SAT kongresis en Slovakio

Foto: Peter BalážLa 88a Kongreso de SAT okazis la 8-15an de aŭgusto en la slovakia urbo Nitra, 90 km for de la ĉefurbo Bratislava. La kongreson partoprenis pli ol kvindeko da esperantistoj el dek ok landoj. La plej foraj kongresanoj alvenis el Aŭstralio, Argentino, Ĉinio, Japanio, Koreio, Madagaskaro kaj Usono. Inter la partoprenantoj estis pluraj gejunuloj, kiuj aktive intervenis kaj kontribuis al la programo.

Bonvenigis nin la ĉeforganizanto de la kongreso Peter Baláž. La kongresejo troviĝis en la universitata student-hejmo “Anton Bernolák”. En la akceptejo estis instalitaj tri libroservoj, surmure ekspoziciitaj glumarkoj kaj Esperanto-bildkartoj el privata kolekto. Ĉe alia flanko pendis pluraj T-ĉemizoj kaj sur la tabloj kuŝis aliaj esperantaĵoj por vendado. En apuda ĉambro ni admiris ekspozicion de diversspecaj bildoj.

Antaŭ la inaŭguro oni prezentis kelkajn rimarkindajn ĵus eldonitajn librojn de la SAT-eldonejo, de la hispana SATeH, kaj Peter Baláž prezentis sian kolekton. Poste oni legis kelkajn salutmesaĝojn. La organizanto prezentis skize la programon. Dum la kongreso okazis kvar laborkunsidoj, socialaj forumoj pri Grekio, Usono, Latin-Ameriko, Mezoriento kaj Orienta Azio, raportoj pri laborgrupoj kaj jarraportoj. Kunvenis liberecanoj, komunistoj, sennaciistoj, vegetaranoj, verduloj, LEA-komitato. Ni estis informitaj pri Vikipedio, pri pretigado kaj farado de Sennaciulo, pri PIV, pri programo kaj planoj de E@I. Stano Marček prelegis pri fungoj kaj informis pri siaj lernolibroj Esperanto per rekta metodo. Pri la familio kaj la verkoj de la fratoj Josef kaj Karel Čapek parolis Petr Chrdle. Aldoniĝis prelego pri ŝovinismo prezentita de Johan Derks. Kun Peter Baláž oni diskutis pri la temo “Ĉu ni pretas je grandaj ŝanĝoj”. Estis ellaborita kaj akceptita la Gvidrezolucio, en kiu oni krom aliaj gravaj punktoj substrekas la neceson respekti la liberon de penso kaj la privatecon de la homaro.

Dum la unua duontaga ekskurso ni promenis tra la urbo Nitra piede kaj trajnete ĝis la katedralo. Ni vizitis ĝin kaj poste ni gustumis la mezepokajn trinkaĵojn preparitajn surbaze de herboj kaj kafon el glanoj spicitan per cinamo kaj kariofilo. Poste ni vizitis sinagogon, kiu nuntempe utilas kiel koncertejo. Kontraŭ ĝi en bele ekipita teejo ni gustumis kelkajn specialajn teojn kaj kuketojn. Nia japana samideanino Hideko Huĝimoto sukcese prezentis kaj parolis pri la teceremonio laŭ japana maniero.

La dua duontaga ekskurso kondukis nin al la urbo Topoľčianky, kie ni vizitis ĉevalejon. Tie oni bredas plurajn rasojn de ĉevaloj. Inter ili troviĝas ĉevalo, simbole donacita al la brita reĝino Elizabeth II dum ŝia vizito en Slovakio la 24an de oktobro 2008. La reĝino kontribuas al ties zorgado kaj oni povas rimarki, ke la “reĝa” ĉevalo estas pli bone prizorgata ol la aliaj. Poste ni vizitis burgon de la 15a jarcento. Ĝi estas nacia kultura heredaĵo. Laste ni vizitis vinproduktejon sen la promesita gustumado.

La tuttaga ekskurso gvidis nin al la historia urbo en meza Slovakio Banská Štiavnica. Ĝi estas konata pro minado de metaloj, ĉefe de arĝento. Unue ni vizitis la mineralogian ekspozicion kun multegaj, diversformaj kaj raraj belkoloraj ŝtonetoj. Post la tagmanĝo ni vizitis la minejon. Ekipitaj per kaskoj, manteloj kaj lanternoj ni subteriĝis kaj paŝadis tra malhelaj koridoroj de la eksa minejo imagante la pezan laboron de tiamaj ministoj. La urbo estas enskribita en la Unesko-listo de kulturaj heredaĵoj. En ĝi troviĝas la plej granda kripo Bansko-štiavnický Betlehem, kiun kelkaj el ni ankaŭ vizitis.

Vesperaj kulturaj programeroj konsistis el prezento de slovaka popolmuziko, vingustumado kaj dancado, filmoj Civitano 4 kaj Ni ne plu estu sklavoj. La teatraĵon R.U.R. prezentis studentoj el la ĉeĥa urbo Svitavy. Koncertis por ni la muzikgrupo No problem el Ĉeĥio, kaj Attila Schimmer el Aŭstrio regalis nin per kantoj el sia repertuaro kaj akrobataĵoj. Dum la adiaŭa vespero ni aŭskultis kantojn, gitarludadon kaj s-ino Tahira Masako el Japanio sukcese aŭkciis kelkajn esperantaĵojn.

La kongreso bone sukcesis malgraŭ la sufoka tropika vetero. La venontjara SAT-kongreso okazos en Herzberg am Harz – La Esperanto-urbo de la 16a ĝis la 23a de julio 2016.

Liba Gabalda

En la retejo de SAT estas legeblaj la deklaracio kaj gvidrezolucio de la kongreso.

Ĉi tiu artikolo aperis en la oktobra kajero de La Ondo de Esperanto (2015).
Ĉe represo bonvolu nepre indiki la fonton paperan (se en presaĵo) aŭ retan (se en retejo):
Papere: La Ondo de Esperanto, 2015, №10.
Rete: La Balta Ondo http://sezonoj.ru/2015/09/sat-2

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

1 respondo al SAT kongresis en Slovakio1

  1. Dankon por la raporto, kiu estis supozeble verkita de persono, kiu ne estas el la interna cirklo de la organizanta organzio. Sed eble mir eraras.
    Evidente SAT intertempe estas tute ordinara Esperanto-asocio sen granda politika intereso. Oni turismas kaj kulturas kiel dum ĉiu alaj renkontontiĝo aŭ kongreso.

    Por ekscii pri la vivo de SAT oni devas studi la deklaracion kaj gvidrezolucion de la kongreso (ligiloj menciitaj sub la artikolo). Tiuj tute ne donas la impreson de forta politika forto. Mi devas konfesi, ke mi delonge ne plu aŭdis pri SAT kaj perdis kontakton al SATanaoj.

    Almenaŭ la revuo Sennaciulo intertempe prezentas kelkajn interesajn temojn, pri kiuj oni nenion legas en aliaj revuoj. Mi volonte legus, se mi ie trovos ekzempleron.

Respondi