MASI 20-jara. Bela juna aĝo!

Irina Gonĉarova

Ĉi-jare festas sian dudekjariĝon MASI – la plej aktiva esperantista kolektivo en Ruslando. Ĝia fondinto kaj senŝanĝa gvidanto, Irina Gonĉarova, malgraŭ sia nepriskribebla okupateco, sukcesis trovi tempon por respondi kelkajn niajn demandojn.

Kiel kaj kiucele fondiĝis MASI?

Kiucele aperas organizaĵoj? Normale – por plenumi iujn aktualajn taskojn, ĉu ne? MASI fondiĝis, kiam nia vigla grupo konstatis, ke ĝi dum preskaŭ unu jaro plenumas certajn movadajn taskojn kaj entuziasmas konkeri la novajn… La konsciiĝo riveliĝis komence de januaro 1995, dum la revena vojo el Tübingen al Moskvo post la 38a IS, kiun amase partoprenis rusiaj esperantistoj, ĉefe junaj, aliĝintaj al tiu ĉi vojaĝo, organizita de ni por ĉiuj dezirantoj.

Sed kiuj estas “ni”?

Deko da gestudentoj kaj kelkaj profesoroj de la Moskva aŭtomobil-konstrua instituto, kurte – MASI (la rusa lingvo akcentas en similaj sigloj la literon, signantan la organizaĵon, do, niaokaze “I” = Instituto). Al ĉiuj Esperanto-aktivaĵoj de tiu ĉi grupo ekde la unua kunveno aliĝis ankaŭ eksterinstitutaj junaj moskvaj geesperantistoj.

La ideon fondi esperantistan klubon en la instituto subtenis la tiama rektoro Jurij Avraamov, la vicrektoro pri scienco Anatolij Ŝljapin (mem bone ellerninta Esperanton) kaj la tuta Scienca Konsilio. La 24an de februaro 1995 en la biblioteka salono de MASI en ĉeesto de kelkdeko da studentoj, instituta administrantaro, altrangaj reprezentantoj de aliaj superaj lernejoj kaj raportistoj de la unua ŝtata televidkanalo Ostankino la Esperanto-klubo de MASI (EK MASI) estis solene fondita. La verdan rubandon tondis György Nanovfszky – la tiama ambasadoro de Hungario en Ruslando. Sub lia gvido la unuaj klubanoj eĉ recitis ĵuron pri fideleco al Esperanto… Rezultis vere solena festo! Jen tiel en la instituto MASI fondiĝis la esperantista MASI – Moskva Amikaro de Studantoj kaj Instruantoj.

La vortoj “gestudentoj”, “profesoroj”, “studantoj” kaj “instruantoj” sugestas, ke en la instituto oni instruis Esperanton?

MASIJes, sed temas ne nur pri tio. La vortoj “Studantoj” kaj “Instruantoj” signifas, ke ĉiu aktivemulo dum niaj Esperanto-aranĝoj estas bonvena instrui la aliajn pri siaj propraj sciencaj aŭ kulturaj kompetentoj, pri siaj interesoj kaj hobioj, tial ĉiu havas eblecon iĝi en iu programero instruanto, en la alia – studanto, sendepende de sia rango aŭ posteno ie ajn ekster Esperantujo.

Ni mem kapablis realigadi riĉegajn kelktagajn programojn – similajn al la nunaj internaciaj Esperanto-renkontiĝoj (kiel SES, JES aŭ IJK). En Rusio tiam tiaspecaj aranĝoj kaj la miriga formo de intelektula tempopasigo ne estis konataj, kaj junaj esperantistoj de la tuta lando strebis ilin viziti. Temas ĉefe pri StRIGoj (Studa Renkontiĝo de Iniciatema Generacio), kiuj furoris dum dek jaroj (1996-2006), kolektante de 36 (en 1996) ĝis ĉ. 300 (en 2006) partoprenantojn. Dum StRIGoj estis striktaj reguloj pri senkrokodilado kaj nepra partopreno de programeroj; en la unua duontago pasis diversnivela Esperanto-instruado. Dum StRIGoj estis trovitaj multaj netrivialaj metodelementoj de Esperanto-instruado – ja tiu devis esti nepre maltradicia… Ja la tradiciajn metodojn multaj el la StRIGaj studantoj ricevadis de mi en la instituto MASI, kiu dumtempe transformiĝis al la Moskva Ŝtata Industria Universitato (ruse: MGIU).

Nun pri “gestudentoj” kaj “profesoroj”… Nu jes, dum 17 jaroj (1994-2011) mi oficiale instruis Esperanton en MASI/MGIU kiel devigan studobjekton por studentoj de diversaj teknikaj fakoj, kaj la plena kurso foje daŭris tri jarojn…

Sonas tute surprize. Kiel tio eblis?

Longa historio… Pri studentoj kaj profesoroj! En 1991 la konata interlingvisto kaj esperantisto, d-ro Sergej Kuznecov fondis organizaĵon, nomitan Asocio Subtena de la Akademio Internacia de la Sciencoj (AsAIS), kaj invitis min kiel administran direktoron. En la tempo de la perestrojko la allogaj ebloj de tiu ĉi novtipa internacia instanco allogis multajn entreprenemajn administrantojn, kaj tre rapide al la Asocio aliĝis kelkdeko da altlernejoj el la tuta lando, ankaŭ el Moskvo, kompreneble. Sed nepra kondiĉo de AIS por ĉi tiu asocio estis posedo de Esperanto – unuavice, de profesoroj, por ke ili povu kompetente ekzameni studentojn en Esperanto.

La avangarda instituto sur tiu vojo iĝis MASI, kie estis organizita koncerna Esperanto-kurso. Instrui oni invitis min. Tial miaj unuaj MASI-studantoj estis profesoroj – la rektoro, la vicrektoroj, la katedrestroj kaj aliaj – ĉirkaŭ 15 homoj. Mi rektmetode instruis dum unu monato, kaj la rapidaj bonaj rezultoj tiel impresis la lernintojn, ke oni invitis min por etate instrui Esperanton al studentoj… La unua, eksperimenta, grupo estis formita el la dek plej brilaj studentoj de la dua lernojaro, kaj ili lernis kun mi ĉirkaŭ tri jarojn, ĝis la fina diplomdefendo laŭ la AIS-reguloj. Por akcepti la ekzamenojn venis komisiono el AIS-Senatanoj kun la prezidanto de AIS profesoro Helmar Frank. La ekzamenoj pasis en tri lingvoj kaj estis tre sukcesaj. Intertempe mi instruis ankaŭ al aliaj studentaj grupoj de MASI, laŭ diverslongaj programoj. Multaj centoj da studentoj ricevis sufiĉe firmajn sciojn pri Esperanto dum tiuj jaroj…

Ĉu vi instruis Esperanton nur en MASI?

Ekde 1977 mi seninterrompe aktivas en la landa movado kiel organizanto de Esperanto-aranĝoj kaj Esperanto-instruisto. Paralele kun ĉeesta instruado en Moskvo, mi dum tri jaroj (1988-1991) laboris en la kooperativo KOPSO pri koresponda Esperanto-instruado.

MASI

Ankaŭ en ĉi-printempa FaRo de MASI gejunuloj lernis Esperanton entuziasme kaj gaje.

En 2002 mi ellaboris metodon de rapida rekta Esperanto-instruado “Faru la Rondon!” (FaRo). Kun tiu kurso mi faris monatan turneon en Norvegio. En la nuna jaro okazos jam la 45-a FaRo. Post ĉiu FaRo okazas gramatika daŭriga kurso, post tiu – la perfektiga. Sennombre mi instruis plej diversmaniere en Esperanto-kursoj kaj dum Esperanto-aranĝoj, por ĉiuj aĝkategorioj kaj niveloj. Dekoj da miaj kursfinintoj prezentas la plej grandan parton de la tuta rusia KER-ekzamenitaro.

Kiujn lernolibrojn vi uzas?

En FaRo – neniujn. Post ĉiu leciono mi disdonas la printitajn tekstojn, inter la lecionoj mi laboras kun la lernantoj rete. Sed en MASI mia lernolibro (1995) ricevis stampon de la Ministerio pri Supera Klerigado, kiu rekomendis ĝin kiel lernilon por la studentoj de altlernejoj. La lernolibro estis reeldonita en MGIU en 2004. Mi verkis ankoraŭ kelkajn Esperanto-lernolibrojn, unu el kiuj aperis en 2006 en la granda eldonejo AST kaj estis rapide elaĉetita en librovendejoj tra la tuta lando.

Kvankam Moskvo estas la plej granda urbo en Eŭropo, verŝajne estas malfacile dum dudeko da jaroj regule trovi dezirantojn lerni la lingvon. Kiel vi trovas ilin, aŭ: kiel ili trovas vin?

Mi ne konas iun plej sukcesan rimedon. Ĉiu venas laŭ sia propra pado. Sed estas unu strangaĵo… Eĉ se venas nur tri homoj por la kurso (kaj bezonatas minimume ses) – mi anoncas la komencon, kaj iel okazas, ke al la leciono venas la necesa homkvanto. Nu, ne akceptu tion kiel rekomendon, ĉar eble, tio funkcias nur ĉe mi… Ĉio cetera estas ordinara: anoncoj en la reto, publikaj prelegoj en junularujoj, prezent-lecionoj kaj aktiva promociado de Esperanto dum la Lingvaj Festivaloj…

Bonvolu pli detale rakonti pri la Lingvaj Festivaloj, ja MASI okazigas pli ol unu festivalon jare.

Grandioza temo. Por prluraj paĝoj de La Ondo… Jes, la Lingvaj Festivaloj estas la ĉefa soci-utila atingo de MEA MASI, pri kiu eblas fieri. La Moskva Lingva Festivalo (MLF) estas la plej granda LF en la lando (ĉ. 100 programeroj por ĉ. 1000 partoprenantoj) kaj unu el la plej klerigaj (malpli da distraĵoj, pli da sciencaj informoj). MLF okazas unu fojon jare, kaj fine de 2015 ni planas okazigi jam la dekan. Dum la lastaj kvar jaroj ni kunorganizas LF-on por lernejanoj en Kaluga.

MLF 8

Moskvaj festivalanoj multe kaj bonkvalite kontribuas al la programoj de ĉiuj ĉefaj rusiaj LF (en Ĉeboksari, Sankt-Peterburgo, Novgorodo), ankaŭ en eksterlando: la vicdirektoro de MLF Anton Somin jam la trian jaron laŭ la modelo de la MLF okazigas brilajn festivalojn en la Belarusia Ŝtata Universitato en Minsko. Mi ŝatus substreki, ke la promociado de Esperanto dum ĉiuj niaj festivaloj estas eksterordinare ampleksa.

Ĝenerale, oni lernas la lingvojn por uzi ilin. Kiel MASIanoj uzas Esperanton?

Nia tasko estas ne nur instrui, sed krei medion por praktikado de la lingvo. Niaj kelktagaj lingvaj mergiĝoj kaj instruaj renkontiĝoj (la tradicia februara renkontiĝo APERo kaj Alternativa Lingva Trejnado ALTe kun rigora lingva disciplino), lingva praktikado dum kunvenoj, gastakceptoj kaj vojaĝoj, legado, tradukado, ret-agado k. s. – ĉio tio ĉeestas. Dum kelkaj jaroj ni havis belan muzik-dancan Esperanto-teatron, kies prezentadojn povis spekti partoprenantoj de SES, JES, IJK, REK. Nun ni klopodas konkeri novajn terenojn: temas pri voĉigo de filmoj kaj sonregistrado de Esperantaj literaturaĵoj, kreo de Esperanto-biblioteko en urba biblioteko. En la pasinta jaro apud Moskvo sukcese okazis la unua internacia Esperanto-lernejo SES-Rusio.

Ĉi tiu grandioza aktivado apenaŭ eblus sen planado kaj kunordigado, ĉu ne?

La bazaj planeroj estas klaraj, ili ripetiĝas de jaro al jaro: februare APERo, marte/aprile aliurbaj LF, maje VsPLESk (tradicia renkontiĝo de amikoj de Esperanto en la urbo Pljos) kaj vojaĝo al EsPrimo (tradicia Ural-Siberia renkontiĝo), KER-ekzameno; somere vojaĝoj, septembre lanĉo de kursoj kaj novaj projektoj, oktobre MLF, novembre ALTe, decembre eksterlandaj vojaĝoj. Plus konstanta instruado, klubaj kunvenoj kaj cetera ĉiutaga aktivado. Ĉiun apartan aranĝon, jes, necesas plani, speciale se ĝi estas nova.

Kunplanas multaj niaj aktivuloj. Ofte temas pri ĵusaj aŭ antaŭjaraj kursfinintoj. Danke al tio nia organizaĵo ĉiam restas juna. Ekzistas konstantaj membroj kun pli ol dek-jara sperto kaj eĉ tri membroj, kiuj aliĝis ĉe la fondo, sed ili ne multe partoprenas en la organizado kaj restas ĉefe “konsumantoj”.

MASI ĵus iĝis 20-jara. Bela juna aĝo! Mi deziras, ke MASI estu ĉiam juna, tamen mi kaptas la okazon kore danki ĉiujn masianojn, kiuj kontribuis al nia glora historio!

Kiuj partneroj reale kunlaboras kun vi?

Ĉu temas pri organizaĵoj? Vi ridos, sed mi povas nomi kun plena certeco nur Sezonojn. La eldonejo regule interesiĝas pri nia agado, publikigas niajn artikolojn en La Ondo de Esperanto kaj en La Balta Ondo, donacadas librojn al la biblioteko, foje subtenas morale.

