Juĝverdikto: la strato Esperanto estis laŭleĝe alinomita

Smetanina en Kazano

La prezidantino de REU parolas en la juĝkunsido (Foto de Aleksandr Gerasimov el “Veĉernjaja Kazanj”)

La 12an de aŭgusto 2015 en la juĝejo de la Vaĥitova distrikto de Kazano estis traktataj en unu proceso kvar plendoj de loĝantoj de la Tatarstana ĉefurbo pri la decido renomi la Kazanan straton Esperanto al la strato Nazarbajev. Laŭ la plendintoj, la decido de la urba plenumkomitato ne estis laŭleĝa kaj ili postulis ŝanĝi ĉi tiun decidon kaj redoni al la strato la nomon Esperanto. Al la juĝkunsido venis Svetlana Smetanina – prezidantino de la Rusia Esperantista Unio (REU) kaj komitatanino de UEA por Ruslando.

La plendintoj atentigis, ke la urba komisiono pri toponimoj, kiun gvidas la vicurbestrino Ljudmila Andrejeva, havas rekomendon doni nomon de persono al urba objekto nur dek jarojn post la morto de la koncerna persono kaj ne rajtas nomi straton omaĝe al vivanto. Krome, laŭ la plendintoj, ĉi tiu decido, farita sen konsidero de la strat-loĝantoj, lezas la rajton de la civitana memadministrado kaj kontraŭas la neceson de konservado de historiaj kaj kulturaj tradicioj de la urbo. Aldone, la plendintoj dubigis la meritojn de la Kazaĥstana prezidento. En la trihora juĝkunsido intervenis ankaŭ Svetlana Smetanina, kiu sciigis, ke la monda esperantistaro atente sekvas la aferon pri la strato Esperanto.

La juĝo konstatis, ke laŭ la statuto de la urbo la suverenan rajton renomi la stratojn havas la urba plenumkomitato kaj ties estro Denis Kalinkin, kaj la toponima komisiono povas nur esprimi sian opinion, se oni petas ĝin, kaj do la decido estis laŭleĝa. Se temas pri la meritoj de Nazarbajev, oni konsideris, ke la prezidento de Kazaĥstano estas laŭreato de la ordeno “Pro meritoj antaŭ la Tatarstana Respubliko”.

Studinte la argumentojn de la plendintoj kaj de la plenumkomitato, la juĝistino Jana Malkova decidis malakcepti la plendojn kaj lasi valida la decidon pri la nomŝanĝo. La plendintoj, inter kiuj estas ankaŭ juristoj, nun planas apelacii al la Supera Kortumo de Tatarstano. Se tiu ne kasacios la verdikton de la distrikta juĝejo, ili apelacios al la Supera Kortumo de Ruslando.

Aleksander Korĵenkov

Uzitaj fontoj:

http://www.tatpressa.ru/news/21692.html
http://www.evening-kazan.ru/articles/ispolkom-mozhet-vernut-na-kartu-kazani-ulicu-esperanto.html
http://www.evening-kazan.ru/articles/esperantisty-svoih-ne-brosayut.html

Legu ankaŭ:

Tatarstano: Nazarbajev “venkis” Esperanton

Ĉe represo bonvolu nepre indiki la fonton: La Balta Ondo
http://sezonoj.ru/2015/08/kazano/

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Aleksander Korĵenkov, Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

3 Responses to Juĝverdikto: la strato Esperanto estis laŭleĝe alinomita

  1. Rudy diras:

    …kiuj provis, sed kiel ĉiam malsukcesis.

  2. Grigorij Arosev diras:

    Dankon al cxiuj, kiuj provis.

  3. Ilja Muravjov diras:

    Smetanina estas bravulino, fakte.

Respondi