Birštonas, kuracurbo ĉe meandro de Nemano

BirštonasKomence de julio 2016 en la kvieta Litovia kuracurbo Birštonas okazos la 52aj Baltiaj Esperanto-Tagoj (BET-52). BET-52, kiu programe kongruas kun Kultura Festivalo, prezentos por esperantistoj ankaŭ terapiajn eblojn. La sanigaj ecoj de la loka minerala akvo kaj la eksterordinara naturo delonge allogis litovajn potenculojn, verkistojn, poetojn, pentristojn, muzikistojn. En 1945 en la Blanka vilao estis kuracata la litova poeto kaj prozisto Balys Sruoga, reveninta el la nazia koncentrejo Stuthof. Ĉi tie li verkis sian skuan verkon Arbaro de Dioj pri la koncentrejo. (En 1970 ĝin esperantigis la elstara esperantisto kaj aŭtoro de Esperanto-vortaroj Konstantinas Puodėnas, sed nur du fragmentoj de la traduko estis publikigitaj en Litova Stelo 1993, №3 kaj 1996, №1.)

La loĝlokon Birštonas en 1382 kronikisto notis, kiel “bienon ĉe sala akvo”. En la 15a jarcento Birštonas estis ĉasista bieno de Litoviaj Granddukoj Gediminidoj (poste Pollandaj Reĝoj) Kazimiro, Aleksandro, Sigismondo la Olda, Sigismondo Aŭgusto. En la sekreta Kenigsberga arkivo estis trovita interesa dankletero de granddukino Juliana, la edzino de la grandduko Vytautas, skribita el Birštonas. Ŝi dankis pro liveritaj bareloj da malnova rejnlanda vino. Certe, ŝi ne sola malplenigis tiujn ĉi du barelojn!

En 1539 Birštonas ricevis la urborajtojn. Kvankam la salaj fontoj de Birštonas estas konataj dum kelkaj jarcentoj, nur en 1851 ĉi tie estis establita kuracurbeto. Oni komencis konstrui kuracejojn kaj hotelojn. En la fino de la 19a jarcento Birštonas fariĝis konata mineralakva kuracurbeto. Ekde 1927 ĉi tie estis aranĝitaj torfoŝlimaj kuracejoj. Nuntempe dum la tuta jaro funkcias tri grandaj sanatorioj: Tulpė, Versmė kaj Eglė. La urbaj akvobudoj por ĉiu deziranto liveras senpagan mineralan akvon. Funkcias originala vaporigejo de minerala akvo, kie lokanoj kaj vizitantoj povas (ankaŭ senpage) praktiki la spiradon de “marefekta” aero. Al Birštonas oni venas por kuracado de digestaj, korpomovaj, sangocirkuladaj, ginekologiaj, renaj, pulmaj malsanoj, ankaŭ por trankvila ripoziga tempopasigo.

Akvobudo

La urbon, kiu havas nur iom pli ol kvar mil loĝantojn, ĉiujare vizitas pli ol 50 miloj da somerumantoj, inter ili preskaŭ 40 miloj da kuraciĝantoj. Preskaŭ duono venas el Litovio mem, sed dum 2014 en Birštonas ripozis ankaŭ gastoj el 36 landoj, inter kiuj plej multas germanoj kaj rusoj, sed venas ankaŭ multe da latvoj, poloj, norvegoj kaj israelanoj. Ilin akceptis tri sanatorioj, dek unu hoteloj kaj gastejoj, tri vilaĝaj turismaj bienoj, lueblaj loĝejoj kaj privataj domoj.

En 2016 ĉi tiu urbeto, ideala por somerumantoj kaj aprecantoj de minerala akvo kaj ŝlimbano, bonvenigos esperantistojn el pluraj landoj. La partoprenantoj de BET-52 loĝos en la gastejo de la centjara sanatorio Tulpė. La sanatorio ofertos al dezirantoj kvartagan kurackomplekson, kiu enhavas kuracistan konsultadon, ĝeneralajn akvajn kaj masaĝajn procedojn, ankaŭ speciale rekomenditajn procedojn (kineziterapion, fizioterapion, limfodrenadon kaj aliajn terapiojn). Unu kuractago por unu persono kostas 19 eŭrojn. Eblos mendi aliajn specialajn unufojajn procedarojn.

Birštonas

En la kuracurbo Birštonas estas pitoreskaj vidindaĵoj. Ĝin meandre ĉirkaŭas la rivero Nemano ((Bel: Нёман, Germ: Memel, Lit: Nemunas, Pole: Niemen, Ruse: Неман) kaj pinarbaroj. Ankaŭ la urbo mem sinkas interarbe. La milda kaj pura aero influas la organismon de veninto kvazaŭ potenca kuraca inhalilo. Proksime de Birštonas kreskas la plej granda kverko en Litovio (eble, eĉ en Eŭropo). Ĝia alto atingas 34 metrojn kaj la amplekso en la brusta nivelo estas preskaŭ sep metroj. La kverkon superas la 46-metra lariko, la plej alta en Litovio. La ĉirkaŭaĵon eblas ekkoni ne nur piedire, sed ankaŭ veture per luebla biciklo, navige per luebla kajako, akvopromene per distroŝipo, eĉ fluge – per aerbalono.

