TTK: Fruktodona evento

TTK

La kolokvo okazis parte en la universitato de Neuchâtel kaj parte en la urba biblioteko de La Chaux-de-Fonds (sur la supra foto), kie funkcias Centro pri Dokumentado kaj Esploro pri la Lingvo Internacia (CDELI).

De la 13a ĝis la 16a de majo okazis en Svislando la Tria Tutmonda Kolokvo pri la Instruado de Esperanto. En la franca lingvo la evento nomiĝis “Conférence”, (laŭ la Unua en 1922 kaj la dua en 1927) sed tio ne eblas en Esperanto, ĉar ILEI, la organizanto, okazigas ĉiun jaron Konferencon en julio. Do la du eventoj devis havi klarajn ne konfuzigeblajn nomojn.

La solena malfermo altiris proksimume 70 personojn, kiuj povis aŭskulti diversajn alparoladojn kaj ĝui muzikajn prezentojn: Jean-Thierry von Büren kantis baritone ariojn en Esperanto kaj Marion Bélisle tre senteme ludis per sia violonĉelo la “Cignon” de Saint-Saens. Akompanis ilin per piano Monique Fragnière. Mireille Grosjean uzis la okazon por prezenti al la publiko, kie sidis diversaj politikistoj de la regiono, la signifan apogon al Esperanto, kiu regas en la kantono Neuchâtel, ĉu en la ĉelaga suba parto (urbo Neuchâtel), ĉu en la montara parto ĵurasa (urbo La Chaux-de-Fonds), ĉu flanke de dekstremuloj, ĉu flanke de maldekstremuloj.

En ĉiujaraj ILEI-Konferencoj okazas laŭstatutaj kunvenoj de la Komitato kun raportoj, buĝeto k. s. Tio tute ne okazis dum la Kolokvo. Dum tri plenaj tagoj prelegantoj traktis la temon Instruado de Esperanto: metodoj, faktoj, lerniloj, uzo de nuntempaj teknikiloj, ebla evoluo. Vigla interŝanĝo de ideoj okazis inter la prelegantoj kaj inter prelegantoj kaj partoprenantoj. Unika momento por konatiĝi, diskuti, profunde analizi metodojn, malkovri novajn eblojn.

TTK

Monique Arnaud raportas pri afrika agado laŭ la jarmilaj celoj de UNESKO.

Prelegis Dr hab Ilona Koutny, Dr Katalin Kováts, Dr Duncan Charters, Zsófia Kóródy, Stano Marček, Zlatko Tišljar, Mireille Grosjean, Monique Arnaud, Dietrich Weidmann, Monika Molnar, Marta Kovács kaj István Ertl (en libera vicordo). Bedaŭrinde Dr Angela Tellier (Springboard to Languages) ne povis veni el Britio, nek Petro Baláž (lernu.net) el Slovakio; tamen ilia laboro aperis per la helpo de modernaj prezentiloj, kiujn ili sendis al la organizantoj.

En tre moderna salono de la universitato de Neuchâtel tri profesiaj interpretistoj tradukis el Esperanto al la franca kaj inverse. Tiel personoj el la urbo kaj studentoj el la universitato povis senpage eniri, sidiĝi kaj sekvi la prezentojn kaj debatojn. Kaj tion ili faris. En la vestiblo estis disdoneblaj informiloj kaj revuoj, librovendejo kun lernolibroj kaj vortaroj, kaj ekspozicio kun diversaj literaturaj verkoj kaj afiŝoj pri Esperanto ĝenerale.

Ĉiu povas diskuti pri la demando: “kia estas sukcesa evento”? La opinioj malsamas. Okaze de la Tria Tutmonda Kolokvo ne okazis fuŝoj aŭ paneoj (pozitiva aspekto), ne aperis multe da diplomatoj, nur unu (negativa aspekto), tamen ĉiu ŝtato de la mondo ricevis invitleteron de la respubliko kaj kantono Neuchâtel kaj poste diversajn gazetarajn komunikojn. Tio jam estas tre pozitiva fakto. La subteno de la respubliko kaj kantono Neuchâtel estis mirinde altkvalita, efika kaj malavara.

Mireille Grosjean
Prezidanto de ILEI
Prezidanto de la Organiza Komitato

Ĝi estas artikolo el la julia kajero de La Ondo de Esperanto (2015).
Ĉe represo bonvolu nepre indiki la fonton paperan (se en presaĵo) aŭ retan (se en retejo):
Papere: La Ondo de Esperanto, 2015, №7.
Rete: La Balta Ondo http://sezonoj.ru/2015/06/ilei-8/

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

7 Responses to TTK: Fruktodona evento

  1. Giorgio Silfer diras:

    Jen raporto pri la malferma tago, fare de la unusola E-gazeta korespondanto surloke:
    http://www.esperantio.net/index.php?id=2564

  2. Istvan Ertl diras:

    Kiel ĉeestinto (mi prelegis kaj interpretis), mi samopinias kun Zlatko.
    amike
    Istvan Ertl

  3. zlatko diras:

    Mi partoprenis kiel preleganto kaj mi do povas neŭtrale raporti.
    El la vidpunkto de nombro de partopreantoj, ĝi vere estis malgranda kunveno kaj la celo venigi reprezentantojn de diversaj ŝtataj edukinstancoj tute ne estis plenumita, kvankam por tio oni ne kulpigu la organizantojn. Mi kredas ke estis pluraj kaŭzoj inter iuj: ĝenerale estis tro alta atendo: pri internaj E-aferoj ne interesiĝas eksteraj instancoj. La tempo elektita ne estis konvena por amasa alveno de esperantistoj.
    Sed oni havas la jenajn bonajn rezultojn:
    1. La subteno de lokaj politikistoj estis tre bona kaj grava ĉar tio plutenas la bonan subtenon en tiu regiono, kie necasas daŭra helpo de la ŝtato por CDELI.
    2. Ankau la reagoj de la eksteraj publikrimedoj estis tre bona (neofte tio okazas).
    3. Teme ĝi vere estis reprezenta aranĝo ĉar ni povis aŭdi relative detale pri ĉiuj nuntempaj plej gravaj aspektoj de E-instruado kaj tiusence ni povas fieri, ĉar Esperanta pedagogio disponas pri iloj kiujn ne posedas eĉ pluraj nacioj (pri tio vidu mian artikolon en Eŭropa Bulteno/majo.
    http://www.europo.eu/eo/euhropa-bulteno

  4. Partoprenanto verkis artikolon pri la Kolokvo por “Le Monde de l’Espéranto”.
    Temas pri pozitiva teksto.

  5. Jen indiko pri la financa aspekto de la Kolokvo.
    La tuto kostis proks 11000 CHF.
    Ĉio estis kovrita fare de mecenatoj kaj sponsoroj.
    Plimulto de ili (3/4) estas neesperantistoj.
    Neniu kosto por ILEI.

  6. Artikoloj, kiuj estas verkitaj de la organzantoj mem, ne vere estas fidindaj. Neuxtrala, objektiva informo estas malofta en Esperantujo. Mi vidis fotojn de la konferenco, kiuj montras grandegan, sed tute malplenan salonon. La internacia intereso supozeble estis rimarkinde sub la esperoj de la organizantoj.
    La raporto efike kasxas tion per la kutima fanfaronado (sxaumbati), kiu ne utilas al la evouligo de la Movado. Fakte oni nenion konkretan ekscias pri faktaj progresoj. Estis la cxiam samaj figuroj kun la cxiam samaj temoj, kiuj reciproke konfirmas sian gravecon.

  7. Se mi bone komprenas, kerno de la tuta nuna Kolokvo estis la esperita ĉeesto de neesperantistaj politikistoj. Estis invititaj politikistoj de “ĉiu ŝtato de la mondo”, tamen alvenis nur unu (eĉ li estis esperantisto). Ĉu tion oni povas nomi “sukceso” aŭ “fiasko, plena malsukceso”?

    Seĝoj de la salono estis malplenaj, ne ĉeestis eĉ la prezidanto de UEA. La prelegoj verŝajne estis interesaj, sed dum tradicia ILEI-konferenco ili atingus multe pli da interesiĝantoj.

    Fine mi meditis pri interesa demando: kiom kostis tiu Tutmonda Kolokvo, kaj kiel oni financis ĝin? Volonte mi legus kompaktan informon ankaŭ pri tiu flanko.

Respondi