Lasu la Universalan Kongreson en paco!

Vortoj de komitatano Z

Sojle de la 100a Universala Kongreso de Esperanto ni haltu iom ĉe tiu unika fenomeno, pri kiu UEA kiel ĝia mastro plene rajtas fieri. Ne povas esti pli ol manpleno da aliaj ĉiujaraj kongresoj en la mondo, kiuj havus pli longan historion. Iu en UEA devus esplori la aferon, ĉar se UK estus eĉ rekordhavanto, UEA devus fari pli da bruo pri tio en sia sinprezentado. Jam kiam la numerado estis apenaŭ duonvoje, UK estis unu el la kronjuveloj de UEA en ĝia kandidatigo por la Nobel-pacpremio. Kun centoj kaj miloj da homoj el dekoj da landoj sur la fama “neŭtrala fundamento” UK ja estas miniatura realiĝo de la revo pri pace kunvivanta homaro. Centfoja eldono de tiu miniaturo certe meritus premion de iu aŭtoritato. Pri kandidatigo por Nobel-premio tamen oni de longe ne parolas – kaj kiu emus paroli, se eĉ gravuloj de UEA memmalestime deklaris, ke ilia asocio ne meritas ĝin.

Unu el la subtradicioj ene de la longa tradicio estas plendi, ke UK restas ĉiam sama, laŭ la modelo de Bulonjo, kaj ne adaptiĝas al la nuna tempo. Certe ankaŭ en Lillo okazos samaj programeroj kiel en la najbara urbeto en 1905, ĉar kongreson oni ja devas malfermi kaj fermi, intertempe bali kaj bankedi, spekti artaĵojn kaj aŭdi prelegojn, kaj movadaj organoj devas kunsidi. Tamen la kongreso ŝanĝiĝis. Kiu havas malnovajn kongreslibrojn, komparu la programojn de nunaj UK-oj kun tiuj pasintaj aŭ legu la libron de Ziko Sikosek Sed homoj kun homoj por konstati, ke la ŝanĝiĝo precipe signifis kreskon de la programo per novaj eroj. Post kelkaj malgrandaj UK-oj ŝajnis nature suspekti, ke io misas en la koncepto, kiu postulus renverson, sed la malgrandeco havis eksterajn kaŭzojn. Se la aliĝoj vere falus pro eluziĝo de la koncepto, ia revoluciemo estus pli pravigebla, sed dum ne estas tiel, estus malsaĝe tuŝi la plej sukcesan markon de UEA. Pli urĝas zorgi pri la estingiĝo de la brilo de alia kronjuvelo, la revuo Esperanto, kies abonsinko ne haltas. Tio ja okazas, ĉar la koncepto misas, aŭ pli ĝuste ĝi estis fuŝita.

Ŝatata plendo estas, ke la UK-oj estas tro enfermitaj, pro kio la neesperantista publiko ne atentas pri ili. Ili do devus malfermiĝi kaj eĉ okazi en periferiaj urboj, kie ne eblus ne rimarki ilin. Verŝajne la kongresoj tamen povas okazi nur tie, kie estas preteco inviti kaj organizi ilin. UEA ĵus decidis kongresi en Seulo en 2017 anstataŭ Montrealo, kvankam en la sesoble pli granda Seulo la UK riskos anonimecon multe pli ol en Montrealo. El la periferio eĉ ne estis kandidato. La ekstera videbleco estas tamen mem periferia afero. Multaj UK-oj ja videblis en siaj urboj kaj eĉ tutlande, sed ĉu ie tio lasis daŭrajn spurojn? Esperantistoj facilanime nomas sukcesa ion, kio fakte estas efemera kaj rapide englutota de forgeso. La sukceso de UK, kiu preterglitus la atenton de eksteruloj, povus esti multe pli daŭripova ol tiu de alia UK, antaŭ kies kongresejo flirtus dekoj da flagoj kaj pri kiu skribus ĉiu gazeto de la urbo, se la kongresanoj revenus hejmen pli kleraj pri la lingvo, kulturo kaj movado, mense pli riĉaj pro la semajno pasigita en la miniatura paca mondo kaj reŝargitaj per entuziasmo por esperantumi en siaj hejmlokoj. Disdoni varbilojn sur stratoj de Lillo povos luli onin en memkontento pri agado por la lingvo, sed ĝi estos falsa kontento, se poste la samaj kongresanoj en centoj da urboj tra la mondo refalos en sian malnovan letargion.

Komitatano Z

Ĉi tiu artikolo aperis en la julia kajero de La Ondo de Esperanto (2015).
Ĉe represo bonvolu nepre indiki la fonton paperan (se en presaĵo) aŭ retan (se en retejo):
Papere: La Ondo de Esperanto, 2015, №7.
Rete: La Balta Ondo http://sezonoj.ru/2015/06/kz-11/

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Vortoj de Komitatano Z kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , . Legosigni la fiksligilon.

1 Response to Lasu la Universalan Kongreson en paco!

  1. SOKPO VIgnon diras:

    AFRIKA KONGRESO DE ESPERANTO (AKE) APARTENAS NUR AL AFRIKAJ ESPERNTISTOJ

    Chuj scias ke UEA havis sian kongreson, kiu okazis nur unufoje ekster la kadro de UKo. Tiu kongreso de UEA okazis en 1910 en Augsburgo. Poste, ghi chiam okazadis kun UKo kaj finfine ghi malaperis kaj nur UKo okazas kvazau ghi estus kongreso de UEA.

    Montrighas, ke membroj de aliaj esperanto-orgnizajhoj ne facile partoprenas UKon. Kial UEA ne faru sian kongreson ke UKon kune organizu chiuj tendencoj de Esperantujo ?

    Lau mi, tia iniciato povos kontribui al unuigho de esperanto-organizajhoj. Tian unuighon nun proklamas UETA (Unuigho de Esperantistoj en la Tuta Afriko). Afrikaj esperantistoj nun batalas por liberegi Afrikan agadon el la manoj de UEA-gvidantoj. Tiuj afrikanoj tute ne malfacile eltenas tion, kio iomete similas al iama koloniismo francia au anglia en Afriko. Chu nun temas pri Esperanta koloniismo en la afrika movado ? Kion celas gvidantoj de UEA, kiuj tiel misfamigas UEA-n antau autoritatuloj afrikaj.

    Ne, Afrika Kongreso (AKE) esta elspensita de afrikaj esperantisitoj por afrikaj esperantistoj. Tial ghin organizu afrikaj esperantistoj por afrikaj esperantistoj. Se gvidantoj de UEA shatus havi renkontighon por sia afrika kiomisiono de UEA, ili elpensu ion alian.

    La sesa Afrika Kongreso de Esperanto okazos en Togolando en decembro 2015, la sepa okazos en Burundio en augusto 2016 kaj la oka okazos en Nigherio en 2017.

    Sukceson al esprantistoj kun la moto “AFRIKO AL AFRIKANOJJ”

    Sam

Respondi