Osmo Buller partoprenos en BET-52

Povilas Jegorovas kaj Osmo Buller en la Litovia parlamentejo (Sejmo) okaze de gazetara konferenco pri la estonta UK-90 en Vilno.

Jam 96 personoj aliĝis al la 52aj Baltiaj Esperanto-Tagoj, kiuj okazos la 2–10an de julio 2016 en Birštonas. Inter la aliĝintoj estas pluraj bone konataj esperantistoj, kiuj kontribuos al la instrua, kleriga kaj kultura programoj de BET-52. En ĉi tiu retejo ni iom post iom prezentos ilin. La unua prezentato estas Osmo Buller, por kiu BET-52 estos la unua internacia esperantista aranĝo, kiun li partoprenos post la fino de sia kariero kiel Ĝenerala Direktoro de Universala Esperanto-Asocio.

Ĉi tiun postenon Osmo Buller okupis dum 1996-2001, kaj ekde 2004 ĝis sia emeritiĝo en aprilo 2016. Pli frue li estis kongresa oficisto en la Centra Oficejo de UEA (1985-1986), direktoro de la Centra Oficejo de UEA (1986-87, 1991-96). Intertempe dum 1989-90 li estis Ĝenerala Sekretario de UEA. Osmo Buller, kiu dum kvarona jarcento laboris por UEA, nun estas verŝajne la plej kvalifikita, la plej profesia, la plej informita, la plej kompetenta movade, lingve kaj kulture esperantisto en la mondo. Li estas “vivanta enciklopedio” de la Esperanto-movado.

Osmo Buller naskiĝis en 1950 en Taivalkoski kaj diplomiĝis pri ekonomiko en la universitato de Oulu. Esperantisto ekde 1966, li membriĝis en UEA en 1968 kaj, kiel 18-jara junulo, estis helpanto en la 54a Universala Kongreso de Esperanto en Helsinki en 1969. Multe artikolis pri Esperanto en finnaj gazetoj kaj ofte intervjuiĝis en radio kaj televido, aktivis en la loka kaj landa Esperanto-movado, ofte recenzis librojn por Esperanta Finnlando, Esperanto, Hungara Vivo kaj aliaj revuoj. En 1989 aperis lia traduko de La finna vojo de Urho Kekkonen kaj surbaze de ĝi samjare ankaŭ hungara traduko de István Ertl. Kune kun Roman Dobrzyński li realigis projekton pri la filmo Reveno al Finnlando.

Laborante en la Centra Oficejo de UEA, Osmo Buller ekde 1994 iniciatis kaj dufoje jare organizis Malfermajn Tagojn de UEA. En majo de 1998 li lanĉis la retan bultenon Gazetaraj Komunikoj de UEA. En 2004 kaj 2008 realigis fundan rekonstruadon de la domo de UEA en Roterdamo. Vizitis kelkdekon da landoj por esplori eblecojn okazigi UK-ojn kaj reprezenti UEA. Loĝante en Roterdamo li funde interesiĝis pri la strato Nieuwe Binnenweg, sur kiu situas domo de la Centra Oficejo de UEA, kaj rezulte de tiu sia hobio kolektis multajn bildkartojn pri tiu strato.

Osmo Buller kelkoje vizitis Litovion lige kun la organizado de la 90a Universala Kongreso de Esperanto en Vilno en 2005. Litovaj esperantistoj memoras la perfektan kunlaboron kun li kaj kun la tuta Centra Oficejo de UEA dum la organiza periodo kaj efektivigo de la Universala Kongreso.

Li estas Esperantisto de la Jaro 2001. Ricevis honorinsignon de MEM (1988), la vjetnaman medalon “Pro paco kaj Amikeco inter la Popoloj” (2011) kaj la premion “Amikeco per Esperanto” de Ĉina Esperanto-Ligo.
Dum sia longa laboro en Roterdamo Osmo Buller pro sia speciala movada engaĝo apenaŭ havis la eblon prelegi kaj alimaniere esprimi sian personan vidpunkton pri esperantistaj problemoj, sed la partoprenantoj de BET-52 havos la nekutiman ŝancon aŭskulti lian primovadan prelegon, kies temo estos baldaŭ anoncita. Estas inde kaj utile partopreni BET-52 por eluzi ĉi tiun ŝancon kaj ĝui senperan komunikadon kun unu el la plej konataj movadaj eminentuloj.

Povilas Jegorovas

Pliaj informoj pri BET-52 kaj pri BEToj ĝenerale estas legeblaj en speciala rubriko de nia retejo.

Ĉe represo bonvolu indiki la fonton:
La Balta Ondo: http://sezonoj.ru/2015/10/bet-14/

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

2 Responses to Osmo Buller partoprenos en BET-52

  1. Dieter Rooke diras:

    Chu vere Osmo estas la lumturo?

  2. Dieter Rooke diras:

    Chu vere Osmo Buller estas “vershajne ” la plej profesia, kvalifikita, informita ktp. de nia movado?

Respondi