Krimeo: Osmo Buller klarigas

Osmo BullerEn la polemiko pri la “Krimea problemo” partoprenis ankaŭ Osmo Buller, Ĝenerala Direktoro de UEA, kiu klarigis la stiacuon en la Diskutlisto de la Komitato de UEA.

Pri la difino de landoj kaj iliaj limoj UEA sekvas la politikon de UN kaj ĝi ankaŭ devas sekvi pro sia oficiala statuso ĉe UN. Konata kazo estas Tajvano, kiun UN ne agnoskas suverena ŝtato. En la 1990-aj jaroj okazis, ke la oficejo de UN pri NRO-oj vidis, ke en iu statistiko de UEA Tajvano aperis kiel aparta lando. Sekve venis letero de UN kun la demando, ĉu UEA agnoskas Tajvanon. Mi respondis, ke la statistiko temis nur pri poŝta distribuado de la revuo de UEA. Tiurilate ankaŭ Reunio kaj Nov-Kaledonio estas apartaj “landoj” en la adresaro de UEA, same ankoraŭ en la 1990-aj jaroj Kanariaj Insuloj, sed en la oficiala statistiko de UEA Tajvano aperas kiel sub-ero sub Ĉinio kaj ne inter Tajlando kaj Tanzanio.

Per 100 voĉoj por, 11 kontraŭ kaj 58 sindetenoj la Ĝenerala Asembleo de UN alvokis pasintjare “ĉiujn ŝtatojn, internaciajn organizaĵojn kaj specialigitajn agentejojn ne agnoski ajnan ŝanĝon en la statuso de la Aŭtonoma Respubliko Krimeo kaj la urbo Sevastopolo surbaze de la referendumo de la 16-a de marto [2014]”. Tiun decidon UEA devas sekvi.

La Statuto de UEA (art. 13) diras: “Principe UEA akceptas el unu regno nur unu landan asocion, sed la Komitato rajtas akcepti plurajn”. (En la jure valida nederlandlingva statuto ‘regno’ estas ‘staat’, t. e. ŝtato.) Kiam Sovetio komencis disfali kaj landaj asocioj de unuopaj respublikoj petis aliĝon al UEA, la Komitato de UEA akceptis ilin post la deklaro de LA (Landa Asocio) de UEA en Sovetio (SEU), ke ĝi ĉesas aktivi en iliaj teritorioj. Tia deklaro de SEU en 1990 ebligis akcepti UkrEA kiel LA de UEA, ĉar ne plu temis pri du LA-oj en la sama “regno” Ukrainio. Ne gravis, ĉu SEU plu havis individuajn membrojn en Ukrainio aŭ ne. Ĉiu LA rajtas havi membrojn kie ajn. Eblas ankaŭ unuopaj eventoj ekster la propraj limoj (jam estis kongresoj kaj jarkunvenoj de LA-oj alilande), sed disvolvi konstantan organizitan aktivadon en teritorio de alia LA ne eblas.

REU kiel LA de UEA en Rusio estas la daŭriganto de SEU. La deklaro de SEU pri Ukrainio el 1990 devontigas REU en la demando pri Krimeo. Kiel Mark Fettes jam skribis, la Estraro nun esploras la aferon, i. a. la demandon, ĉu temas pri konstanta organizita agado de REU en Krimeo.

Entute temas pri serioza afero, kiun la respondeculoj de UEA devas trankvile kaj objektive esplori, sen miksi en ĝin siajn eventualajn personajn opiniojn kaj sintenojn. Kiel NRO kun oficiala statuso ĉe UN, UEA estas la sola reprezentanto de la Esperanto-komunumo, kiu estas rekonita de la internacia komunumo. Ĉe la decidoj, kiujn UEA faras, necesas konscii pri la devoj, kiuj sekvas el tio, kaj ankaŭ pri la decidoj, kiujn UEA mem faris antaŭe. La plej grava afero por UEA estas, ke la agado por Esperanto kresku kaj prosperu ankaŭ en Krimeo. Por tio la politiko de UN ne estas malhelpo.

Osmo Buller
Ĝenerala Direktoro de UEA

Legu ankaŭ:

Nikolao Gudskov: REU konferencis en Ĉuvaŝio
La redaktoro de REGo ĉesis kunlabori kun REU pro ties decidoj pri Krimeo
La Krimea problemo submetita al UEA
Mark Fettes: Por UEA Krimeo restas parto de Ukrainio
Grigorij Arosev: Krimeo: UEA sekvu UEFA?

Ĉe represo bonvolu nepre mencii la fonton: La Balta Ondo
http://sezonoj.ru/2015/08/krimeo-4/

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

2 Responses to Krimeo: Osmo Buller klarigas

  1. Grigorij Arosev diras:

    Dankon al Osmo

Respondi