La Baltiaj Esperanto-Tagoj

DiagramoAntaŭ nelonge en La Balta Ondo aperis statistika tabelo, kiu montris la jarojn, lokojn kaj la nombrojn de la partoprenantoj en ĉiuj BEToj. Surbaze de ĉi tiu tabelo Antanas Grincevičius faris diagramon, kiu pli bone ol la tabelo vidigas la du ĉefajn tendencojn.

Unue, la BEToj estis la plej amasaj dum la lastaj jaroj de Sovetunio, kiam ekde 1985 ĝis 1991 BET ĉiujare allogis pli ol 300 (de 350 ĝis 608) personojn. Al la unua BET, okazinta post la sendependiĝo de la tri baltaj ŝtatoj (BET-29 en 1993 en Latvio) venis nur 50 partoprenantoj, kaj dum la postaj pli ol 20 jaroj la partoprenantaro neniam proksimiĝis al 350. Tio estas facile komprenebla, ĉar post la disfalo de Sovetunio al BEToj ne plu venas multaj esperantistoj el Ruslando kaj Ukrainio — esperantistoj el ĉi tiuj landoj preferas veni al UKojn kaj IJKoj, ne al BEToj.

Due, en la postsovetia periodo la plej amasaj estis tiuj BEToj, kiuj okazis en Litovio (flave markitaj en la supra diagramo). Nur unu fojon (BET-46 en 2010) BET en Litovio  havis malpli ol 200 partoprenantojn. Ankaŭ ĉi tiu tendenco estas klarigebla — la Esperanto-movado en Litovio estas pli amasa kaj pli vigla ol en Latvio kaj Estonio, kie dum la lastaj du jardekoj preskaŭ ne okazis instruado de Esperanto.

La organizantoj de BET-52, kiu okazos venont-somere en Birštonas, esperas, ke ĝi estos ne malpli amasa ol BET-40 en la sama urbo, kiun en 2004 vizitis 257 esperantistoj.

Pliaj informoj pri BET-52 kaj pri BEToj ĝenerale estas legeblaj en speciala rubriko de nia retejo.

Ĉe represo bonvolu indiki la fonton:
La Balta Ondo: http://sezonoj.ru/2015/08/bet-12/

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi