Hector Hodler: Super

HodlerAntaŭ cent jaroj malgraŭ grandegaj problemoj, kaŭzitaj de la Unua Mondmilito, kiu ŝajnis neniigi la internaciemon kaj solidaremon en Eŭropo, Hector Hodler relanĉis la revuon Esperanto kaj aperigis en la unua milita numero sian artikolon Super, kiun ni nun proponas ne nur kiel dokumenton pri la malgaja epoko, sed ankaŭ kiel specimenon el la verkaro de Hodler, al kiu ĉi-monate estas dediĉita la rubriko “Nia trezoro”.

Ne konvenas nun aŭdigi ŝafblekojn por la paco. La potenculoj de la tero volis (ĉu ili vere volis aŭ ĉu ilin voligis la cirkonstancoj?), ke la kanono parolu. Ni lasu ĝin paroli. Se ĝi dume helpus resaĝigi la homaron, ni nur povus ĝin beni.

Sed ĉu ni, Esperantistoj, kiuj dum jaroj kantis, ke “la popoloj faros en konsento unu grandan rondon familian”, – kiuj esperis je tempo kiam “dissaltos la obstinaj baroj”, – kiuj deziris amikan kunlaboradon inter ĉiuj popoloj (ĉar mi ankoraŭ kuraĝas kredi, ke tia estis la deziro de ĉiuj veraj Esperantistoj), ĉu ni ne havas, krom la devoj al la propra patrujo, aliajn specialajn devojn ankaŭ ne flanklasindajn?

Ni havas la devon ne forgesi.

Ne forgesi tre elementan veron, kiun la pli granda parto de niaj samtempuloj – kleraj aŭ ne – ne plu atentas kaj neniam bone atentis.

Nome, ke Eŭropanoj (mi uzas tiun vorton por montri la reprezentantojn de la nun militantaj landoj) estas kaj restas homoj. Tiuj homoj por ni Esperantistoj ne loĝas en malproksima planedo aŭ en gazetartikoloj. Ni vidis ilin, ni kontaktiĝis kun ili, ni konstatis, ke ili estas estaĵoj el la sama esenco. Evidentaĵo, sed evidentaĵo ĉiam malatentata. Ni eĉ amikiĝis kun kelkaj, ne zorgante, ĉu ili apartenas al lando amika al nia. Ni konstatis, ke per multaj flankoj ili estas samaj al la homoj de nia hejmolando. Ni ankaŭ sentis – ni estu honestaj! – ke per kelkaj flankoj ili diferencas de ni, sed anstataŭ nin forigi de ili, tio nin interesis kaj ofte allogis. (Plie, ĉu via najbaro loĝanta en la sama domo ne diferencas de vi? ĉu vi ĉiam lin amas?) Ni spertis, ke tiuj diferencoj ne malhelpis nin kunlabori. Ni multe disputiