Beletra almanako, №23

Beletra AlmanakoLa kovropaĝon de la 23a (junio 2015) Beletra Almanako (BA) ornamas bildo de la Madrida pentristino Marta de la Sota. Ŝiaj botanik-temaj desegnaĵoj markas la tradiciajn almanakajn rubrikojn.

Enkondukita de Probal Daŝgupto, la somera BA prioritatas prozon. La filozofia novelo La jaro 14 de Grigorij Arosev kaj Evgenij Kremchukov prezentas tri tempajn tavolojn kaj tri protagonistojn, kiuj troviĝas antaŭ tio, kio okazos al ili (kaj la mondo) jam morgaŭ. Ĉu kaj kiel oni povas iradi senŝue enurbe legu en Nudpieda somero de Klára Ertl. Tri paĝojn okupas poeziaĵoj de nederlandanino Anneke Schouten-Buys.

La parabolo La libro de sortoj de Jaroslav Melnik, ukraina verkisto loĝanta en Litovio, aperas en la traduko de Olga Kerziouk. Ĉi tiu rakonto unue aperis ruse en 2000 en la renoma literatura magazino Novyj Mir (ukrainlingve nur en 2012).

Da tradukita poezio estas granda sortimento. Per traduko de Probal Daŝgupto oni konatiĝas kun la bildo de Esperanto per la okuloj de deekstera vidanto – Srikanth Reddy, baratdevena usona aŭtoro. Sekvas poemoj de la hispanino Maria Ángelos Maeso, japano Tanikawa Shuntaro kaj hungarlingvaj Béla Markó, Kinga Fabó kaj Péter Zilahy.

Ralph Dumain eseas pri La tragedio de l’ homo. Lingvopolitika artikolo de Jouko Lindstedt serĉas respondon al “Kial Zamenhof ne povis antaŭvidi la mondan anglan?” Luiz Fernando Dias Pita prezentas komparon inter la Esperanta kaj brazila literaturoj dum 1950–1980. Wim Jansen eseas pri minacoj al la stabileco de la lingva evoluo kaj Gerrit Berveling pri funkciado de la klasika metrika poezio.

En la recenza sekcio oni trovas analizon de Federico Gobbo pri Homarano de Aleksander Korĵenkov kaj pri la originala verkaro de Lidia Zamenhof. La eksa ambasadoro de Hungario en Ruslando, György Nanovfszky analizas du verkojn de ĵurnalisto Kalle Kniivilä pri la nuna Ruslando. Troviĝas kelkaj pliaj recenzoj.

Halina Gorecka

Ĉi tiu artikolo aperis en la postkongresa kajero de La Ondo de Esperanto (2015).
Ĉe represo bonvolu nepre indiki la fonton paperan (se en presaĵo) aŭ retan (se en retejo):
Papere: La Ondo de Esperanto, 2015, №8–9.
Rete: La Balta Ondo http://sezonoj.ru/2015/09/ba-23/

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Halina Gorecka kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi