Nia trezoro: Andreo Ĉe: Migranta lingva apostol’

Andreo ĈeNi, esperantistoj, konas la nomojn de multaj admirindaj personoj, kiuj evoluigis Esperantujon de lingvoprojekto al la nuna internacia komunumo. Unu inter tiuj elstaruloj estas memorata tute aparte – Andreo Ĉe.

Li naskiĝis la 12an de septembro 1895 en la transilvania urbo Marosludus (nun Luduş en Rumanio). Lia avo Jakub Čech estis ĉeĥo, kiu meze de la 19a jarcento forlasis Bohemion kaj migris al Transilvanio (ankaŭ en Aŭstrio-Hungario), kie li ricevis ŝtatan oficistan postenon. Lia filo, naskita en 1862, ricevis la germanajn antaŭnomojn Otto kaj Felix, same kiel la patro iĝis ŝtatoficisto kaj ŝanĝis sian ĉeĥan familinomon al la samprononca hungara skribo Cseh.

En 1894 Otto Felix Cseh geedziĝis kun la neriĉa hungarino Gabriella Komaromy, kaj post unu jaro enmondiĝis ilia unuenaskito, baptita latine kiel Andreas Gregorius Joannes kaj registrita hungare kiel András Gergely János Cseh.

Transilvaniano

Dum 1900-05 la juna András lernis en la bazlernejoj de Marosludus kaj Hátszeg (nun Haţeg en Rumanio), poste en la romkatolika gimnazio en Gyulafehérvár (nun Alba Iulia en Rumanio) dum 1905-13. Post la gimnazio li pasigis preskaŭ unu jaron ĉe la gepatroj, kiuj tiam loĝis en Puj (nun Pui en Rumanio) kun plejparte rumana loĝantaro, kaj en 1914 ekstudis juron en la Budapeŝta universitato. En aŭgusto 1916, kiam li feriis ĉe la gepatroj, Rumanio aliĝis al la Unua Mondmilito kaj deklaris militon al Aŭstria-Hungaria Imperio. András Cseh ne revenis al Budapeŝto, sed studentiĝis en la romkatolika altlernejo en Alba Iulia (1916-19).

En junio 1919 Cseh plenumis la finekzamenon kaj poste laboris kiel subpastro kaj religia instruisto en kelkaj urboj de Transilvanio, kiu post la Unua Mondmilito iĝis parto de Rumanio. En 1923 li ricevis episkopan forpermeson kaj okupiĝis nur pri Esperanto. Pro instruado de Esperanto ekster la romkatolika medio (ankaŭ al protestantoj kaj “neŭtraluloj”) en 1934 Cseh estis senigita je la rajto de la pastra servado. Li daŭre restis profesia esperantisto, kun paŭzo dum la Dua Mondmilito, kiam li laboris kiel librovendisto.

La nova metodo konturiĝas

Cseh eklernis Esperanton aŭtodidakte en 1910 aŭ 1911, baldaŭ komencis korespondi, kaj post la studentiĝo (1914) ekpartoprenis la Esperanto-vivon en Budapeŝto.

Komence de 1920 laŭ peto de lokaj laboristoj li gvidis sian unuan kurson de Esperanto en la laborista domo de la transilvania urbo Sibiu. Pro la malfacila postmilita stato en Transilvanio li ne povis mendi lernolibrojn; sed eĉ se li povus mendi, necesus mendi ilin en almenaŭ tri lingvoj parolataj tie: la hungara, la rumana kaj la germana. Li kompilis sian metodon de instruado de Esperanto, kies bazo supozeble estis la rekta metodo de Maximilian Berlitz, sen uzado de lernolibroj kaj de la naciaj lingvoj de la kursanoj. La kurso sukcesis, kaj ĝin sekvis pliaj en Sibiu, Târgu Mureş kaj Cluj (nun Cluj-Napoca), kie li laboris.

Sekretario en Bukareŝto kaj Ĝenevo

Fine de 1922 laŭ invito de la entreprenisto kaj esperantisto Heinrich “Henriko” Fischer-Galaţi, Cseh ekloĝis en Bukareŝto kaj kun Fischer-Galaţi fondis Esperanto-Centron Rumanan, kie ekde 1923 li, kiel sekretario de la Centro, propagandis kaj instruis Esperanton, okazigis kongresojn kaj vojaĝojn k. s. Sed la vivo en Bukareŝto, rumanlingva kaj ortodoksa, ne estis facila por la hungarlingva kaj romkatolika Cseh. Li decidis forlasi la urbon kaj la landon.

En 1924 Edmond Privat invitis lin al Ĝenevo por labori kiel “vojaĝanta propaganda sekretario” en la Internacia Centra Komitato de la Esperanto-Movado (ICK). Kiel sekretario de ICK li faris multajn propagandajn vojaĝojn tra pluraj landoj kaj kunlaboris pri organizo de kelkaj Universalaj Kongresoj (UK), en kiuj li ankaŭ instruis, gvidis seminariojn kaj aranĝis mesojn kaj predikojn.

Andreo Ĉe inter movadgvidantoj en 1926

Andreo Cseh inter la movadgvidantoj. De maldekstre: Robert Kreuz, Johannes Dietterle, Edmond Privat, Andreo Cseh, Maurice Rollet de l'Isle, Hans Jakob, Rudolf Hromada (Locarno, 1926).

La Cseh-metodo debutas internacie

En 1927-28 post la 19a UK en Dancigo Cseh prelegvojaĝis kaj instruis Esperanton per sia metodo en Svedio (unu el la kursoj okazis en la parlamentejo), poste li netigis sian kursmetodon, instruante en Norvegio, Estonio kaj Latvio. Liaj kursoj estis tre zorge preparataj surloke, kaj ili havis grandegan sukceson – ofte ilin finis pli multaj personoj ol komencis.

Laŭ la Enciklopedio de Esperanto, la principoj de la Cseh-metodo estas la jenaj:

a) neuzado de lernolibroj;

b) neuzado de nacia lingvo, sed klarigo de la novaj vortoj per la jam instruitaj;

c) komuna ĥora respondado de la kursanoj;

ĉ) aplikado de konversacio pri aktualaĵoj anstataŭ uzado de lernejecaj ekzemploj;

d) riĉa aplikado de humuro kaj ŝerco;

e) instigo al tio, ke la lernantoj mem eltrovu la regulojn de la lingvo kaj ke ili mem konstruu la gramatikan sistemon.

Prefere la kurso estu donata de fremdlanda instruisto, por efike plenumi la punkton b.

En 1929 lia kurso aperis libroforme kiel La kurso de Andreo Cseh (6 eldonoj), ekde 1987 kiel Baza Cseh-kurso (7a kaj 8a eldonoj). En 1930 aperis lia Konversacia vortaro (la 6a eldono aperis en 2010) plejparte kun ŝercaj difinoj.

Vidante la sukceson de la nova metodo, multaj instruistoj petis ĝian aŭtoron aranĝi kurson por instruistoj. La unuan porinstruistan seminarion Cseh okazigis kadre de la 21a UK en Budapeŝto (1929).

Al Nederlando

Andreo ĈeEn la fino de 1929 Cseh venis al Nederlando kaj en 1930 ekloĝis en Hago. La 24an de majo 1930 li kun la geedza paro Julia kaj Johannes Rijk Gerardus Isbrücker kunfondis en Hago Internacian Cseh-Instituton de Esperanto, kiu funkcias nun kun la titolo Internacia Esperanto-Instituto (IEI). Dum dek jaroj ĝis la Dua Mondmilito la instituto donis diplomon al 497 Cseh-instruistoj, interalie, al Julio Baghy, Tiberio Morariu, Sigismundo Pragano, Henrik Seppik, Lidia Zamenhof k. a. Laŭ taksoj, la kursojn, kiujn gvidis duonmilo da Cseh-instruistoj finis ĉ. 140 mil personoj.

La dua porinstruista seminario okazis en 1930 en Arnhemo (Arnhem, Nederlando) kun partopreno de ĉ. 200 instruistoj el 20 landoj. Post ĉi tiu seminario la urbestraro de Arnhemo disponigis al la Cseh-Instituto bienon kun granda domo. En ĉi tiu Esperanto-domo, kiu enhavis ne nur grandan salonon kaj klasojn, sed ankaŭ restoracion kaj loĝĉambrojn por 50 personoj, okazis pluraj diversnivelaj kursoj kaj seminarioj, en kiuj Cseh instruis. Ĝis la Dua Mondmilito ĝi estis la plej aktiva Esperanto-centro en la mondo.

Partoprenantoj de unu el la multaj kursoj en la Esperanto-domo en Arnhemo antaŭ busa ekskurso (Somero 1936)

Danke al la amasa instruado de Andreo Cseh kaj liaj disĉiploj, Nederlando meze kaj fine de la 1930aj jaroj estis la plej “esperantigita” lando en la mondo. Laŭ Teo Jung, antaŭ la Dua Mondmilito en Hago estis tri mil esperantistoj. Por la kursfinintoj, kiuj ankoraŭ ne pretis legi Literaturan Mondon, la Cseh-Instituto en 1932 fondis la monatan gazeton La Praktiko. Pro la mallongeco de la tekstoj, klara lingvaĵo, interesaj konkursoj, humura rubriko, abundaj ilustraĵoj kaj akurateco La Praktiko rapide iĝis unu el la plej legataj Esperanto-gazetoj, kaj Andreo Cseh redaktis ĝin dum pli ol 30 jaroj ĝis decembro 1963 (kun paŭzo dummilita).

En la 1930aj jaroj Andreo Cseh, jam ofte nomata Andreo Ĉe, estis verŝajne la plej populara esperantisto. Oni rakontis pri li multajn anekdotojn, nur parte realajn, kiujn li ŝerce diskonigis en siaj kursoj. Lejzerowicz dediĉis al li ĉapitreton en sia “Verda biblio” kaj unu el la rimportretoj de Kalocsay temis pri li.

Andreo Ĉe, la Gaja Stelo,
Migranta lingva apostol’,
Jen, malgraŭ sia pastra stol’,
La ŝercojn ŝutas per sitelo.

La lingvon kvazaŭ tra funelo
En kapojn verŝas dum petol’
Andreo Ĉe, la Gaja Stelo,
Migranta lingva apostol’.

Se ludas li sur la »Tabelo«,
Tumultas post li la popol’
Ravate de miel-parol’,
Ho — ratkaptisto de fabelo:

Andreo Ĉe, la Gaja Stelo.

Sed pro la malapero de ICK (1932), kaj pro la potencŝanĝo (1934) kaj disduiĝo (1936) en UEA, la plej fama Esperanto-instruisto en la mondo, kiu amikis kun la “venkitoj” (unuavice, kun Edmond Privat), ne plu rajtis okazigi seminariojn en UKoj. Kaj la komenciĝinta milito haltigis la Esperanto-aktivadon en Nederlando. En 1944 la Esperanto-domon en Arnhemo detruis bomboj.

Unu mondo – unu lingvo – unu mono

Je la 25a mortodato de Zamenhof, la 14an de aprilo 1942, en Nederlando, okupita de nazioj, Andreo Cseh kaj Julia Isbrücker sekrete fondis Universalan Ligon (UL), kiu celis realigi per Esperanto la ideojn de mondfederismo, alivorte: por plenumi la Zamenhofan ideon pri reunuigo de l’ homaro per lingvo komuna.

Universala LigoLa unua ĝenerala kunveno de UL, okazinta la 16an de marto 1946 en Hago, konstatis, ke al la ligo antaŭ ĝia formala fondo aliĝis jam 1294 personoj. La ligo, kies unua prezidanto estis elektita Edmond Privat, transprenis la eldonadon de La Praktiko, fiksis la dumvivan kotizon kaj akceptis la sloganon “Unu mondo – unu lingvo – unu mono”. La nombro da membroj-abonantoj (kiuj ricevis La Praktikon) kaj de la ordinaraj membroj (kiuj pagis nur unu fojon sian kotizon, tre malaltan) fine de la 1950aj jaroj superis 14 mil, pli ol duoblo de la individua membraro de UEA.

En 1959 UL emisiis la monunuon “Stelo” en la valoro de unu, kvin kaj dek steloj, produktitaj en la ŝtata monproduktejo de Nederlando. En 1965 estis emisiita la 25-stela monero. Sed tio estis la “cigna kanto” de la ligo. La multnombraj membroj, pagintaj sian modestan kotizon, apenaŭ plu interesiĝis pri la agado de UL, kaj la membroj-abonantoj ĉiam malmultiĝis; unue, ĉar ne plu okazis amasa instruado de Esperanto kiu en la 1930aj jaroj donis la abonbazon, due, ĉar la mondfederismo, kiun La Praktiko propagandis, trovis malmultajn simpatiantojn, same kiel la homaranismaj ideoj de Zamenhof antaŭ duona jarcento. Cseh eksredaktoriĝis fine de 1963, kaj en 1971 UEA, kiu fine transprenis La Praktikon, fermis ĝin. En 1965 Cseh demisiis la sekretariecon de UL, kiu sen li preskaŭ ĉesis aktivi kaj estis revivigita meze de la 1970aj jaroj por subteni la pozicion de Cseh en la estraro de IEI, kie li post la morto de la paro Isbrücker restis la sola el la fondintoj kontraŭ la tri filinoj de la Isbrücker-oj.

Denove en UKoj

Malkiel UL, IEI daŭre funkciis en Hago, kvankam pli etskale ol dum la antaŭmilita jardeko. Post la reunuiĝo de UEA (1947) kaj precipe post la migro de la oficejo de UEA el Anglio al Roterdamo (1956), Andreo Cseh denove povis okazigi porinstruistajn seminariojn/kursojn en UKoj, kaj ekde 1954 ĝis 1964 li gvidis sian UK-kurson sepfoje.

Ĉe-seminario en Haarlem (1954)

Lian seminarion kadre de la 44a UK en Varsovio (1959) partoprenis 280 Esperanto-instruistoj, plejparte el la Orienta Eŭropo, kie dum la unua postmilita jardeko la esperantistoj preskaŭ ne povis partopreni la internacian esperantistan vivon. Eble eĉ pli multajn (laŭ taksoj inter 250 kaj 400) partoprenantojn allogis la seminario, gvidita de Cseh en la 48a UK en Sofio (1963).

La lastaj jaroj

Andreo ĈeEn ĉi tiu artikolciklo temas pri la progresigo de la Esperanto-movado, kaj ekster nia atento restas, ekzemple, la agado de Andreo Cseh en la Akademio de Esperanto, kies vicprezidanto li estis ĝis la malvenko de la “atistoj” en 1963. Ekster la artikolo restas ankaŭ la aluditaj konfliktoj de la legenda instruisto kun UEA, kiu tamen nomumis lin Honora Membro, kaj kun la usonaj Esperanto-makartistoj.

En 1973 la 78-jara Cseh ekloĝis en la pensiono “Scholtens”, kaj en 1977 en la maljunulejo “Huize Royal”. La 6an de januaro 1978 la ĉefepiskopo de Harlemo redonis al la 82-jara Cseh la rajtojn de la pastro, kiuj estis forprenitaj en 1934, kaj la 15an de februaro li post 44-jara paŭzo kuncelebris la romkatolikan Sanktan Meson. Unu jaron poste, la 9an de marto 1979 li mortis en Hago kaj estis entombigita en la kapela kripto de la Haga romkatolika tombejo.

Aleksander Korĵenkov

Ĉi tiu teksto estas verkita surbaze de la artikolo pri Andreo Cseh en la enciklopedia projekto Nia Diligenta Kolegaro (NDK), ĉe kies preparado estis uzitaj, interalie, jenaj fontoj:

Andreo Cseh // Horizonto, 1979, №3.

Borsboom E. Kiu estis Andreo Cseh? // Literatura Foiro, 1995, №155.

Borsboom E. Vivo de Andreo Cseh. Hago: IEI, 2003.

Enciklopedio de Esperanto / Komp. I. Ŝirjaev, L. Kökény, V. Bleier. 2a eld. Budapest: HEA, 1979, p. 87-89 k. a.

Korĵenkov A. Historio de Esperanto. Kaliningrado: Sezonoj, 2005, p. 74, 96, 120.

Kováts K. Stelsemantoj en la ora nordo. Tiberio Morariu kaj liaj
samtempuloj.
Hago: E-duKati, 2011, p. 13-15 k. a.

van Dijk Z. Historio de UEA. Partizánske: Espero, 2012, p. 94, 101, 107-109 k. a.

Konstanta referenco: http://sezonoj.ru/2015/10/cse/

Ĉi tiu artikolo aperis en la oktobra kajero de La Ondo de Esperanto (2015). Oni povas represi la supran tekston nur kun la permeso de la aŭtoro.

© Aleksander Korĵenkov 2015.

2 komentoj pri “Nia trezoro: Andreo Ĉe: Migranta lingva apostol’”


  1. James Piton

    Brave, plia bela konciza ero de la serio Nia Trezoro!

  2. Roland Schnell

    Kial la adeptoj de Cseh komplete fiaskis en la 1960aj jaroj? Estas la periodo, dum kiu triumfis Lapenna? Ĉu li timis la konkurencon? Aŭ ĉu la koncentriĝo al unu gvida figuro estis la problemo? Ofte similaj brilaj reprezentantoj de iu ideo “forgesas” zorgi pri posteuloj. Kiu ne pretas lerni al sia historio estas devigata ripeti ĝin.

Vi devas registriĝi por komenti.