Amikajn interrilatojn ni havas kun la Urala-Siberia movado, sed ĉefe temas pri niaj vizitadoj al iliaj aranĝoj kun programkontribuoj, mi ne nomus tiaĵojn “kunlaboro”. Por vere kunlabori necesas krei novajn komunajn projektojn, kaj ni penas, sed dume ne tre sukcese, ni nur palpas tiun vojon. Sed ni ne cedos! Ni esperas ekhavi komunajn projektojn ne nur kun rusiaj movadanoj, sed ankaŭ kun eksterlandaj, ne nur kun esperantistaj organizaĵoj, sed ankaŭ kun neesperantistaj.

Kion vi mem dezirus al MEA MASI okaze de la 20-jariĝo?

Mi respondus: por MEA MASI – 5K: Komunumo. Konsciiĝo. Kapabliĝo. Kunlaboro. Kresko.

Intervjuis Aleksander Korĵenkov

Legu ankaŭ:

La kvara Lerneja Lingva Festivalo en Kaluga
Jubileaj eventoj dum APERo-9
La 9a Moskva Lingva Festivalo: plia paŝo al rekono
La unua SES ekster Slovakio
ALTE: Nova inicato de MASI
Libera Esperanto-Biblioteko: Donaco de Sezonoj

Ĉi tiu intervjuo aperis en la julia kajero de La Ondo de Esperanto (2015).
Ĉe represo bonvolu nepre indiki la fonton paperan (se en presaĵo) aŭ retan (se en retejo):
Papere: La Ondo de Esperanto, 2015, №7.
Rete: La Balta Ondo http://sezonoj.ru/2015/07/masi-15/

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

7 Responses to MASI 20-jara. Bela juna aĝo!

  1. Jorgos diras:

    Gratulon al Irina, kiu certe memoras pri (post 78-a UK en Valencio) sia halto norde de Pireneoj en hejmo de Monik’ & Gérard, kies gefiloj estis biciklintaj de tie al Valencio en 17 tagoj.
    Intertempe ambaù patr(-in-)iĝis kaj la gepatroj partoprenas E-nomad-kursojn en Afriko kaj nun Ĉeĥio por progresi en Eo.
    Apartan demandon por Irina k.a. : ĉu volonte venus al Pireneoj E-korusestro de Rusio por tutan semajnon 4-voĉe kantigi grupon de 20-30 amatoraj kantemuloj ?
    Kaj ĉu vi mem pretus (februare-marte 2016, 2017, 2018…) kune veni por instrui E-instruadon ?
    Tiajn semajnojn sub gvidado de ne-franca E-korusestro ni organizas de pli ol dudek jaroj kaj Monik’ estas la kasistino.
    Antaùdanke al vi, korajn/korusajn salutojn, ankaù al Svetlana,
    Via Js.

  2. Ilja Muravjov diras:

    Hura! Mian gratulon!

  3. Saluton kaj gratulon al Irina Gonĉarova pro ŝia entuziasma, efektiva kaj efika laboro tiu, kiu ŝin faras juna, bela, eterna kaj admirinda. 🙂

  4. Aleksandr Basov diras:

    Mi tre ĝojas, ke dudekjariĝo de MASI ne preterpasis malrimarkeble.
    Tio estas serioza dato por esperanta klubo, des pli, ĉar la sola gvidanto ĉiam estis kaj estas nia kara Irina Gonĉarova.
    En la klubon regule venas novaj homoj kaj ankaŭ tio estas pro ŝi kaj pro ŝia la plej intensiva Esperanta kurso “FaRo”.
    Ankaŭ mi mem lernis dum la kurso “FaRo” la aŭtunon de 2014, nun flue parolas, KERekzaminiĝis pri B1 nivelo, sed mi havas neniajn lerneblecojn pri lingvoj.
    Irina Gonĉarova estas rara homo, kiu tutvive adeptiĝis pri la ideoj de Esperanto.
    Ni deziru al ŝi granan fortecon kaj grandan dezirecon daŭrigi sian laboron por niaj ĝojoj kaj por profito de Esperanta movado.

  5. Boris Kolker diras:

    Gratulon al Irina Gonĉarova, eterne juna kaj entuziasma, pro la admirinda agado!

  6. Dankojn ankaŭ pro la artikolo mem! Mi multe interesiĝas pri la rusia Esperanto-vivo, amike rilatas al Irina jam de multaj jaroj, sed ĉar ŝi estas tre (tro) modesta, plurajn detalojn mi eksciis aŭ komprenis nur nun el la artikolo…

  7. Mirinde, impresige, admirinde!
    Sinceran gratulon al Irina, kaj multajn pliajn sukcesojn !

Respondi