Rusa Antologio: Poemoj de Konstantin Romanov

Константин РомановKvankam preskaŭ ĉiuj grandaj rusaj poetoj de la 18a kaj 19a jarcentoj estis nobeloj, nur unu el ili apartenis al la reganta dinastio – malantaŭ la poezia plumnomo K. R. sin kaŝis Granda Princo Konstantin Konstantinoviĉ [Romanov] (1858-1915), filo de Granda Princo Konstantin Nikolajeviĉ kaj nepo de Nikolao I. En la junaĝo li servis kiel suboficiro en mararmeo kaj kiel oficiro en gvardio, estis prezidanto de la Ruslanda Akademio de Sciencoj kaj ĉefo de la armeaj altlernejoj. Li laŭeble evitis politikon, ekde la junaĝo li aktoris kaj muzikis, kaj en 1882 en Vestnik Jevropy (Heroldo de Eŭropo) aperis lia unua poemo, subskribita K. R.

De K. R. aperis kvar poemaroj, prozaĵoj, dramo La Reĝo Judea (Devjatnin tradukis ĝin al Esperanto) kaj kelkaj tradukoj, inkluzive de Hamleto, kiu longe restis la plej bona inter la rusaj tradukoj. Liajn poemojn karakterizas homamo, lirikeco, meditemo kaj melodieco. Pli ol 50 poemoj de K. R. populariĝis kiel romancoj (i. a. de Ĉajkovskij). Lia poemo pri morto de soldato Umer bednjaga v boljnice vojennoj iĝis popolkanto kun pluraj tekstaj versioj – tio realigis lian revon akiri la popolan fidon kaj amon “Ne pro l’ deveno nobla kaj nobela / Nek pro la sang’ de l’ cara dinasti’” sed pro la versoj kiuj “kuracos la turmentojn de l’ funebro / ĝojigos l’ koron de la feliĉul’”.

Per ĉi tiu paĝo, la 22a laŭvice, finiĝas la ciklo Rusa Antologio, kiu aperis en La Ondo de Esperanto ekde julio 2007 danke al la traduka laboro de Valentin Melnikov. Ni planas eldoni la tutan materialon elektronike kun aldono de kelkaj tradukoj, kiuj pro spacomanko ne aperis en La Ondo.

Aleksander Korĵenkov

* * *

En ĉambroj estingiĝis lum’,
      Aromo fluis roza…
Ni sidis benke, sub ombrum’
      de la betul’ branĉoza.

Duope junis vi kaj mi!
      Feliĉis ni senlime
Per la printempa idili’;
      Ni amis tut-anime!

Al ni direktis la krescent’
      Dukorna sian brilon;
Ke ne rompiĝu la silent’,
      Retenis mi babilon;

Okulojn bluajn vi sen vol’
      Mallevis en kvieto:
Pli elokventas, ol parol’,
      La mut-dialogeto.

Mi ne konfesis en real’,
      Pri kio kor’ sopiris,
Sed tion kante najtingal’
      Anstataŭ ni eldiris.

* * *

Ah, tiu nokto belas en sublim’,
Ĝi nin instigas revi kaj sopiri,
      Parolu do… aŭ vi ne povas diri,
      Esprimi tutan plenon de l’ anim’?

En tia nokt’ ne eblas regi sin
El brusto kor’ impetas malgraŭ volo!…
      Silentu, ja senpovas la parolo
      Antaŭ tioma ĉarmo kaj fascin’.

* * *

Se volvas per malvarma ondo
Min la monduma vant’ sen cel’ –
Min stele gvidas tra la mondo
      La amo kaj la bel’.

Al ili ĵuris mi fervore
Kaj ĉiam restos en fidel’:
Varmigas amo min enkore,
      Ĝi – mia viv’ kaj hel’.

Sen lac’, sen pigro, sen enui,
Kuraĝe al la sankta cel’
Impetas mi, por surgenui
      Antaŭ eterna bel’.

* * *

Ho, ne rigardu min tiel esplore!
Koren ne gapu al mi sen diskret’,
Scii penante, mi kion enkore
Gardas ĵaluze en pia sekret’.

Sentoj ekzistas malklaraj: envorte
Ilin ne povas esprimi parol’;
Tial do ili regadas nin forte,
Ĉar la sekret’ restas for en izol’.

Ho, ne koleru, se mi tuthezite
Antaŭ vi mutos kun ŝrumpa statur’:
Kaŝas ĉielo post nuboj evite
Sian profundon de pura lazur’.

Tradukis el la rusa Valentin Melnikov

Ĉi tiuj poemoj aperis en la postkongresa kajero de La Ondo de Esperanto (2015).
Ĉe represo bonvolu nepre indiki la fonton paperan (se en presaĵo) aŭ retan (se en retejo):
Papere: La Ondo de Esperanto, 2015, №8–9.
Rete: La Balta Ondo http://sezonoj.ru/2015/09/romanov/

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Beletro, Kulturo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi