Vide el Krimeo

ZajdmanDum multaj jaroj mi estis gvidanto de la aktiva Esperanto-Klubo Tero en Jalta (mi fondis ĝin en 1977), aktiva ano de UkrEA kaj ties vicprezidanto; en 2011 kaj 2012 oni nomis min la Esperantisto de la jaro en Ukrainio.

Post la referendumo en Krimeo kaj ŝanĝo de la potenco en Kievo, somere 2014 mi kaj estraranino de UkrEA, jaltanino Nastja L. estis organizantaj Ukrainian Esperanto-tendaron en Tarĥankut (Krimeo). Sed tiam Kievaj esperantistoj demandis, ĉu mi ricevis la rusan pasporton, kaj se jes – kial mi restas vicprezidanto kaj membro de UkrEA. Poste klariĝis, ke laŭ la statuto de UkrEA oni povas elasociigi min nur aŭtune en la vica kongreso. Al la kongreso mi, Nastja kaj la klubo Tero sendis sciigon, ke ni ĝisrevidas la asocion. Nuntempe en UkrEA restis nur du jaltaj esperantistoj.

Tuj post la referendumo (marto 2014) Garik Kokolia publike kondolencis al la krimeanoj, kio elvokis indignon de jaltaj esperantistoj. Kelkaj aliaj esperantistoj esprimis sian negativan rilaton al la referendumo. Sed venis gratulleteroj de kelkaj aktivuloj. La prezidantino de REU Svetlana Smetanina invitis la Jaltan klubon aliĝi al REU. Tamen en Moskvo malmultaj subtenis ŝin, kaj REU ne sendis al ni gratulon okaze de la referendumo en Krimeo. Pro tio la jaltaj esperantistoj decidis ne aliĝi al REU, sed kune kun alilokaj krimeaj esperantistoj fondi Krimean Esperanto-Centron (KEC).

Evidentiĝis, ke oficialigo de la Centro estas afero malfacila kaj temporaba, sed ni bezonis oficialiĝon laŭeble rapidan por efektivigi niajn planojn. Ni do decidis aliĝi al REU kaj faris tion antaŭ la Konferenco de REU. Nian proponon la konferenco akceptis kun aplaŭdoj.

UEA, kiu estas en konsultaj rilatoj kun UN, estas kontraŭ nia aliĝo al REU, ĉar UN konsideras Krimeon teritorio okupita de Rusio. Aliflanke, se KEC aliĝus al UkrEA, UEA ne estus kontraŭ, sed tio estus kontraŭ la leĝoj de Rusia Federacio.

Kiel solvi la problemon? Resti regiona filio de REU interne de Rusio, sed agi memstare en la teritorio de Krimeo. Sekvasomere ni organizos en Krimeo la kvaran tendaron IET (Internaciaj Esperanto-Tagnoktoj) kaj invitos ĉiujn dezirantojn partopreni ĝin.

Jefim Zajdman

Legu ankaŭ:

Nikolao Gudskov: REU konferencis en Ĉuvaŝio
La redaktoro de REGo ĉesis kunlabori kun REU pro ties decidoj pri Krimeo
La Krimea problemo submetita al UEA
Mark Fettes: Por UEA Krimeo restas parto de Ukrainio
Grigorij Arosev: Krimeo: UEA sekvu UEFA?
Krimeo: Osmo Buller klarigas
Giorgio Silfer: En la Esperanta Civito ne ekzistus “krimea problemo”

Ĉi tiu artikolo aperis en la postkongresa kajero de La Ondo de Esperanto (2015).
Ĉe represo bonvolu nepre indiki la fonton paperan (se en presaĵo) aŭ retan (se en retejo):
Papere: La Ondo de Esperanto, 2015, №8–9.
Rete: La Balta Ondo http://sezonoj.ru/2015/08/krimeo-7/

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

1 respondo al Vide el Krimeo1

  1. Ilja Muravjov diras:

    Mi deziras al Krimea Esperanto-Centro ĉion bonan! La politiko ne rompos nin. 😉

Respondi