Lernu Esperanton kun EuroTalk

EurotalkNi informas vin kun granda ĝojo kaj fiero, ke la 13an de julio 2015 ĉe AppStore aperis nova lingvokurso de Esperanto.

Ĝi estas produkto de la brita entrepreno EuroTalk, kiu kunlabore kun edukado.net pretigis Esperanto-version de sia kurso por la modernaj aplikaĵoj kiel saĝtelefonoj (iPhone) kaj tabulkomputiloj (iPad).

La programo uTalk jam funkciis por 120 lingvoj. Hodiaŭ aldoniĝis ok novaj, inter ili ankaŭ Esperanto.

Nun nian lingvon vidas en la elektolisto miliono da uzantoj de la programo, kaj la internacia lingvo estas lernebla elire el 128 lingvoj. Tiu nombro ĝis la fino de 2016 kreskos ĝis 200.

En la traduklaboro de la Esperanto-versio kunlaboris Katalin Kováts, Malcom Jones kaj Petra Smidéliusz. En la sonregistrado laboris Sylvain Lelarge kaj Katalin Kováts. Pri la lingvolernilo de EuroTalk, kunlaboro kun edukado.net kaj pri la produktado de la kurso vi povas spekti filmon en nia Filmejo.

La novaĵon ni volis konservi kiel surprizon por la jubilea UK, sed AppStore iom pli rapide laboris ol ni imagis.

Do, tiel jam nun elŝuteblas la kursmaterialo, sed atentu.

La donaco de EuroTalk kaj edukado.net honore al la 100a Universala Kongreso de Esperanto ekvalidos nur ekde la 28a de julio, mardo, kiam Katalin prezentos dum sia prelego la kurson.

La donaco estas senpaga elŝuto de la baza kurspakaĵo. Do, valoras atendi ĝis tiu momento, sed tamen la bazan programon de uTalk eblas jam elŝuti nun, por ke inter la 28a de julio kaj 6a de aŭgusto, oni devu nur kompletigi la kurson per la senpaga elŝuto. Volontuloj helpos en tio dum la kongreso.

EŭroTalk dediĉas sian monatan blogon al Esperanto. Komentoj tie bonvenos : http://eurotalk.com/blog/

Ankaŭ en ilia Facebook-paĝo nun aperas reklamo pri Esperanto. Bonvolu vidi kaj esprimi vian opinion tie. https://www.facebook.com/EuroTalk?fref=ts

Kaj nun la gravaj ligoj: www.uTalk.com

Elŝuteblo de la programo ĉe AppStore kaj iTunes

Atentu, ĉar estas de la sama entrepreno aliaj Esperanto-kursoj, serĉu la produktojn por telefonoj kaj tabulkomputiloj, markitaj per tiu apuda blua logotipo.

Eurotalk

Fonto: Edukado.net

Legu ankaŭ:

Pli ol 25 000 Esperanto-lernantoj ĉe duolingo.com

Konstanta referenco: La Balta Ondo http://sezonoj.ru/2015/07/eurotalk/

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo, Lingvoj kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

2 Responses to Lernu Esperanton kun EuroTalk

  1. Tapani A. diras:

    Ankaŭ mi bedaŭras, ke la aplikaĵo ne estas uzebla en Android-aparatoj. 🙁

    Parenteze, en iOS-aparatoj ni nuntempe povas tajpi per veraj Esperanto-klavaroj (ekde la operaciumo iOS 8); klavaroj ekzistas jam tri en App Store:
    • Esperanto-Klavaro (de Chuck Smith)
    • Esperanta Klavaro (de Slava Ŝkljajev)
    • MessagEase Keyboard (de la firmao Exideas).

  2. Kirilo Brosch diras:

    Gratulon! Kiel Duolingo montris, estas efektiva interesa pri la lernado de E-o, por kio oni bezonas tamen allogajn lernilojn.
    Tamen estas bedaŭrinde, ke la programo haveblas nur por iOS, mi kaj multaj aliaj uzas Android, i.a. pro la pli bona subteno de E-o.

Respondi