Surprizoj en la fermo de la jubilea kongreso

UK-100Denove plenis la salono Zamenhof por la Solena Fermo de la centa Universala Kongreso de Esperanto. Post bonvenigo, prezento de podianoj kaj agnosko pri la ĉeesto de la slovaka ambasadoro al Belgio kaj la urbestro de Nitro, nia sekvajara kongresurbo, okazis silenta ekstaro pro forpasintaj Honoraj Membroj kaj membroj de la Honora Patrona Komitato kaj pliaj aktivuloj. Sekvis raportoj de estraranoj pri la kongresaj okazaĵoj laŭ la kategorioj de la Strategia Plano plus junulara resumo:

Konsciigo (Keller): Pri kunsido de la laborgrupo pri eksteraj rilatoj (KRIO), la konsciiga forumo kaj planoj konigi la kongreson tra la mondo.

Kapabligo (MacGill): Pri la Tago de Lernado, la kapabliga forumo, la Kleriga Lundo, Internacia Kongresa Universitato (IKU), ekzamenoj kaj kursoj dum UK.

Komunumo (Lee Jungkee): Pri Movada Foiro, la kuriero, kultura programo, fakaj kunsidoj, la scienca kafejo, film-festivalo kaj futbalmatĉo, ĉesigita mezvoje pro ŝteloj de ludintoj.

Kunordigo (Fettes): Pri la aldono de nova landa asocio el Indonezio, rilatoj kun TEJO kaj ILEI, informaj laboroj ĉirkaŭ la kongreso, retejoj, kotizreformoj kaj markado de la dudeka datrevenO de la Manifesto de Prago (Prago +20).

Junularo (Mandirola): Pri la junulara programo, la graveco de sendependeco de TEJO, kunlaboro kun UEA pri Aktivula Trejnado, kampo subvenciata pere de programo Erasmus+ , invito al la 71a IJK (kie la raportinto antaŭ kelkaj horoj iĝis la prezidanto de TEJO).

Barbara Pietrzak anoncis la gajnintojn en la Belartaj Konkursoj kaj pri la ricevanto de la Premio Diana Aitai. Stefan MacGill laŭtlegis diploman tekston pri la Premio Deguĉi kaj skizis la vivhistorion de la ricevinto, Éva Farkas-Tatár el Hungario. José Antonio Vergara transdonis diplomojn pri Elstara Agado kaj Elstara Arta Agado. Kompletige, la Ĝenerala Sekretario Martin Schaeffer transdonis diplomojn pro 40-kaj 50¬ jaroj da kontinua membreco en UEA.

Post muzika paŭzo Usui Hiroyuki prezentis la kongresteman teamon: Elizabeth Schwarzer kaj Sergio Paŭlo Viana. Li skizis la prezentaĵojn en la sesioj de la kongresa temo, inter ili de Ilona Koutny kaj Giridhar Rao. Usui Hiroyuki laŭtlegis la proponatan Kongresan Rezolucion kiu estis konfirmita per aplaŭdo. El tio ni eksciis, ke la fina aliĝnombro estis 2695 kongresanoj el 82 landoj.

Fermo

Foto de Marija Belošević

Kvardeko da infanoj kaj prizorgintoj de la Internacia Infana Kongreseto (IIK) venis podien kaj faris kantajn kaj aliajn salutojn.

Denove stare kaj sen notoj estis liverita la ferma alparolo de prezidanto Mark Fettes, komencita per klarigo, ke la fermo malsamas al la Inaŭguro, ĉar estas pli klare “nia familia afero”. Li aludis al tiu sento de proksimeco kiu estiĝis, kaj kiu iru kun la kongresintoj hejmen. Li skizis sian historion ĉe UK kun la unua partopreno en Vankuvero en 1984, komentante ke ĉe tia nova sperto povas esti pene orientiĝi en la bunto. Sed unua kongreso estas grava paŝo de eniro en nian komunumon. Kiel novulo, li tendencis esti senpacienca – volis enkonduki multon novan por sproni la aktivularon. Li restas senpacienca kaj konservas ambiciajn celojn por la Asocio, kaj ĝuste tio pelis lin al kandidatiĝo por la gvida rolo de prezidanto: “Gravas adapti nin al la bezonoj kaj fluoj de la dudekunua jarcento”. Kun la paso de jaroj, li pli aprezas la kongresan tradicion, la kuniĝon de amikoj. Kiel diris la rezolucio: “proksimiĝo ne nur de la kapoj, sed ankaŭ de la koroj”. Estis elementoj novaj kaj unikaj en la nuna kongreso – amalgamo de tradicio kaj novigoj. Forto de UEA, iusenca miraklo – kiel pri Esperanto mem – estas ĝia kapablo oferti tegmenton por vasta gamo da deziroj, por samideanoj kaj malsamideanoj. Personigita ekzemplo de la teno de tiuj valoroj, estas nia nuna, emeritiĝonta Ĝenerala Direktoro, Osmo Buller. Li havas enciklopedian konon de UEA kaj la movado. Fettes agnoskis apreze lian oficistecon tra 30 jaroj, el kiuj 17 kiel Ĝenerala Direktoro, prezentante al li florbukedon kaj la ĵus aperintan libron Historio de la esperanta literaturo. Ferme, li anoncis monkolektadon por la sesa Afrika Kongreso de Esperanto, okazonta en Burundo en aŭgusto 2016. La fina saluto: “Ĝis revido en Nitro!”

Clay Magalhäes (KKS) dankis al la Loka Kongresa Komitato (LKK), kaj vokas ilin sur la podion. Ĉiu ricevis rozon kaj portis samspecajn kongresmemorajn pajlajn ĉapelojn. LKK-prezidanto Xavier Dewidehen resumis la multajn atingojn de la UK. La nomoj de centoj da helpantoj tute plenigis la gigantan malantaŭpodian ekranon; ankaŭ ili estis invititaj iri podien.

Okaze de la transdono de la flago surprizis la salutoj la urbestro de Nitro Jozef Dvonč kaj la ambasadoro de Slovakio en Belgio Stano Valo. Ambaŭ salutis amplekse en tute laŭdinde bona Esperanto. La Prezidanto de la sekva LKK, Peter Baláż parolis pri la historio de Esperanto en Slovakio, sed plej grandan surprizon li konservis al la fino, kiam li vokis sian plurjaran kunlaborantinon Dorota Rodzianko al la podio kaj antaŭ maksimuma publiko faris geedziĝproponon, kiu estis eternigita en la reto.

Post kantado de la Himno, la prezidanto proklamis la centan UK fermita. Venis al fino tiu laŭdinda realigo de nia centa, jubilea kongreso.

Stefan MacGill
vicprezidanto de UEA

Fonto: Estrara Komuniko: EKO 2015-37, sendita la 4an de julio. EKO-UKO, numero 10.

Konstanta referenco: http://sezonoj.ru/2015/08/uk100-6/

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi