Mark Fettes: Por UEA Krimeo restas parto de Ukrainio

КрымLa 30an de julio la prezidanto de UEA, Mark Fettes, respondis al la prezidanto de la Ukrainia Esperanto-Asocio, Eŭheno Kovtonjuk, kiu petis la gvidantojn de UEA taksi la decidojn pri Krimeo, kiujn akceptis la 28a konferenco de REU.

La prezidanto de UEA skribis:

En ĉiuj demandoj rilate al landlimoj ni sekvas la politikon de UN. Tio signifas ke por UEA Krimeo restas parto de Ukrainio. Kompreneble por ni ankaŭ gravas trovi solvojn kaj interkonsentojn, por ke ĉiuj esperantistoj, kie ajn ili loĝas, povu senti sin egalrajtaj partoprenantoj en la internacia movado. Ni ankaŭ komprenas, ke landa asocio povas fronti grandan politikan premon pri difinitaj demandoj.

Ni nun devos kolekti pli da informoj pri la situacio en REU kaj en Krimeo por decidi, kion fari. Evidente ni preferus trovi pacan interkonsenton kiu respektas la vidpunktojn de ĉiuj koncernaj aktivuloj kaj asocioj, sed la nepra bazo por tiu interkonsento estas la internacia juro.

D-ro Mark Fettes
Prezidanto
Universala Esperanto-Asocio

Ĉe represo bonvolu nepre mencii la fonton: La Balta Ondo
http://sezonoj.ru/2015/07/krimeo-3/

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

4 Responses to Mark Fettes: Por UEA Krimeo restas parto de Ukrainio

  1. Geĉjo diras:

    “Ni nun devos kolekti pli da informoj pri la situacio en REU kaj en Krimeo por decidi, kion fari.” — estas tre simple, se ne timas minacon de malliberejo en Ukrainio (3-5 jaroj), kiel faris francaj deputitoj, kiel planas germanaj deputitoj rigardi per propraj okuloj.

    Sed plej bone – politikume distanciĝi de GRANDA POLITIKO kaj daŭre strebi resti politike neŭtrala. Ĝuste tion jam faris Mark.

  2. Grigorij Arosev diras:

    Bonaj vortoj kaj sinteno de Fettes. Nun mi ne bedaŭras membri en UEA. Malkiel en REU (kie mi feliĉe ne plu membras).

    Cetere, retorika demando – kion mi farus, se la krimea problemo estiĝus dum kiam mi prezidis la Union?

  3. Mikaelo diras:

    > Ni ankaŭ komprenas, ke landa asocio povas fronti grandan politikan premon pri difinitaj demandoj.

    Ĉu UkrEA frontis “grandan politikan premon”? Kio estas sciata pri tio?

    > Ni nun devos kolekti pli da informoj pri la situacio en REU kaj en Krimeo

    Ege interese: el kiuj fontoj kaj kiamaniere oni kolektos tiun informojn? Tiuj du temoj estas ja tute diversaj, kaj la informoj ne povas esti el la samaj fontoj. La fontoj do estu nediskuteble fidindaj. Ĉu tiaj fontoj facile troveblas en la Okcidento? Kaj de informoj en la nuntempa mondo dependas multo.

  4. Kovtonjuk nur forgesis demandi krimeajn esperantistojn, en kiu asocio ili preferas membri… Cetere, neniu malpermesas membri samtempe en REU kaj UkrEA. Kaj en REU (pri UkrEA mi ne scias) rajtas membri eĉ civitanoj de aliaj landoj.

    Cetere, kiam lastfoje UkrEA ion faris en/por Krimeo? Kiam ĝi organizis iun serioze gravan aranĝon?

Respondi