Historio de BEToj: ĈET-3 en Molėtai (1961)

BET-3

ĈET-3 Molėtai: La Litovia grupo

Kadre de la preparado de la 52aj Baltiaj Esperanto-Tagoj, kiuj okazos la 2-10an de julio 2016 en Birštonas (Litovio), la Organiza Komitato de BET-52 decidis aperigi en la novaĵretejo La Balta Ondo informojn pri ĉiuj BEToj, kiuj okazis en Litovio. Ni publikigos artikolojn, kiuj aperis en la Esperantaj kaj Sovetiaj gazetoj kaj fotojn, kiuj estis faritaj en la respektivaj BEToj.

Legante la tekstojn, kiuj aperis en oficialaj tiutempaj gazetoj de USSR, oni devas konsideri, ke la aŭtoroj de tiuj artikoloj devis enkadrigi ilin en la oficialan Sovetiecan ideologion, kaj ke la vorto “Esperanto” antaŭ 50-55 jaroj ankoraŭ ne estis vaste uzebla en la gazetaro, kaj vi legos ĉi-sube, ke oni nomis la esperantistan tendaron turista ktp.

La unua ero en nia serio estas la 3a Ĉebalta Esperantista Tendaro (ĈET-3), kiu okazis la 1-10an de aŭgusto 1961 en la urbo Molėtai, kiu tiutempe havis nur ĉ. du mil loĝantojn.

Ni esperas, ke la publikigo de la malnovaj tekstoj, dokumentoj kaj fotoj estas utila kaj por la partoprenantoj de BET-52, kaj por la interesatoj pri la historio de Esperanto.

Povilas Jegorovas
Aleksander Korĵenkov

La tabelo de ĉiuj BEToj estas konsultebla en nia retejo.

Turisma tendaro en Molėtai

LitovioAl nia urbo por dek tagoj venis granda grupo de turistoj. Ĝi konsistas el 164 personoj. En ĉi tiu tendaro partoprenas reprezentantoj de Latva SSR, Estona SSR, Litova SSR kaj de aliaj gefrataj respublikoj. Venis turistoj eĉ el Moskvo, Leningrado, Rostov-na-Donu, Ĉeljabinsk, Taŝkent, el la regionoj de Kemerovo kaj Omsk.

Preskaŭ ĉiuj alvenintoj scipovas Esperanton, pro tio en la tendaro ne estas necesaj interpretistoj. Multaj homoj jam antaŭe partoprenis en turismaj vojaĝoj. La klajpedano Algirdas Petkūnas biciklis de Klaipėda ĝis Vladivostok. La plej juna turistino estas la okjara lernantino de la dua klaso, latvino Aija Strautmane. Ŝi jam la trian fojon partoprenas la tendaron.

Dum sia vizito en nia respubliko la turistoj konatiĝis kun la urboj Vilnius, Kaunas kaj Trakai. La turistoj tre ŝatas nian belan regionon. Viktor Gruŝko, docento de la Rostova Instituto pri konstruado, rakontas, ke li, veninta el brua granda industria urbo, en la ĉirkaŭaĵo de Molėtai trovas trankvilon kaj ripozon. La verkisto Ivan Sergejev el Moskvo (lia lernolibro de Esperanto estis eldonita ĉi-jare la 1an de aŭgusto) diras, ke li estas ravita de nia regiono. La verkisto restos ĉi tie ankoraŭ por kelkaj tagoj post la tendaro.

En la tendaro partoprenas ankaŭ intelektuloj, kiel Boris Sokolov docento de la Agrikultura Mekanika Instituto de Ĉeljabinsk, Maks Aderkas inĝeniero el Rostov-na-Donu, Lidija Suetova insruistino de botaniko de la Moskva Universitato, Boris Tokarev instruisto de la Moskva Forstkultura Instituto, Lamnel Bassin respondeca sekretario de la revuo “Agrikulturo de Uzbekio”, eldonata en Taŝkent, profesoro Loja Janis membro de la Latva Scienca Akademio kaj multaj aliaj.

Por tiuj tendaranoj, kiuj ne konas Esperanton, oni aranĝis kurson, kiun gvidas estona metodikisto Siitam.

Sendube post tiel bona ripozo en nia urbo la tendaranoj, reveninte al diversaj urboj de nia vasta Patrujo, ankoraŭ longe memoros malgrandan urbeton de Soveta Litovio – Molėtai.

A. Žagūnas

Fonto: Tarybiniu keliu (Molėtai), la 9an de aŭgusto 1961, №62 (1030), p. 3.

Tradukis el la litova Rita Valčiukaitė

Amika vespero de la turistoj

Neordinara koncerto okazis la pasintan ĵaŭdon en salono de la internulejo de Molėtai. Ne ĉiuj ĉeestantoj en la salono povis kompreni dum la amika vespero kantatajn kantojn kaj deklamatajn versojn, verŝajne kelkaj el ili la unuan fojon tiujn aŭdis. La adiaŭan koncerton aranĝis turistoj el diversaj lokoj de Sovetunio, kiuj tendumis en Molėtai. Ĉi tie estis homoj, kiuj scias aŭ lernas Esperanton, kaj la koncerto okazis en tiu ĉi lingvo. Krome, sur la scenejo sonis kantoj ankaŭ en la estona kaj aliaj lingvoj de sovetiaj landoj.

En la komenco de la amika vespero al la ĉeestantoj pri historio de Esperanto rakontis docento Valantavičius el la Vilna Ŝtata Universitato V. Kapsukas. Poste dum la koncerto la aŭskultantoj tre varme akceptis kantadon kaj dancadon de studentoj el Talino, pli ol 70-jaraĝan turistinon el Rostov-na-Donu kaj solkantadon de studentinoj el la Vilna Ŝtata Pedagogia Instituto. Per forta aplaŭdo estis akceptita A.Strautmane, ok-jara turistino el Latvio, kiu deklamis versaĵon kaj kantis latvan popolan kanton. La klajpedano A. Petkūnas tre interese rakontis pri sia turisma vojaĝo de Klaipėda ĝis Vladivostok. En la fino de la koncerto ĉiuj ĉeestantoj kantis la himnon de demokratia junularo.

En klasĉambroj de la internulejo estis aranĝita ekspozicio de eldonaĵoj en Esperanto kaj aliaj ekspoziciaĵoj rilataj al tiu lingvo.

Fonto: Tarybiniu keliu (Molėtai), la 16an de aŭgusto 1961. №64 (1032), p. 2.

Tradukis el la litova Rita Valčiukaitė

Rubriko: Tra la Mondo
Subrubriko: Sovetunio

Esperantista tendaro en Litovio

Esperantistoj-studentoj en Ĉebaltaj respublikoj de Sovet-Unio organizas ĉiusomere tendarojn, kiuj jam fariĝas tradiciaj. En la jaro 1959 tia tendaro okazis en Latvio, en la jaro 1960 en Estonio kaj ĉi-jare en Litovio. Ĝi okazis de la 1a ĝis la 10a de aŭgusto en litova regiona urbo Moletai. Ĉi-jara tendaro estis la plej granda; en ĝi partoprenis ĉirkaŭ 200 personoj ne nur el Ĉebaltaj respublikoj, sed venis samideanoj el preskaŭ la tuta Sovet-Unio: Moskvo, Leningrado, Kiŝinevo, Rostovo-Don, Odeso, Ĉelabinsko, Kemerovo, Taŝkento. Inter ili estis multaj veteranoj de Esperanta movado.

Fonto: Esperanto, 1961, №10 (671), p. 179

Tri fotoj pri ĈET-3 en Molėtai

BET-3La Latvia grupo

BET-3Busa ekskurso

BET-3De maldekstre: Aloyzas Gudavičius, Endel Ojasild, Antanas Garbauskas

La fotojn disponigis kaj skanis Vytautas Šilas kaj Genoefa Tamane.

La supran materialon kompilis kaj redaktis Povilas Jegorovas kaj Aleksander Korĵenkov. Se vi konas la nomojn de iuj el la fotitoj en la grupfotoj, bonvolu skribi ilin, kaj ni enmetos ilin.

Pliaj informoj pri BET-52 kaj pri BEToj ĝenerale estas legeblaj en speciala rubriko de nia retejo.

Ĉe represo bonvolu indiki la fonton:
La Ondo de Esperanto: https://sezonoj.ru/2015/09/bet-13/

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo, Historio de Esperanto kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

7 Responses to Historio de BEToj: ĈET-3 en Molėtai (1961)

  1. Lars Sözüer diras:

    La bicikla vojaĝo de Algirdas Petkūnas tre interesas min. Ĉu vi havas pliajn informojn?

  2. Grigorij Arosev diras:

    Boris, estas komploto kontraux vi.

  3. Kotelnikov-A diras:

    Bedau’rinde, la kvalito de skanado estas meza.
    Indas ( por fotaj’oj ) – 600 dpi.

  4. AlKo diras:

    Ni ne povas aperigi tiujn fotojn, kiujn ni ne havas.

  5. AlKo diras:

    ĈET-2 (ne ĈET-3, kiel vi skribis) okazis en Kääriku, do en Estonio, sed en ĉi tiu rubriko estos prezentataj nur tiuj BEToj, kiuj okazis en Litova SSR kaj en la nuna Litovio.

  6. Boris Kolker diras:

    Cetere, kial ne estis artikolo pri ĈET-3 en Kaariku (Estonio).

  7. Boris Kolker diras:

    Strange, ke sur la fotoj estas nek mi, nek mia edzino.

Respondi