La plej popularaj Esperanto-gazetoj

La junia demando en nia voĉdonejo estis jena: “Kiujn internaciajn Esperanto-gazetoj vi abonus?”. Oni povis elekti tri gazetojn el la 12-titola listo (en la listo ne estis fakaj kaj religiaj gazetoj, nek senpagaj retgazetoj). Ekde la 24a de junio ĝis la 1a de julio estis donitaj 235 voĉoj; plej multaj menciis tri titolojn, sed kelkaj favoris du aŭ unu.

La Ondo de EsperantoLa rezulto de la voĉdonado montris, ke la plej aboninda Esperanto-gazeto estas La Ondo de Esperanto, kiu ricevis 47 voĉojn. La Ondo de Esperanto estas la plej vastateme internacia gazeto en Esperanto. Ĝi enhavas primovadajn informojn kaj analizan materialon pri la Esperanto-movado, grandan kultursekcion, kaj artikolojn pri ĝeneralaj neEsperantaj temoj.

Beletra AlmanakoBeletra Almanako, familiare konata kiel Boao, okupis la duan lokon en la listo danke al 39 voĉdonintoj, kiuj taksis ĝin aboninda. Tio estas tre bona rezulto por gazeto, kies unua numero aperis antaŭ nelonge – en septembro 2007. Ĝi estas ankaŭ la plej “dika” inter la nuntempaj Esperanto-gazetoj.

MonatoNur je du voĉoj malpli multe ol Boao (37) ricevis Monato – internacia magazino sendependa kun artikoloj pri politiko, kulturo, scienco, moderna vivo kaj aliaj temoj. Ĝi estas unika en Esperantujo, ĉar, unue, en ĝi oni ne publikigas tekstojn pri Esperanto; due, ĉar por ĝi verkas nur aŭtoroj el la landoj, pri kiuj temas en la koncernaj artikoloj.

Sekvas en la supra sesopo du gazetoj de UEA – Kontakto (31 voĉoj) kaj Esperanto (21) – kaj Literatura Foiro ricevinta nur duonon da voĉoj (19) de la Beletra Almanako. Kvin gazetoj ricevis de ses ĝis naŭ voĉojn, kaj la plej malpopulara en la voĉdonado evidentiĝis la iam glora Heroldo de Esperanto, kiun ŝatus aboni nur kvin personoj.

La rezulto de la voĉdonado:

La Ondo de Esperanto 47
Beletra Almanako 39
Monato 37
Kontakto 31
Esperanto 21
Literatura Foiro 19
Sennaciulo 9
Femina 7
La Gazeto 7
La KancerKliniko 7
Juna Amiko 6
Heroldo de Esperanto 5

Kompreneble, la supra rezulto respegulas nur la opiniojn de la voĉdonintoj (ĉirkaŭ cent personoj), tamen oni povas formuli ĝin jene: laŭ la opinioj de la vizitantoj de la novaĵretejo La Balta Ondo la plej popularaj internaciaj Esperanto-gazetoj estas La Ondo de Esperanto, Beletra Almanako kaj Monato.

Aleksander Korĵenkov

Legu ankaŭ la rezulton de nia maja voĉdonado.

Ĉe represo bonvolu nepre indiki la fonton: La Balta Ondo
http://sezonoj.ru/2015/07/demando/

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Aleksander Korĵenkov, Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

9 Responses to La plej popularaj Esperanto-gazetoj

  1. Mi bedauregas, ke mi nur antau kelkaj monatoj ekabonis je La Ondo de Esperanto. Tiu gazeto meritus milojn da novaj abonantoj… supozeble ghi suferas nur je tio ke ghi venas el lando, kies politiko nuntempe shokas la homaron. Mi kaptas la okazon por diri ke depost mia esperantistigho en 1980 mi bedauras ke en la Libroservo de niaj Universalaj Kongresoj ne estas informa ekspozicio de aboneblaj Esperanto-gazetoj. Mi konjektas, ke novaj esperantistoj pro manko de suficha informado kelkfoje bezonas plurajn jardekojn por malkovri la plej abonindajn gazetojn…

  2. Mi bedauregas ke mi nur antau kelkaj monatoj ekabonis je La Ondo de Esperanto. Tiu gazeto meritus milojn da novaj abonantoj. Mi kaptas la okazon por diri ke depost mia esperantistigho en 1980 mi bedauras ke en la Libroservo de niaj UK ne estas informa ekspozicio de aboneblaj Esperanto-gazetoj. Mi suspektas, ke novaj esperantistoj kelkfoje bezonas jardekojn por malkovri la plej abonindajn gazetojn…

  3. Gerrit Berveling diras:

    mi ghojas, ke BA ricevis bonan lokon – ghi ja estas iaspeca kalkajho de siatempa FONTO. samaj principoj, nur ne po 12 jare.
    multan sukceson al ghi!

  4. Vjaĉeslav diras:

    Mi gardas tre karajn rememorojn pri „Kontakto“.
    Mi abonas la elektronikan version de „Esperanto“ (ne ĉiun kajeron mi tamen finlegas), dum multaj jaroj mi abonis paperan „Ondon“. Mi havas kelkajn ekzemplerojn de „BA“, al kiuj mi kontribuis, la periodaĵo estas tre kvalita, mi abonus ankaŭ ĝin, se estus libera mono kaj tempo.

  5. Roĉjo diras:

    Mankas la Pos-Amiko en la listo. Sed feliĉe ĝi estas senpaga, do oni povas ĝin simple aldoni al via triopo.

  6. Łukasz diras:

    Ekde kiam Kontakto renoviĝis kaj Rogener Pavinski redaktas ĝin, ĝi estas laŭ mi sendube plej leginda revuo en Esperanto. Se iu ne konas la nunan Kontakton, mi rekomendas provi! 🙂

  7. Tjeri diras:

    Mi jam abonas La Gazeton kaj Monaton, mi volus aboni Beletran Almanakon.. Sennaciulon kaj la Kancerklinikon.

  8. Felicíssimo diras:

    Mi abonas Esperanton, Monaton kaj Sciencan Revuon cxi kiu ne estas en la listo.

  9. Ksavero diras:

    Mi elektis BA, La Ondo kaj Monato, ĉar mi jam abonis Esperanto kaj Sennaciulo. Mi ne certis ĉu la demando temis nur pri gazetoj, kiujn mi ankoraŭ ne abonas.

Respondi