UEA premiis dek du elstarajn agantojn

UEAEn la Solena Fermo de la 100a Universala Kongreso en Lillo estis anoncitaj la nomoj de 12 ricevantoj de Diplomo pri Elstara Agado kaj de Diplomo pri Elstara Arta Agado. Tiuj diplomoj estas aljuĝataj de la Estraro de UEA ekde la jaro 2007. Jen la ĉi-jaraj distingitoj:

Diplomo pri Elstara Agado:

Richard Delamore (Aŭstralio) pro la realigo de la reta Esperanto-Televido;

Doi Chieko (Japanio) pro longtempa redaktado de Esperanto en Azio;

Ilona Koutny (Pollando) pro la gvidado de la Interlingvistikaj Studoj ĉe la Universitato A. Mickiewicz en Poznano;

Birthe Lapenna (Danio) pro konservo de la la materialoj pri la Montevidea rezolucio k.a. dokumentoj de Ivo Lapenna ĉe la Dana Ŝtata Arkivo;

Ĵak Le Puil (Francio) pro la eldonado de la revuo La KancerKliniko ekde 1976;

Ana Manero (Hispanio) pro la gvidado de la projekto Bitoteko de Hispana Esperanto-Federacio;

Chuck Smith (Germanio) pro la realigo de la Esperanto-kurso en Duolingo;

László Szilvási (Hungario) pro informa kaj ĵurnalisma Esperanto-agado;

Francisco L. Veuthey (Nederlando) pro la realigo de 75 filmoj por la Reta Kinejo de UEA;

Esperanto-redakcio de Ĉina Radio Internacia pro la organizado de Esperanta Filmfestivalo.

Diplomo pri Elstara Arta Agado:

Rogener Pavinski (Brazilo) pro kontribuado al la muzika Esperanto-kulturo;

Wang Chongfang (Ĉinio) pro esperantigado de ĉina literaturo kaj pro vortara laboro;

Fonto: Gazetaraj Komunikoj de UEA, 2015, №584

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi