La urbo Birštonas helpos al BET-52

BET-52La 19an de junio 2015 la prezidanto de Litova Esperanto-Asocio (LEA) Povilas Jegorovas vizitis la urbon de la 52aj Baltiaj Esperanto-Tagoj (BET-52) Birštonas. Li estis akceptita fare de la urbestrino Nijolė Dirginčienė kaj de la vicurbestro Vytas Kederys. Estis traktitaj diversaj organizaj demandoj de BET-52. Estis interkonsentite, ke flanke de la urba municipo pri ĉiuj aferoj de la organizado de BET-52 respondecos kaj ilin koordinos la vicurbestro Kederys. Krome, oni interkonsentis pri jenaj konkretaj aferoj:

1. La urba municipo kune kun la urba turisma informcentro je sia kosto eldonos libreton pri Birštonas en Esperanto por ĉiuj partoprenantoj de BET-52. La tradukadon kaj redaktadon prizorgos LEA.
2. La plej bonaj artaj kaj kulturaj kolektivoj kaj ensembloj de la urbo senpage koncertos por la partoprenantoj de BET-52. Tiamaniere la urbo prizorgos kelkajn vesperajn programojn de BET-52.
3. La urbestrino aranĝos akcepton por la plej gravaj gastoj kaj partoprenantoj de BET-52, entute por 50-60 personoj. La liston de la invitotoj kompilos LEA.
4. La urba kulturcentro senpage disponigos sian plej grandan salonon por 500 personoj por la solena inaŭguro de BET-52, por la solena fermo kaj por ĉiuvesperaj koncertaj programoj.
5. Laŭ siaj ebloj la urba municipo helpos al BET-52 finance.
6. La urba municipo informos pri BET-52 al loĝantojn de Birštonas pere de sia retejo kaj per aliaj manieroj.
7. La urbo helpos ankaŭ en aliaj okazoj kaj problemoj.
Birštonas
Poste la prezidanto de la Organiza Komitato de BET-52 Povilas Jegorovas renkontiĝis kun la direktoro de la urba kulturcentro de Birštonas Zigmas Vileikis kaj traktis diversajn aferojn de la kultura kaj arta programo de BET-52.

Sekvis renkontiĝo kun la direktoro de la sanatorio Versmė Antanas Danys, dum kiu estis traktitaj aferoj de ejoj por BET-52 (prelegejoj, kursejoj, ejo por libroservo, redakciejo de la ĉiutaga gazeto de BET-52, ejo por la Organiza Komitato k. s.), pri loĝado kaj manĝado de la partoprenantoj de BET-52.

Povilas Jegorovas renkontiĝis ankaŭ kun la direktorino de la urba turisma informcentro Rūta Kapačinskaitė. La informcentro disponigos diversan informan materialon pri Birštonas al la partoprenantoj de BET-52, inkluzive de la urbaj mapoj por ĉiu partoprenanto; ĝi ankaŭ helpos ĉe la ekskursa programo.

Fine Povilas Jegorovas vizitis la tri lokojn, kie loĝos la partroprenantoj de BET-52, nome: la gastejojn Birštono tulpė kaj Birštono banginiukas kaj la gastejon de la Litovia Sporta Universitato.

Legu ankaŭ:

BET-52: La organiza komitato ekfunkciis
BET-52 kun aŭspicio de UEA
BET-52

Konstanta referenco: http://sezonoj.ru/2015/05/litovio-11/

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi