Unika Zamenhof-letero aŭkciata rete

aŭkcioUnu el la plej viglaj programeroj de ĉiu Universala Kongreso estas la aŭkcio. Ankaŭ en la 100-a UK en Lillo ĝi ne mankos. Kiel aŭkciestro funkcios denove Humphrey Tonkin, kies antaŭaj gvidadoj rikoltis karakterizojn kiel ‘spektaklo’ kaj ‘piroteknikaĵo’. La ĉi-jara aŭkcio okazos vendredon, la 31-an de julio, de 16h30 ĝis 18h00. Oni proponos ĉirkaŭ 50 librojn k. a. esperantaĵojn, vendotajn profite al la Volontula Fondaĵo de UEA.

Inter la aŭkciaĵoj estos multaj raraĵoj, sed aparte elstaras originala letero (1-a flanko, 2-a flanko) de d-ro Zamenhof, kiun donacis por la aŭkcio d-ro James Lieberman. Parto de ĝi estas skribita de Klara Zamenhof. Temas pri dankletero de ges-roj Zamenhof al siaj gastigantoj dum la 4a UK en Dresdeno en 1908.

La ricevintoj ne estas menciitaj, sed d-ro Ulrich Lins, kiu konatiĝis kun la letero, konstatis, ke temas pri geedzoj Georg kaj Anna Arnhold. Ilia filo Heinrich estis membro de la la t.n. Kvaro por la Kvara, la organiza komitato de la 4a UK. La letero, datita la 11an de septembro 1908, estas verŝajne ne publikigta antaŭe.

Ankaŭ tiuj, kiuj ne partoprenos en Lillo, havas la ŝancon akiri la unikan leteron, ĉar UEA malfermis retan aŭkcion pri tiu objekto. Se en la kongresa aŭkcio ne estos proponita pli alta prezo ol tiu proponita antaŭe en la reta aŭkcio, la reta kliento ricevos la leteron (sen aldono de la sendokostoj).

Oni sendu sian prezoferton per retmesaĝo al: aukcio@.spamaĵo?co.uea.org kun la tem-indiko “Zamenhof-letero”.  Krom la proponata prezo, oni indiku siajn nomon kaj poŝtan adreson aŭ UEA-kodon, kaj ankaŭ la manieron, en kiu oni pagos kaze, ke oni venkos en la konkurso.

Oni konsideros la ofertojn ricevitajn plej laste la 31an de julio je 12h00 en Lillo (Mezeŭropa somera tempo). Oni povas vidi la aktualan plej altan prezon en la suba parto de tiu ĉi komuniko ĉe http://www.uea.org/gk/580a1 .

La aktuala prezo estas 50 eŭroj.

Fonto: Gazetaraj Komunikoj de UEA, 2015, №580

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo, Historio de Esperanto kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi