La 5an de septembro 2015 post longa malsano en Moskvo forpasis
Jelena Georgijevna Ŝevĉenko (1962-2015)
Ŝi naskiĝis la 7an de novembro 1962 kiel Jelena Gorbatenko en Angarsk (Siberio), lernis Esperanton fine de la 1970aj jaroj, kaj en 1980 ekloĝis en Moskvo kiel studento pri ĵurnalismo en la Moskva Ŝtata Universitato.
Post la geedziĝo kun la Moskva esperantisto Aleksandr Ŝevĉenko, ŝi okupiĝis pri eldonado de la Esperanta literaturo en la eldonejo Progreso kaj poste en Impeto, kiun ŝi kaj ŝia edzo kunfondis en 1992. Krome, ŝi tradukis en Esperanton plurajn politikajn tekstojn por la eldonejoj APN kaj Progreso, instruis Esperanton, gvidis la Moskvan Centran Esperanto-Klubon, estis estrarano de REU kaj plenumis aliajn movadajn taskojn. Post la morto de sia edzo, ŝi direktis la eldonejon Impeto.
Ni funebras pro la forpaso de nia kolegino Jelena kaj kondolencas al ŝia filo Dmitrij, kiu daŭrigas la aferon de siaj gepatroj.
Halina Gorecka,
Aleksander Korĵenkov
La foto estas prenita el la retejo de Impeto.
Ĉe represo bonvolu indiki la fonton:
La Balta Ondo: http://sezonoj.ru/2015/09/nekrologo-12/
Por mi plej rememorindas la bildstria libro pri la rusa proleta revolucio eldonita de Impeto. Mi achetis ghin en normala biblioteko de Moskvo en jaro 1988
sekretario de IKEK Dieter Rooke
Mi tutkore kompatas kaj kondolencas…
Kvankam ne konis ŝin persone, mi tre bedaŭras.
Impeto impresis kiel bona, grava kaj kuraĝa
eldonejo. Nia movado bezonas tiajn homojn.
Personon forpasintan oni ne povas anstataŭigi,
mi scias; mia patrino mortis en kancero antaŭ
unu jaro. Tempo pasas kaj la vivo ŝanĝiĝas.
Dezirante forton al la postvivantoj,
M.
Mi bedaŭras kaj kondolencas.
Kvankam mi neniam ekkonis ŝin, mi certe konas kaj ĝuas librojn de Impeto! Mi dankas kaj aprezas ŝian valoran longdaŭran laboron por nia literaturo.
Danke mi memoras, kiom Jelena Shevchenko zorgis (en “Progreso”) pri la dua eldono de “La danghera lingvo” en 1988 kaj (por “Impeto”) pri la rusa traduko en 1999. Ekster tio shi havas multajn meritojn. Mi esprimas sincerajn kondolencojn al shia familio.
Ŝi multe suferis. Dankon pro ĉio, kion ŝi faris en la mondo. Pacon al ŝia animo.
Miaj sinceraj kondolencoj al nia kara Dmitrij. Mi preĝas pro, ke li ricevas forton por elteni tian bedaŭran momenton. Mi bone sentas tiun ĉar mia patro forpasis en 2014 kaj mi iom post preparas mian koron por forpaso de mia maljuna patrino. Certe mi havas pli da tempo por akcepti tian momenton kaj kiam mi pensas pri tiu nia kara samideano mi sentas la grandan pezon de tia trista momento. Verdire li bezonas forton nun.
Ja ankoraŭ ne tre aĝa ŝi estis! Kiel sorto maljustas… Kondolencojn al la familio kaj geproksimuloj.
Bedaŭre kaj memore! Eldonejo Impeto estis ĉiam tre kara al mi
De la nomo de REU-Estraro mi esprimas kondolencojn al la patrino kaj la filo de Jelena. Shi multon faris por Esperanto kaj povus fari ankorau multon… Helan memoron!