La 52aj Baltiaj Esperanto-Tagoj

Birštonas

Litova Esperanto-Asocio (LEA) invitas al la tradiciaj 52aj Baltiaj Esperanto-Tagoj (BET-52), kiuj okazos la 2–10an de julio 2016 en Birštonas. BET okazas ekde 1959 ĉiujare laŭvice en Latvio, Estonio, Litovio.

La urbo de BET-52, Birštonas, situas je 40 kilometroj de Kaunas kaj je 90 kilometroj de Vilnius, apud la rivero Nemunas, en la centro de la regiona nacia naturparko, ĉirkaŭita de belegaj pinarbaroj. Ĝi estas malnova kaj fama balneologia kuracloko de Litovio, fondita en 1382. La urbo, facile atingebla buse kaj aŭtomobile, estas ideala loko por laboro kaj ripozo.

La ĉefa lokalo de BET-52 estos la bonege ekipita sanatorio “Versmė”, kie loĝos kaj laboros la partoprenantoj. Eblos uzi pli ol 50 kuracajn kaj sanigajn procedurojn kaj servojn de la sanatorio, naĝejon, saŭnon, sportejon k. a. Oni povos rajdi sur ĉevaloj, veturi per ĉaro, rivera ŝipo, lui biciklojn, boatojn k. s.

BET-52 ĝuas subtenon, kunlaboron kaj diversflankan helpon de la urba municipo. La Estraro de UEA donis sian aŭspicion al BET-52. En Birštonas jam okazis BET-40 en 2004.

BET-52En la programo

Somera universitato, paroligaj kaj perfektigaj kursoj, literaturaj aranĝoj, muzikaj kaj artaj vesperoj, debatoj pri la Esperanto-movado en la baltiaj landoj, tradukista kurso, pedagogia seminario, seminario de klubestroj kaj aktivuloj, movada lernejo, sciencteknikaj kaj fakaj aranĝoj, instruado de kantoj, junularaj aranĝoj, konkursoj, kvizoj, distraj programeroj, ekskursoj, ripozado en naturo, diskutoj, forumoj, libroservo, diservo, interkona vespero, baza konatiĝo kun la litovaj lingvo kaj kulturo, ekspozicioj, filmoj kaj lumbildoj, gazetara konferenco, sportaj ludoj.

Antaŭ kaj post BET-52 oni povos aktive ripozi, plibonigi sian sanon en unu el tri altnivelaj kaj modernaj sanatorioj kaj kuracejoj de Birštonas “Versmė”, “Tulpės” kaj “Eglė” aŭ en urbaj hoteloj, gastejoj, turismejoj kaj ripozejoj. Interesiĝantoj pri tio bonvolu peti informojn ĉe la Organiza Komitato de BET-52.

Aliĝkotizo

25 eŭroj – por esperantistoj el Estonio, Latvio, Litovio
35 eŭroj – por esperantistoj el la ceteraj 12 ekssovetiaj landoj
45 eŭroj – por esperantistoj el ekssocialismaj eŭropaj landoj
55 eŭroj – por ĉiuj ceteraj landoj

Infanoj, lernantoj kaj studentoj aliĝas senkotize. La kotizo pageblas en ajna konvertebla valuto.

Aliĝu per la reta aliĝilo.

Pri aliaj aliĝeblecoj legu en la retejo de BET-52. En ĉi tiu retejo estas ankaŭ la prezoj de la loĝado, manĝado, pageblecoj k. s.

Pliaj informoj pri la aliĝado, kotizoj, loĝado, manĝado, invitiloj k. a. estas legeblaj en la retejo de BET-52.

Aktualaj informoj pri BET-52 aperas ankaŭ en la novaĵretejo La Balta Ondo (http://sezonoj.ru), retejo Barelo, kaj en la revuo La Ondo de Esperanto.

Grave: tiuj, kiuj grave kontribuos al la programo de BET-52, loĝos (krom se en hotelo) kaj manĝos tute senpage.

La Organiza Komitato atendas proponojn por la programo.

Poŝta adreso: p. k. 167, LT-44287 Kaunas, Litovio
Telefonoj: +370-687-12219, +370-686-69875
Telefakso: +370-37-228616
Retadresoj: litova.ea@mail.lt, irenaa@takas.lt, pjegorovas@takas.lt
Retejo: www.esperanto.lt/board/zboard.php?id=BET52

Bonvenon al Litovio!

Legu pli pri BET-52

Informilo 1
Aliĝilo
Tabelo de BEToj
La urbo Birštonas helpos al BET-52
La Organiza Komitato de BET-52 ekfunkciis
BET-52 kun aŭspicio de UEA

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi