La Reĝino de Britio bondeziras okaze de la Esperanto-Tago

Elizabeto IIEn la kadro de la agado por la Esperanto-tago 2015 la brita esperantisto Brian Barker skribis al la Reĝino Elizabeto la 2a de la Unuiĝinta Reĝolando de Granda Britio kaj Nord-Irlando kaj ricevis respondon, kiun laŭ la komisio de la Reĝino skribis ties ĉefrespundeculino pri korespondado.

Sube estas la Esperanta traduko de la respondo.

La 7an de julio 2015

Estimata S-ro Barker

Mi estas petata danki vin kaj ĉiujn viajn kolegojn pro via afabla letero kiu inkluzivis fidelajn bondezirojn al la Reĝino, sendita je la okazo de Esperanto Tago 2015, kiu la 26an de julio 2015 festos la internacian lingvon.

Ŝia Moŝto aprezis viajn pensojn kaj, ŝiaflanke, La Reĝino sendas siajn bonkorajn bondezirojn al vi kaj al ĉiuj koncernitaj por tre memorinda kaj sukcesa festo-tago.

Sincere

S-ino Sonia Bonici, MVO
Ĉefa respondeculo pri korespondado

* MVO estas siglo por la Membro de la Viktoria Ordeno.

Ĉi tiu artikolo aperos en la postkongresa kajero de La Ondo de Esperanto (2015).
Ĉe represo bonvolu nepre indiki la fonton paperan (se en presaĵo) aŭ retan (se en retejo):
Papere: La Ondo de Esperanto, 2015, №8–9.
Rete: La Balta Ondo http://sezonoj.ru/2015/07/britio-2/

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi