Krimeo: UEA sekvu UEFA?

Grigorij ArosevSekvante ĉiaspecajn diskutojn kaj kverelojn ĉirkaŭ la rusia anekso de Krimeo mi, sincere dirante, plene forgesis, ke fakte povas ekzisti ankaŭ la “movada“ flanko de la problemo. Sed nun, legante la raportojn post la okazinta konferenco de Rusia Esperantista Unio (REU), ĉiuj komprenis, ke la krimea demando efektive venis ankaŭ en Esperantujon. La reago de UEA, kiun voĉigis ties prezidanto Mark Fettes, pruvas, ke la demando ankaŭ en Esperantujo tuj transformiĝis en la problemon.

Post aperigo de koncernaj novaĵoj en la Esperanto-gazetaro, ankaŭ en La Balta Ondo, kaj specife post legado de kelkaj komentoj kaj sintenoj, iĝis klare, ke baze en Esperantujo regas pli-malpli samaj opinioj kaj kun la sama proporcio, kiel tutmonde. Laborante en granda germana novaĵentrepreno, mi konstatas, ke el la Okcidento la subteno de la anekso estas minoritata, el Ukrainio – preskaŭ nula, dum el Rusio – amasa. Jes, laŭ kelkaj komentoj oni apenaŭ rajtas juĝi pri la tuta esperantistaro, tamen ial mi supozas, ke ĉi tie la tendencoj estas la samaj.

Mi prezidis REU en 2010–2013 kaj nun demandas min: kiel ni (du preziditaj de mi estraroj en malsamaj konsistoj) devus agi, se la situacio estiĝus tiam? Kiel civitano, mi draste malaprobas la anekson de Krimeo, kiel ĵurnalisto mi strebas esti objektiva, sed kio pri la rolo de gvidanto de socia organizaĵo, kia estis/-as REU? Iu skribis tute pravan aferon: rusia organizaĵo devas agi konforme al la rusiaj leĝoj, laŭ kiuj Krimeo nun estas parto de Rusio.

КрымInterese, ke la krimean demandon REU alfrontis ne marte 2014, sed julie 2015 – do preskaŭ 1,5 jaroj post la anekso. Do longan tempon REU kvazaŭ ne rimarkis la problemon, kaj faris tute prave. Kial do ĝi nun rimarkis? Ĉar krimeaj esperantistoj sendis koncernan peton – aiĝi al REU kiel regiona organizaĵo (klubo aŭ asocio). Ĉu REU havis teorian eblecon ne akcepti la peton? Jes ja havis, sed por tio estis bezonata forta volo de ties gvidantoj, kiu ja evidente malestis. Sed oni (do ankaŭ en UEA) klare konsciu, ke la decido de REU estas tute natura, ne riproĉinda kaj, plej grave, leĝkonforma. Jes ja, REU estas integra parto de UEA, sed tio ne signifas, ke REU devas iri kontraŭ leĝoj de sia lando.

Se la problemo efektive aperus dum nia mandatperiodo, mi verŝajne farus jene: mi ĉiel strebus persvadi la konferencon prokrasti la la decidon pri la krimea peto kun la formulo, ke unue ni (REU) devas konsultiĝi kun UEA pri tio. Se tio ne funkcius kaj la konferenco malgraŭ tio akceptus la peton, mi sendube tuj demisius. Sed se tio funkcius, la solvo tuj fariĝus tasko de UEA, kaj fakte ĝi jam nun estas tia.

UEFAIon konsili al Mark Fettes mi ne tro volas, sed laŭ mia kompreno UEA povus sekvi modelon de UEFA, la Eŭropa futbala unio. Fine de la jaro 2014 ĝi malpermesis al krimeaj futbalaj kluboj membri en RFS (Rusia futbala unio) kaj partopreni iun ajn rusian futbalan eventon – ĉampionadon aŭ pokalon. Samtempe UEFA esprimis pretecon finance helpi la krimean futbalon kaj establi lokan futbalan asocion, kiu estus ligita nek kun Ukrainio, nek kun Rusio. Simila vojo estas taŭga ankaŭ por UEA, kiu povas post traktadoj kun krimeaj esperantistoj iniciati kreon de aparta sendependa Krimea Esperanto-Asocio, kaj pripensi, kiaspecan helpon kaj apogon ĝi, UEA, povas doni al la novkreita organizaĵo. Tia neŭtrala kaj “sensanga” vojo estas la plej racia. Jes, tio sekvigas malpermeson, ke krimea klubo/asocio membru en REU, tamen UEA rajtas tion postuli, klare esprimante eventualajn sekvojn de malobeo. Same kiel REU rajtas ne obei la postulon de Roterdamo kaj eventuale eksmembriĝi el UEA. Mi opinias, ke UEA devas havi iom pli da kuraĝo ĉi-rilate.

Grigorij Arosev
(Berlino)

Legu ankaŭ:

Nikolao Gudskov: REU konferencis en Ĉuvaŝio
La redaktoro de REGo ĉesis kunlabori kun REU pro ties decidoj pri Krimeo
La Krimea problemo submetita al UEA
Mark Fettes: Por UEA Krimeo restas parto de Ukrainio

Ĉe represo bonvolu nepre mencii la fonton: La Balta Ondo
http://sezonoj.ru/2015/08/krimeo-4/

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

21 Responses to Krimeo: UEA sekvu UEFA?

  1. Estimata,
    mi tute ne estas “apoganto de la Putina reghimo”, kaj neniam voĉdonis por Putin. Tamen endas diri, ke en nunaj kondiĉoj mi tutre ne vidas iun politikiston, kiu povus gvidi Rusion ne al pereo.

    Jes, Krimeo ĉiam estis/as rusa – kaj en 18, kaj en 19 jc.
    En 1954 la tiama diktatoro (vera diktatoro!) Ĥrusĉov per sia kaprico donacis Krimeon al Ukrainio – tute kontraŭ leĝoj. Konkrete, li krude ignoris la tiam validan Konstitucion de USSR, kiu per la art.18 klare proklamis, ke teritorio de unia respubliko ne povas esti ŝanĝita sen ties konsento. Referendumo tiam ne estis, do la transdono de Krimeo al Ukrainio en 1954 estis KONTRAŬLEĜA.
    Cetere, urbo Sevastopol situas en Krimeo, sed administre ĝi ĉiam (antaŭ 1954) estis aparta unuo, kaj subiĝis rekte al Moskvo, sed ne al Kievo.
    Ĥrusĉov eĉ ne degnis pri tio rememori, do eĉ formale Ukrainio ne rajtis en 1954-2014 regi Sevastopolon.

    En 2014 per tute laŭleĝa proceduro la justo kaj racio estis restarigitaj.

    Mi plurfoje estis en diversaj lokoj de Krimeo – kaj ĉie aŭdis nur la rusan lingvon. Ukraine tie oni ne parolis eĉ en 2008 – post kelkdekjara perforta trudado de ukraina lingvo.

  2. Zlatoje Martinov diras:

    Mi havas nur unu demandon al Valentin Melnikov, tiu apoganto de la Putina reghimo:
    Kara, kial vi tion kion nun diras, ne diris jarojn antaue, antau ol V. V. Putin venis diktatore regi Ruslandon? Kial vi nur NUN asertas ke “Krimeo estis chiam rusa”? Chu ghi “chiam estis rusa” antau Putin?

  3. Aleksandro Mitin diras:

    > > Unuoj de UEA perspektive devus esti ne landaj, sed regionaj. < <

    Jes, interalie, kial do ne?
    Fakte, en nuna mondo estas sola varianto resti tute senpolitika (kaj pli zamengofeca, ĉu ne?)

  4. Boris Zozulja diras:

    Por iuj landoj Krimeo estas parto de Ukrainio, por aliaj – la parto de Rusio, kaj plue …

  5. Unuoj de UEA perspektive devus esti ne landaj, sed regionaj.

  6. Unuoj de UEA perspektive devus esti ne landaj, sed regionoj.

  7. Boris Zozulja (BAZ) diras:

    Se ni komencos fosi la historion, aperas multaj demando.
    Cxu rajtas E-klubo de (Usona?) Teksaso esti membro de la
    Usona E-Asocio, ja Teksaso estis aneksita de Meksiko far`de Usono, cxu rajtis CxeBaltiaj landoj esti membroj de ASE (Asocio de Sovetiaj Esperantistoj), cxar Usono kaj kelkaj landoj neniam (de 1939 jaro gxis la disfalo de SU) agnoskis aligxon tiuj landoj al SU, cxu … ktp. Demando de alia vidpunkto: Cxu rajtas E-grupo de, ekz., el urbo Milano farigxi membro de la Hispana E-Asocio au la Franca? Cxu iuj statutoj tion malpermesas? BAZ

  8. Svetlana diras:

    Por REU Krimeo estas parto de Rusio. Surbaze de kio REU povus-devus malakcepti la kolektivon de Krimea E-Centro al siaj vicoj? Neniu malpermesis au devigis krimeanojn membrighi en UkrEA au REU. Estas onia volo kaj deziro. Neniu politiko, samideana decido . En REU membras ch. 15 alilandanoj.
    Dankon al Laszlo!

  9. Andreo Teräväinen diras:

    Oni povas kiel ajn rilati al agoj de registaroj ĉu rusa aŭ ukraina.
    Sed apenaŭ la krimea problemo (kiel la politika problemo) estas solvebla kaj solvenda per rimedoj de embaraso de vivo de krimea loĝantaro.
    Mi ne scias, ĉu vere estas bezotata al krimeanoj aparteno al REU. Sed, se ili opinias, ke estas bezonata, do kontraŭagi tion estas malinde. La krimean problemon la kontraŭago ne solvos, sed agadon de homoj verŝajne embarasos.

  10. Dieter Rooke diras:

    For la landlimojn:

    Ne kunvenas britoj kun francoj – nek rusoj kun poloj – sed homoj kun homoj !

  11. Grigorij Arosev diras:

    Gena, tiel aspektas la situacio ne el Berlino, sed el mia propra vidpunkto. Tio gravas.

  12. Ĵajro diras:

    Mi tre timas enmeti mian malrektan koleron ene de naciaj problemoj sed mi strebas akompani la aferojn akurate ĉar mi havas karan ukrainan junan amikon kaj per fejsbuko mi konis alian junan ukrainon kiun mi devas respekti. Ankaŭ mi respektas la opinion de samideano Arosev ĉar mi sentas, ke li celas esti nerevema homo. Mi sentas, ke li volas la piedon firme sur la grundo de realaĵo. Kompreneble, mi ne kunsentas kun ĉio kio li opinias sed kiam li celas pacan solvon al tiu mi devas konsenti. Mi volas diri, ke Eo faras nin esti fratoj kaj mi ne volas vidi fratojn kverelante. Per Eo mi konkludis, ke ukrainoj estas problemo de Ukrainio, rusoj estas problemo de Rusio sed esperantaj ukrainoj kaj rusoj estas niaj problemoj!! Kiam Grekio alfrontis problemojn kompreneble mi kunsentis sed maltranviligis min la grekaj esperantistoj. Esperanta Krimeo apartenas al esperantaj rusoj kaj ukrainoj kompreneble, kiel bone dirite de s-no Arosev, la leĝo devas esti respektata. REU ne devas kontraŭstari la rusan leĝaron sed devas kundividi sian problemon kun aliaj esperantistoj por protekti esperantistojn. Ni devas agnoski, ke esperantistoj estas problemo de Esperantujoj.

  13. La futbala asocio UEFA per siaj grandaj monsumoj efektive povas influi la decidon de individuaj futbalistoj, kaj povas esence motivigi ilin.

    UEA ne povas per grandaj salajroj motivigi esperantistojn resti ekster la rusia strukturo – do mi ne vidas sencon konsideri la futbalan asocion kiel modelon.

