BET-52: La Organiza Komitato ekfunkciis

BET-52En la komenco de junio 2015 ekfunkciis la Organiza Komitato de BET-52, okazonta post unu jaro en Birštonas. Ĝi estas tre reprezenta. Dum multaj jaroj la Litova Esperanto-Asocio (LEA) strebas agi malferme al la ĝenerala socio. LEA aligas al sia agado eksterajn reprezentantojn kaj aranĝas komunajn projektojn kun neesperantistaj organizaĵoj.

Ekzemple, en la Loka Kongresa Komitato de la 90a Universala Kongreso de Esperanto (Vilno, 2005) estis ne nur esperantistoj, sed ankaŭ reprezentantoj de ekstero. La tre sukcesa unua Tutmonda Kongreso de Esperantistoj-Ĵurnalistoj (Vilno, 2008) estis organizita de LEA kune kun la Litovia Ĵurnalista Asocio kun kvar reprezentantoj de la ĵurnalista asocio en la organiza komitato. Ankaŭ en la organizado de kelkaj lastatempaj Litoviaj BEToj partoprenis neesperantistoj – en la organiza komitato de BET-49 (Utena, 2013) estis ses reprezentantoj de la urbo.

En la Organiza Komitato de BET-52 (Birštonas, 2016) estas kvin funkciuloj de la urbo Birštonas kaj unu de Kaŭno. Temas pri la vicurbestro de Birštonas; fakestrino pri edukado, kuturo kaj sporto de la urba municipo; direktoro de la urba kulturcentro; direktorino de la urba turisma informcentro; organizanto de la kultura agado de la sanatorio Versmė kaj direktoro de la regiona turisma informcentro de Kaŭno. Tiamaniere la organizado de BET-52 estas afero ne nur de LEA, sed ankaŭ de la urbo Birštonas. Tia kunlaboro ĉiam donas pli bonan rezulton, ol organizado nur esperantista. Per tia agado LEA klopodas solvi la ĉiaman problemon de la esperantista agado – fermitecon.

En la Organiza Komitato membras multaj konataj Litoviaj esperantistoj, ekzemple, la tradukisto, verkisto, redaktoro, historiisto kaj Honora Membro de UEA Petras Čeliauskas kaj multaj aliaj. Sube estas plena listo de la organiza komitato de BET-52. Krome, en la organiza komitato estas ne nur Litoviaj esperantistoj, en ĝi fruktodone laboras Aleksander Korĵenkov – konata Ruslanda ĵurnalisto, redaktoro de la internacia magazino La Ondo de Esperanto kaj de la informretejo La Balta Ondo; li jam prizorgis la regulan informadon pri BET-49 en Utena antaŭ, dum kaj post ĝia okazigo.

Membroj de la Organiza Komitato de BET-52

Povilas Jegorovas: prezidanto, kunordigo, ĝenerala gvidado, informado
Vytas Kederys: vicurbestro de Birštonas
Angelė Žiūraitienė: fakestro pri edukado, kulturo kaj sporto de la urba municipo de Birštonas
Zigmas Vileikis: direktoro de la kulturcentro de Birštonas
Rūta Kapačinskaitė: direktorino de la turisma informcentro de Birštonas
Alla Narkeliūnienė: organizanto de kultura agado de la sanatorio Versmė
Sigitas Sidaravičius: direktoro de la turisma informcentro de Kaŭno
Irena Alijošiūtė: sekretario, loĝigo, nutrado
Aleksander Korĵenkov: informado pri BET-52
Taesok Choe: retejo de BET-52
Antanas Grincevičius: redaktoro de Barelo
Arimantas Račkauskas: rektoro de la somera universitato
Gražina Opulskienė: instruado de Esperanto
Petras Čeliauskas: prelegserio pri la litovaj lingvo kaj kulturo
Valerijus Rudzinskas: ekumena Diservo
Olga Baškir: kultura kaj koncerta programoj
Mečislovas Grikpėdis: eduka programo
Irena Jagminaitė: libroservo
Antanas Visockas: ekskursoj
Gražvydas Jurgelevičius: fotoservo
Jolita Ružauskienė: financoj
Jolanta Dudėnaitė: registrado, informado
Rita Valčiukaitė: registrado, informado
Olga Strojeva: registrado, informado
Inesa Balaikienė: registrado, informado
Vita Petronytė: registrado, informado
Asta Nastaravičiūtė: mastrumaj kaj teknikaj aferoj
Ramūnas Narbutas: mastrumaj kaj teknikaj aferoj
Rimas Šuopys: mastrumaj kaj teknikaj aferoj
Vladimir Žuromskij: komisiito pri specialaj taskoj

Povilas Jegorovas
Prezidanto de Litova Esperanto-Asocio
Prezidanto de la Organiza Komitato de BET-52

La Organiza Komitato estas kontaktebla poŝte, rete kaj telefone:
Poŝta adreso: p. k. 167, LT-44287 Kaunas, Litovio.
Telefonoj: +370-687-12219, +370-686-69875
Retadresoj: litova.ea@mail.lt; irenaa@takas.lt; pjegorovas@takas.lt
La retejo de BET-52

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi