Helpo de Biblioteka Apogo Bachrich al ok bibliotekoj

UEALa fondaĵo “Biblioteka Apogo Honore al la Geedzoj Maria kaj Johano Bachrich”, kiun UEA starigis pasintjare per donaco de la gefiloj de ges-roj Bachrich, disdonis 1 500 eŭrojn kiel siajn ĉi-jarajn subvenciojn. La fondaĵo asignis subvenciojn al 8 el 11 petintoj. La Libroservo de UEA jam ekspedis al la sukcesintoj librojn aŭ aliajn eldonaĵojn laŭ iliaj dezirlistoj.

Subvencion ricevis Biblioteko Carlos Domingues de Brazila Esperanto-Ligo (€180), Bulgara Esperanto-Asocio (€191), Esperanto-biblioteko en Rumonge (Burundo; €377), Biblioteko de Ĉeĥa Esperanto-Asocio en Svitavy (€133), Filipina Esperanto-Junularo (€157), Dokumenta Esperanto-Centro (Kroatio; €145), Esperanto Nicaragua (€158) kaj Biblioteko de La Ondo de Esperanto (Ruslando; €156).

La Biblioteka Apogo Bachrich daŭrigas la tradicion de la iama Biblioteka Apogo Thorsen, kies bonhavon donacis ges-roj Roma kaj Poul Thorsen kaj kiu subtenis Esperanto-bibliotekojn ekde 1997 ĝis 2011.

Fonto: Gazetaraj Komunikoj de UEA, 2015, №589

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi