcenta Rusio – grandaj reformoj, kerno de kiuj estis la abolo de la servuta sistemo en 1861. Lia patoso estis dense ligita kun tiuj gravaj sociaj ŝanĝoj.

Pisarev estis unuavice talenta publicisto, sed li pli famiĝis kiel literatura kritikisto. Tamen analizo de literaturaj verkoj plej ofte estis por li nur preteksto por esprimi siajn opiniojn pri temoj ĝenerale sociaj kaj soci-filozofiaj.

La revuoj, en kiuj li kunlaboris (komence Tagiĝo kaj Rusa vorto – lia ĉefa tribuno, fine de lia vivo Patrolandaj analoj kaj Afero), multe profitis pro li – ofte ĝuste liaj artikoloj estis la ĉefa kaŭzo, pro kiu oni la revuon legis.

En 1862 li aŭdacis skribi kelkajn vortojn, post kiuj, kiam la aŭtoro estis malkovrita, sekvis aresto kaj kondamno al enkarcerigo: “Renverso de la bonorde reganta dinastio Romanov kaj ŝanĝo de la politika kaj socia ordo estas la sola celo kaj espero de ĉiuj honestaj civitanoj”. Li pasigis en prizono (Petra-Paŭla fortreso en Peterburgo) pli ol kvar jarojn, tamen tie li havis permeson pri literaturaj okupoj. Plejparto de lia literatura heredaĵo estis verkita en la prizono!

Post la liberiĝo en novembro 1866, li daŭre aktive kaj pasie okupiĝis pri sia laboro. Tamen, la 4an (Gregorie: la 16an) de julio 1868, veninte ripozi al la Balta Maro en Dubulti (nun en Latvio) kun sia kuzino kaj lasta amatino Maria Vilinskaja (1833-1907, ŝi estas pli konata laŭ la vira pseŭdonimo Marko Vovĉok kiel klasikulo de ukraina literaturo) li dronis dum naĝado en la baltaj ondoj. Li ankoraŭ ne havis plenajn 28 jarojn…

Kio karakterizas la pensmanieron de Pisarev? Diference de ĉiuj rusaj renomaj pensuloj – ĉu “progresemaj”, ĉu “reakciaj” – li ne adoris la “fajnan” klasikan germanan filozofion, sed estis adepto de la simpla kaj komprenebla naturscienca materiismo (ĉefe de Moleschott, kies verkojn li rusigis) kaj pozitivismo (ĉefe de Comte kaj Buckle). Li ne sekvis la ĉefan modon de la progresemaj demokratoj – ne admiris la popolajn tradiciojn kaj ne vidis modelon por la estonteco en la vilaĝa komunumo, sed opiniis, ke la popolo estas malklera, kaj antaŭ ol fariĝi vera historia subjekto, ĝi devas esti klerigota; li ne estis socialisto, sed opiniis, ke la boneco de la proksima estonto dependas de la evoluo de kapitalismo… Li propagandis la evoluteorion de Darwin, sed faris el ĝi prisociajn konkludojn (fariĝinte la unua soci-darvinisto en la lando)… Kaj li esprimis siajn “skandalajn” opiniojn per senambiguaj rektaj vortoj!

Tamen eĉ tio ne sufiĉis: li faris veran sakrilegion, pruvante, ke la “dio” kaj “suno” de la rusa literaturo, Puŝkin, estas sensignifa poeteto, kies verkoj havas nenian valoron. Kaj ne nur Puŝkin, sed ankaŭ aro de aliaj plej bonaj famaj poetoj estas nuraj sentaŭguloj! Tio klarigas, kial oni evitas lin multe citi… Sed kial do oni ne tute lin forgesas kaj plu eldonadas tiujn “blasfemojn”?

Tio okazis pro tio, ke la verkoj de Pisarev, kvankam ili enhavas multe da troigoj, rakontas multon veran. Kaj la homoj, kiuj sentas la filozofion de Kantio aŭ Hegelo tro artefarita, volonte legas pri mondkoncepto pli natura kaj kongrua al ilia propra percepto. La homoj, kiuj opinias, ke la Puŝkina Onegin aŭ la Lermontova Peĉorin ne estas veraj herooj, sed nur sentaŭgaj egoistoj, kun ŝato legas verkojn de tiu, kiu aŭdacis senartifike esprimi tiujn pensojn, kiujn ili mem havas, sed timas aŭdigi! Des pli, ke tiuj radikalaj ideoj estas tre talente, per klara kaj brila lingvaĵo prezentitaj. Kaj tial Dmitrij Pisarev ĉiam trovas dankemajn kaj ravitajn legantojn, eĉ se tiun dankon ne tro decas laŭte esprimadi.

Nikolao Gudskov

Ĉi tiu artikolo aperis en la oktobra kajero de La Ondo de Esperanto (2015).
Ĉe represo bonvolu nepre indiki la fonton paperan (se en presaĵo) aŭ retan (se en retejo):
Papere: La Ondo de Esperanto, 2015, №10.
Rete: La Balta Ondo http://sezonoj.ru/2015/10/pisarev

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Historio, Mondo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi