UK-100: Kongresanoj piligrimis al Bulonjo

UK-100Kvankam ekstere rekonstruita, la interno de la urba teatro de Bulonjo-ĉe-Maro certe aspektas nun, cent dek jarojn poste, kiel en la historia tago en 1905, kiam Zamenhof festparolis por la partoprenantoj de la Unua Kongreso de Esperanto. Ses aŭtobusplenoj da kongresanoj pilgimis al la apudmara urbo por solene omaĝi al tiu unika evento.

Sur la teatra podio sidis la Prezidanto de UEA, Mark Fettes, L. C. Zaleski-Zamenhof, nepo de Ludoviko Zamenhof, Xavier Dewidehem (prezidanto de LKK). Salutis Luc Tassart, respondeculo pri internaciaj rilatoj por la urbo Bulonjo, kaj la vicurbestrino Odette Caerou.

Kongresaj paroladojBrian Moon laŭtlegis la tutan prelegon de Ludoviko Zamenhof el la 5a de aŭgusto 1905. Post la komencaj vortoj la daŭrigo emfazis la egalrajtecon de la bulonjaj kunvenintoj, kontraste al similaj tiamaj internaciaj renkontiĝoj, kie nur priveliigita minoritato havis la necesajn lingvajn kapablojn por komuniki. La esperantistoj rilatas inter si kiel fratoj kaj egaluloj, ne kiel landanoj superregaj kaj humiliigataj. En malpli konata parto de la alparolo, Zamenhof esprimis sin pri Johann Martin Schleyer, la kreinto de Volapuk, pri kies laboremo Zamenhof esprimis dankon, eĉ se lia projekto jam montris sin maltaŭga por la bezonoj de arta lingvo. Li plie omaĝis al pioniroj, kiuj jam forpasis en la tiam 18-jara historio de la lingvo, inter ili Wilhelm Trompeter. La finon de la alparolo konsistis el rimforma preĝo al “supera forto”.

[La tuta parolado de Zamenhof estas senpage elŝutebla en la elektronika provlibro “Kongresaj Paroladoj” (pdf kaj epub) en nia Kiosko, kie aĉeteblas ankaŭ la tuta kolekto de ka Zamenhofaj paroladoj – La red.]

Louis C. Zaleski-Zamenhof diris: “La vortoj de mia avo estas kortuŝaj por mi, precipe la parto pri francoj, angloj, rusoj kaj poloj. Mi ja estas franco kaj polo, sed super ĉio, mi estas homo kaj frato de aliaj homoj”.

Jen resumo de la alparolo de Mark Fettes: Esperanto ja estas lingvo sen teritorio, oni ofte demandas: kie oni parolas tiun lingvon? Ĝi apartenas al neniu nacio, apartenas al neniu specifa loko. Esperanto estas la propraĵo de ĉiuj homoj, kiuj deziras ĝin uzi por komuniki. Li parolis pri la signifaj lokoj por nia komunumo. Inter tiuj Bulonjo – la lulilo de la lingvo. Ĝis tiu unua kongreso, multaj ne aŭdis la parolatan lingvon, krom eble inter kelkaj samlandanoj. Bulonjo markas la transiron de Esperanto de ĉefe skriba lingvo al ĉefe parola lingvo. Lulilo ankaŭ pro la starigo de la Lingva Komitato, kiu poste fariĝis la Akademio de Esperanto. Lulilo de la internacia komunumo; ĝis tiu jaro la parolantoj organizis sin en urbaj kluboj kaj landaj asocioj. Ekde Bulonjo la komunumo fariĝis iom-post-iome transnacia. La plej junaj kongresanoj en Bulonjo estis Edmond Privat kaj Hector Hodler, kiuj ambaŭ diversmaniere kontribuis forte al tiu internaciigo. Hodler tri jarojn post tiu unua UK fondis Universalan Esperanto-Asocion, sekve tre rekte Bulonjo estas ankaŭ la lulilo de UEA. Lulilo ankaŭ de la Esperanto-kulturo, kiu garantias ĝian vivipovon. Fine, li dankas al la urbo pro la impona akcepto.

Post la solenaĵo, la kelkcenthoma publiko per abundaj flagoj kaj banderoloj, promenas tra la urbocentro ĝis la stacidomo, kie Zamenhof kaj aliaj eltrajniĝis por la unua kongreso. Tie staras monumento pri tiu evento. Okazis ceremonio en kiu oni malkovris novan ŝildon por memorigi pri la nuna vizito kaj metis florkronojn. Kunpromenis la Alta Protektanto de la Kongreso Frédéric Cuvillier, eksministro, deputito kaj urbestro de Bulonjo-ĉe-Maro, kiu partoprenis la ceremonion kaj poste akceptis la kongresanojn en la urbodomo.

Stefan MacGill
vicprezidanto de UEA

Fonto: Estrara Komuniko:  EKO 2015-32, sendita la 29an de julio. EKO-UKO numero 5.

Konstanta referenco: http://sezonoj.ru/2015/07/uk100-4/

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi