Historio de BEToj: BET-6 en Veisiejai (1964)

BET-6

BET-6: la komuna foto (musklaku la foton por pligrandigi ĝin)

La organizantoj de la 52aj Baltiaj Esperanto-Tagoj, kiuj okazos la 2-10an de julio 2016 en Birštonas (Litovio), decidis aperigi en la novaĵretejo La Balta Ondo informojn pri ĉiuj BEToj, kiuj okazis en Litovio. Post la materialo pri BET-3 (Molėtai, 1961) nun sekvas prezento de BET-6 kiu okazis la 1–10an de aŭgusto 1964 en Veisiejai (Lazdijai-a distrikto de Litovia SSR) kun 153 partoprenantoj.

En Veisiejai – la VI-a Ĉebaltia konferenco de esperantistoj

Tian grandan aron da nekonataj homoj vejsejanoj vidis antaŭ longa tempo. Ili multas – ĉirkaŭ 150. Ĉi tie, en la belega arbara kaj laga angulo de Dzūkija sabate kunvenis partoprenantoj de la VI-a Ĉebaltia esperantista konferenco-tendaro.

– Krom reprezentantoj de la baltiaj respublikoj, – diras K. Puodenas, komitatano de la tendaro, ekonomiisto de la Vilna urbestrara fako pri popola klerigado, – la aranĝon partoprenas gastoj ankaŭ el Rusia Federacia Respubliko, Moldavio, Ukrainio, Belarusio. La tendaron organizis la Vilna esperantista klubo “Juneco”. En Veisiejai esperantistoj konatiĝos kun la vivo de L. Zamenhof, la kreinto de Esperanto, kun lia verkaro, ekzercos, eldonos murgazeton, organizos sportajn olimpiajn ludojn, ekskursos eksterurbe.

Vyt. Rimaviĉius

Fonto: Darbo vėliava (Lazdijai), la 6an de aŭgusto 1964, №93 (1979).
Tradukis el la litova Vida Kulikauskienė

Mallongaj novaĵoj

Sovetunio

Ducent personoj el tuta Sovetunio partoprenis E-tendaron komence de aŭgusto en Vejsejaj (Litovujo), urbeto, kie en 1885 komencis d-ro Zamenhof sian kuracistan karieron. Okaze de la renkontiĝo du stratoj ricevis nomon de d-ro Zamenhof aŭ de Esperanto. (Oni petas sendi gratulojn al prez. Petrauskas, D-ro Zamenhof gatve 10).

Fonto: Esperanto, 1964, №10 (707), p. 174.

Esperantistoj finis tendarumi

Ĉebalta Esperanto-Tendaro*. Ĉi tiu nomo estas jam bone konata de vejsejanoj: ja la partoprenantoj de la tendaro kunvenis en ilia urbo, la urbo, kie finkreis la lingvon Esperanto ties aŭtoro L. Zamenhof. Krom reprezentantoj de la baltaj respublikoj abundis ankaŭ gastoj el aliaj respublikoj – Rusia Federacio, Ukrainio, Moldavio, Bjelarusio. La plej fora gasto estis juna instruisto de geografio St. Kotljarov el Meĵdureĉensk (Kemerova regiono en Siberio).

Kiel rapide forpasis la tagoj! Komuna matena gimnastiko, laboro de apartaj sekcioj, sportaj konkursoj, diversaj prelegoj, artagadaj vesperoj – jena, ĝeneraltrajte, estis la programo de la tendaro. Funkciis biblioteko de Esperanto-literaturo, ekspozicio. Oni prelegis pri problemoj de nuntempa genetiko, pri K. Donelaitis, pri romanidaj elementoj en la lingvo Esperanto, pri porpacaj metodoj de prof. Ĉaĥotin.

En la tendaro regis spirito de granda interpopola amikeco: amike kaj sincere interkomunikiĝis lernantino de la kvara klaso el Pasvalys Zinaida Kličnikova, docento de la Moskva universitato Boris Tokarev, ŝoforo el Volgogrado Piluĉenko, merita litova kuracisto Markas Robinzonas – la sekretario de la tendara partia grupo.

Inter la esperantistoj tre popularas turismo. Multaj partoprenantoj venis al la tendaro petveture. Petveturadon uzos ankaŭ posttendare 22 esperantistoj el diversaj lokoj de Sovetunio. Ilin tra Karpatio gvidos Valdas Banaitis (prezidanto de la Esperanto-klubo “Amikeco”). Ĉirkaŭ 20 personoj vojaĝos tra la baltaj respublikoj.

Ni ricevis multajn gratulojn el diversaj lokoj de Sovetunio kaj eĉ el eksterlando (Hungario, Germanio). Tre ĝojigis nin la gratulletero de la Sovetunia delegitaro partopreninta la 49an Universalan Kongreson en Hago. Des pli, ke en ĝi estis Stepan, la patro de la kosmonaŭto Titov kaj reprezentanto de nia respubliko docento A. Vaitilavičius.

La sesa Ĉebalta Esperanto-Tendaro finis sian laboron. Ĉiuj disiris. Kelkaj amikoj venos al la unua esperantista tendaro en la Altaja montaro, apud Barnaul. Ili venigos tien niajn gratulojn.

Vytautas Šilas
studento de la Vilna universitato Kapsukas
prezidanto de la Esperanto-klubo “Juneco”

Tradukis el la litova Vytautas Šilas
Fonto: Darbo vėliava (Lazdija), la 15an de aŭgusto 1964, №97 (1983).

* En la publikigita teksto malaperis ĉi tiu frazo. Sen ĝi la enkonduko fariĝis nekomprenebla. Ankaŭ la originala titolo estis Ĉebalta Esperanto-Tendaro. (V. Š.)

Fotoj pri BET-6

BET-6

Vytautas Ŝilas kaj Markas Robinsonas salutas la organizantinon de BET-1 – Biruta Kondrate (nun Rozenfelde).

BET-6

Esperantistoj ĉe la ĵus inaŭgurita strato Esperanto: Endel Ojasild, Arimantas Račkauskas, Vytautas Šilas, Valerija Cvetkova, nekonatino, Galina Staneŝnikova, tri gerusoj. Kaŭras Zenonas Sabalys.

BET-6

Instruistoj de Esperanto. Sidas: Jan Ojalo, Karolis Valašinas, Andreo Rogov, du nekonatoj, Aleksandr Ĥarjkovskij, Aleksandr Siitam. Staras: Ervins Mozerts, nekonato, Benciono Berin, Vytautas Šilas, Markas Robinzonas.

La tendaraj komitatanoj Konstantinas Puodėnas, Vytautas Šilas kaj Markas Robinzonas gvidas komunan kunvenon.

BET-6

Voĉdonado pri akcepto de grava decido: en la tendaroj avantaĝon havu junularo.

BET-6

Kantotrupo el Kolomna (Ruslando) prezentas la kanton Esperanto-karavano. La unua maldekstre estas Jefim Zajdman. La fona slogano “Sub gvido de Komunista partio antaŭen al la venko de komunismo” ne plu aktualas, sed la kantoj de Jefim plu sonas…

BET-6

Markas Robinzonas ĉiutage gvidis la matenan gimnastikon.

Ĉi tiuj fotoj estas prenitaj el la granda fotokolekto (pli ol 14 mil) de la latva esperantisto Aleksandrs Strautmanis (1912-1995). La kolekto estas gardata en la Esperanto-domo en Kaŭno.

La fotojn “pri la tagoj pasintaj” elektis kaj komentis Vytautas Šilas.

La supran materialon kompilis kaj redaktis Povilas Jegorovas kaj Aleksander Korĵenkov. Reagoj de partoprenintoj estas bonvenaj.

Pliaj informoj pri BET-52 kaj pri BEToj ĝenerale estas legeblaj en speciala rubriko de nia retejo.

Ĉe represo bonvolu indiki la fonton:
La Ondo de Esperanto: https://sezonoj.ru/2015/10/bet-15/

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo, Historio, Historio de Esperanto kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi