BET: Historia tabelo

BET-52Antaŭ la 52aj Baltiaj Esperanto-Tagoj, kiuj okazos la 2-10an de julio 2016 en la mezlitovia urbo Birštonas, La Balta Ondo memorigas la historion de BET. Dum la Sovetia periodo BEToj por la esperantistoj de USSR anstataŭis la Universalajn Kongresojn de Esperanto, kiujn sovetianoj preskaŭ ne povis partopreni.

Unue la aranĝo nomiĝis Ĉebaltaj Esperantistaj Tendaroj (ĈET), poste Baltiaj Esperanto-Tendaroj (BET) kaj fine Baltiaj Esperanto-Tagoj (BET). La plej unua ĈET okazis la 1–14an de aŭgusto en Baltezers (Latvio) kun nur 48 partoprenantoj. Ekde tiam ĈET/BET estis okazigata laŭvice en Latvio, Estonio kaj Litovio.

BEToj ankaŭ iusence anstataŭis baltiajn Esperanto-asociojn, kiujn ne eblis fondi en Sovetio, kaj servis kiel organiza kaj kunlabora formo por esperantistoj de la tiutempaj baltiaj respublikoj de Sovetunio.

Necesas mencii, ke el BEToj evoluis ankaŭ la famaj SEJToj (Sovetiaj Esperantistaj Junularaj Tendaroj). SEJToj komencis sian vivon en Litovio – en 1967 BET-9 okazis en Vilno, kaj samtempe junuloj okazigis en la Litovia urbeto Kaltanėnai la unuan junularan tendaron, kiu ricevis la titolon SEJT-9. BET tre rapide kreskis al tutsovetia aranĝo, kaj post la sendependiĝo de la tri Baltiaj landoj ĝi iĝis internacia kongreso, kiun partoprenas esperantistoj el pluraj Eŭropaj landoj.

Ĉi-sube estas la tabelo de BEToj, preparita de Petras Čeliauskas. Ĝi antaŭ kelkaj jaroj aperis en Litova stelo, kiun Čeliauskas redaktis, kaj nun ĝi reaperas en ĝisdatigita formo.

La tabelo montras, ke BEToj en Litovio kutime estis la plej multnombraj. BEToj ne okazis en 1973 kaj dum 1979-1982 jaroj, ĉar tiutempaj Sovetiaj instancoj ne permesis organizi ilin. En 1992 en Litovio BET ne okazis, ĉar tiujare Litoviaj esperantistoj gastigis la 65an kongreson de SAT, tamen ĉi tiu kongreso enhavis ĉiujn ĉefajn programerojn de BEToj, kaj eblas konstati, ke tradicio ne estis rompita. Espereble, ke pli detalan historion de BET-oj rakontos organizantoj de la unuaj BEToj, kaj en La Balta Ondo estas planata ciklo de artikoloj pri la Litoviaj BEToj ekde ĈET-3 en Molėtai ĝis BET-49 en Utena.

Povilas Jegorovas

Numero Jaro Loko Lando Partoprenantoj
ĈET-1 1959 Baltezers Latvio 48
ĈET-2 1960 Kääriku Estonio 107
ĈET-3 1961 Molėtai Litovio 204
ĈET-4 1962 Drabeši Latvio 238
BET-5 1963 Värska Estonio 288
BET-6 1964 Veisiejai Litovio 153
BET-7 1965 Saulaine Latvio 171
BET-8 1966 Pärnu Estonio 117
BET-9 1967 Vilnius Litovio 337
BET-10 1968 Ruba Latvio 194
BET-11 1969 Viljandi Estonio 400
BET-12 1970 Kretinga Litovio 316
BET-13 1971 Smiltene Latvio 189
BET-14 1972 Häädemeeste Estonio 170
BET-15 1974 Rīga Latvio 102
BET-16 1975 Helme Estonio 222
BET-17 1976 Viekšniai Litovio 241
BET-18 1977 Rēzekne Latvio 223
BET-19 1978 Kehra Estonio 174
BET-20 1983 Noreikiškės Litovio 358
BET-21 1984 Kuldīga Latvio 299
BET-22 1985 Kose Estonio 450
BET-23 1986 Smalininkai Litovio 472
BET-24 1987 Saulaine Latvio 406
BET-25 1988 Tallinn Estonio 350
BET-26 1989 Noreikiškės Litovio 608
BEK-27 1990 Jelgava Latvio 435
BET-28 1991 Tartu Estonio 422
SAT-65 1992 Noreikiškės Litovio 452
BET-29 1993 Priekuli Latvio 50
BET-30 1994 Pärnu Estonio 100
BET-31 1995 Girionys Litovio 203
BET-32 1996 Jūrmala Latvio 208
BET-33 1997 Haapsalu Estonio 162
BET-34 1998 Veisiejai Litovio 253
BET-35 1999 Liepāja Latvio 163
BET-36 2000 Tallinn Estonio 201
BET-37 2001 Noreikiškės Litovio 303
BET-38 2002 Rīga Latvio 182
BET-39 2003 Tartu Estonio 76
BET-40 2004 Birštonas Litovio 257
BET-41 2005 Rīga Latvio 150
BET-42 2006 Kuresaare Estonio 137
BET-43 2007 Šiauliai Litovio 322
BET-44 2008 Ventspils Latvio 151
BET-45 2009 Paikuse Estonio 121
BET-46 2010 Visaginas Litovio 185
BET-47 2011 Malpils Latvio 115
BET-48 2012 Pala Estonio 44
BET-49 2013 Utena Litovio 216
BET-50 2014 Jūrmala Latvio 172
BET-51 2015 Tallinn Estonio 74
BET-52 2016 Birštonas Litovio

Legu ankaŭ

Vytautas Šilas: Aspiranto kaj Esperanto

Ĉe represo bonvolu indiki la fonton:
La Balta Ondo: http://sezonoj.ru/2015/08/bet-11/

Se vi ŝatas la tekston, rakontu pri ĝi:
  • Facebook
  • Добавить ВКонтакте заметку об этой странице
  • Twitter
  • LiveJournal
  • Одноклассники
  • MySpace
  • Digg
  • В закладки Google
  • LinkedIn
  • Reddit
  • Яндекс.Закладки
  • email
  • Add to favorites
  1. Komentoj mankas

Vi devas registriĝi por komenti.



Bad Behavior has blocked 851 access attempts in the last 7 days.