Birštonas

Sufiĉe aĝa historie, Birštonas bedaŭrinde ne konservis siajn malnovajn konstruaĵojn. La du mondmilitoj tre damaĝis la urbon. Preskaŭ ĉiuj malnovetaj vidindaj konstruaĵoj apartenas al la unua duono de la 20a jarcento. Allogas la neogotika preĝejo de S-ta Antonio, inaŭgurita en la jaro 1909, kaj la kuracurba distrejo (germane: Kurhaus), konstruita fine de la 19a jarcento kaj lastatempe renovigita. La partoprenantojn agrable impresos nuntempaj skulptaĵoj kaj parkoj, la vidaĵoj desur la kastelmonto Vytautas, sur kiu iam situis la bieno de Grandduko Vytautas.

Birštonas

La pasintecon de la kuracurbo al vi rakontos ekspozicio en la urba historia muzeo. Religiuloj nepre vizitos la “sakralan” (kristanan) muzeon, kiu estas la unua tiatipa muzeo en Litovio. En la historia muzeo oni vidos arkeologiajn trovaĵojn, rekonstruaĵon de la iama kastelo, agrikulturajn kaj metiistajn ilojn, kaj ankaŭ eksponaĵojn rilatajn al la apero kaj “juneco” de la kuracejoj. Eksponaĵoj de la sakrala muzeo, aranĝita en la domo de iama paroĥejo, rakontos ne nur pri la eklezia historio de Birštonas, sed ankaŭ pri eminentuloj, kiuj loĝis ĉi tie: ĉefepiskopo Teofilo Matulionis, kanonizato por sanktula rango, kaj kardinalo Vincento Sladkevičius.

BET-52La mineralaj akvoj de Birštonas estas ĝiaj pasinteco, nuno kaj estonteco. La ĉefsimbolo de la urba blazono estas akvoŝprucanta baleno. Baleno sur la litovia tereno? Jen la deveno de la blazona baleno. La lokon, de kie eliĝis la fonto de la minerala akvo Vytautas antaŭe markis skulptaĵo de negranda akvoŝprucanta balenido. Post kiam en 1959 ĉe Kaŭno oni konstruis hidroelektrejon, la nivelo de Nemano altiĝis, kaj la skulptaĵo subakviĝis… La legenda oceana mamulo renaskiĝis en la jaro 1995 – surblazone! Vidu la emblemon de BET-52!

Bonvenon!

Vytautas Šilas

La fotoj estas disponigitaj de la Turisma Informcentro de Birštonas.

Pliaj informoj pri BET-52 kaj pri BEToj ĝenerale estas legeblaj en speciala rubriko de nia retejo.

Ĉi tiu artikolo saperis en la novembra kajero de La Ondo de Esperanto (2015).
Ĉe represo bonvolu nepre indiki la fonton paperan (se en presaĵo) aŭ retan (se en retejo):
Papere: La Ondo de Esperanto, 2015, №11.
Rete: La Balta Ondo http://sezonoj.ru/2015/10/litovio-12

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo, Mondo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

3 Responses to Birštonas, kuracurbo ĉe meandro de Nemano

  1. Oni povas Esperantigi la geografiajn nomojn iel ajn, tio ne havas grandan sencon, ĉar tiun ĉi riveron ni trovas sur la mapoj nur kiel Nemunas.

    Por eksterlandanoj gravas la oficialaj nomformoj, troveblaj sur la mapoj. Por enlandanoj eble estas interesaj la esperantigitaj nomformoj, sed tiuj estas superfluaj se eksterlandanoj ne komprenas kaj ne uzas ĝin.

    Mi ofte renkontas tiun problemon dum laboro kun eksterlandaj turistoj en Hungario, do dum longa tempo mi jam tute ne uzas esperantigitajn formojn por geografiaj objektoj kaj ankaŭ ne por urbonomoj.

  2. AlKo diras:

    Kara Vitas! Foje pola esperantisto plendis pri la sama temo kaj postulis, ke la rivernomo estu Njemeno. En tiaj okazoj ni sekvas PIVon. Mi citas «Nemano. Rivero, kiu trairas Belorusion k Litovion k enfluas en la Baltan Maron (21º24E, 55º17N» (NPIV, paĝo 445).

    Mi esperas, ke post naŭ monatoj ni povos trankvile trajtiu ĉi tiun kaj aliajn lingvajn, kulturajn ktp apefojn ĉe la bordo de la mirinda plurnoma rivero (germane: Memel).

  3. Vytautas diras:

    Pri nomo de la litova ĉefrivero.

    Kara Aleksandro, dankon pro la aperigo de mia artikolo pri la onta BET-urbo Birštonas. Redaktante ĝin vi esperantigis la nomon de la litova ĉefrivero Nemunas al Nemano. Ne tute trafe. Estas vero, ke la rivernomo varias en diversaj lingvoj. Ĉe latvoj Nemuna, ĉe slavoj – ukrajnanoj – Nemon, ĉe belorusoj – Njoman, ĉe poloj – Niemen. Rusoj la riveron nomas Neman. Vi esperantigis la rusan varianton! En krucmilitistaj kronikoj ni trovas la nomon Niemen por la mezparto de la rivero. Mi atentigas vin, ke prusoj la riveron nomis Nemuna. La esperantigita formo de la rivero laŭ mi devus esti NEMUNO. En la teksto ĉe la esperantigita formo endus enkramoe noti: litove Nemunas.

    Skcesojn al la Ondo de Esperanto!
    Vytautas Šilas

Respondi