  14. Bojko diras:

    “La subteno de la anekso” estas klasika ekzemplo por trudo de antauxsupozo, fusxa maniero subkonscie pusxi siajn starpunktojn al la publiko. La frazo “subteno de la anekso” subkomprenas, ke la fakto de anekso estas memkomprenebla, de kiu oni povas derivi la aliajn, kio ne estas fakto.
    Ne estas mirinde ke verkisto Arosev scipovas uzi tiajn lingvajn ilojn. Estas mirinde, ke li emas.

  15. Geĉjo diras:

    “rusia anekso de Krimeo” — tiel ‘aspektas’ la situacio el Berlino.
    Loĝanto de Krimeo rakontis tute alie — dum 23 jaroj Ukrainio fakte kraĉis je Krimeo, do plej parto de loĝantoj voĉdonis por aliĝo al Rusio (certe, ne tiom granda %%, ŝajne oficiale oni anoncis pli ol 90%, sed mi supozas, ke ~ 75%).
    Kiun mi kredu: opinion el Berlino aŭ el Krimeo? 😉

  16. Grigorij Arosev diras:

    La sekva klaŭxnaĵo de la demagogo kun la busbiletkontrolista psikologio Valjuŝa Meljnikov tradicie enhavas amasegon da blasfemoj, malveroj kaj mensogoj. La fama naturisto iam nepre pagos por siaj fivortoj. 😉

  17. LV diras:

    >>> Nun REU reviviĝas

    ha-ha-ha!!!

  18. Tjeri diras:

    Bedaŭrinde ne ekzistas esperanto-klubo en la malvinaj insuloj… tio donus al ni aliajn superrealismajn disputojn…

  19. Griĥa, vi estas eĉ plia aĉulo, ol mi supozis.
    Nu, se vi kredas vin supera geniulo, kaj ĉiujn ceterajn hundoj…

    Dum via prezidanteco vi sukcesis plene ruinigi REU-n ĉiurilate. Nun REU reviviĝas sen via partopreno (pli ĝuste: dank’al via foresto), kaj tio jukigas vin. Vi ne toleras, ke io atentinda okazu sen ĉefa atento al via persono… Do nun vi prefere silentus en ĉifoneton, tamen vi ial arogas edifi.

    La vorto “anekso” estas absolute malkorekta. Krimeo estis rusia kaj antaŭ 100, kaj antaŭ 200 jaroj. En 1954 Hrusĉov “donacis” ĝin al Ukrainio tute kontraŭleĝe, ignorante la Konstitucion de USSR (konkrete – art. 18 de la tiamvalida versio). Sebastopolo eĉ tute ne estis menciita en lia delira ukazo, do jure ĝi ĉiam subiĝis rekte al Moskvo.
    Nun tiu absurdaĵo estas finfine korektita, je kontento de ĉiuj honestaj krimeanoj kaj rusianoj.

    Do nenia “anekso”. Komparu kun anekso de GDR al FRG. Tiam oni eĉ ne demandis la popolon, malkiel nun…

    Loĝantoj de Krimeo estas civitanoj de Rusio kaj ili nature rajtas membri en rusia socia organizo. Kial ili ne petis aliĝon pli frue? Konjektu. Sed por vi malfacilos konjekti: ĉar vi neniam malsatis aŭ sentis mankon de io ajn, ĉiam vivis luksnivele. Aliaj homoj ja bezonas komence solvi problemojn de vivado, kaj nur poste povas pensi pri kulturaj kaj aliaj nemateriaj bezonoj.

    Mi esperas, ke UEA (malkiel EU kaj UNO) ne obee dancos laŭ usona dirigento, sed agos honeste, konsiderante interesojn de krimeaj esperantistoj.

    Kaj la ceter’ – nur literaturo…

  20. LV diras:

    Ĉu UEA povas permesi al si tiun “lukson” — malpermesi al krimeaj reu-anoj membri en UEA? Kaj kiu fondigos “sendependan Krimea Esperanto-Asocion” se tie ĉi ne sufiĉs membroj eĉ por unu organizo?
    Tamen, movadanoj ĉiam pli atentis al ritaro ol al homaj bezonoj…

  21. Grigorij Arosev diras:

    Valja Meljnikov, фас! 🙂

Respondi