La artikolo pri la legenda Esperanto-instruisto Andreo Cseh (Ĉe), enretigita hieraŭ en La Balta Ondo, iĝis la 1000a artikolo, publikigita en ĉi tiu novaĵretejo.
La “administra panelo” montras, ke en la retejo, lanĉita je la Zamenhofa tago 2010, nun estas 1000 artikoloj – averaĝe aperas po kvar artikoloj ĉiusemajne. Krome estas dek konstantaj paĝoj (Liro, Kiosko k. a.). La artikoloj estas distribuitaj laŭ 16 kategorioj, kaj ili estas markitaj per 1587 temaj etikedoj. La legantoj skribis 2023 komentojn.
En aŭgusto 2011 ĉe La Balta Ondo ekfunkciis la vizit-kalkulilo Counterize, kiu ebligas vidi plurajn informojn pri la vizitado de nia retejo. Kompreneble, robotoj kaj la administranto, kiu ĉiutage venas al la paĝo pro administraj bezonoj, estas ekster la statistiko. Malgraŭ la filtrilo de Counterize kaj malgraŭ la kontraŭspamaj kromprogramoj, ĉiutage la administranto mane forigas dekojn (iam eĉ centojn) da vizitoj registrataj de Counterize, kaj rezulte ni havas sufiĉe fidindajn informojn pri la reala vizitado de la retejo”.
Ekde aŭgusto 2011 en nia retejo okazis 343 mil 543 paĝovizitoj (hits). Ne kalkulante la vizitojn de la ĉefpaĝo kaj la vizitojn per kategorioj kaj etikedoj, ni konstatas, ke jam 223 mil 427 fojojn estis vizititaj konkretaj artikoloj (afiŝoj, laŭ WordPress).
En la listo de la plej vizitataj artikoloj daŭre plej supre estas Teorio de disvastiĝo de novaĵoj, aplikata al Esperanto de Dennis Keefe, kiu estas sendube la plej furora el ĉiuj artikoloj en La Balta Ondo.
Sekvas la listo de la 25 plej popularaj tekstoj en nia retejo.
La kalkulilo ebligas vidi la landojn, en kiuj estas registritaj la vizitantoj. Plej multe, nature, la novaĵretejo vizitas ruslandanoj, kaj Usono estas en la dua loko. Entute, almenaŭ en 167 landoj estas almenaŭ unu persono vizitinta nian retejon.
Jen la listo de la 12 plej vizitantaj landoj:
1. Ruslando | 76830 |
2. Usono | 41428 |
3. Francio | 19063 |
4. Germanio | 18338 |
5. Hispanio | 15557 |
6. Ukrainio | 12212 |
7. Pollando | 10770 |
8. Ĉinio | 10094 |
9. Brazilo | 9623 |
10. Nederlando | 6356 |
11. Japanio | 6092 |
12. Litovio | 5927 |
La listo ne estas absolute fidinda, ĉar 27 mil 217 vizitoj estas faritaj el neidentigitaj landoj, kaj 14 mil 918 vizitoj havas Eŭropan Union kiel la landon.
Aleksander Korĵenkov
kiuj ĵus verkis la 1001an artikolon por La Balta Ondo
Konstanta referenco al ĉi tiu artikolo.
Mojose 😉
Gratulon kaj antaŭen!
Gratulojn okaze de la “jubileo”! Vi ja faras bonan laboron!
Gratulojn okaze de la jubileo! 🙂 Vi ja faras bonan laboron!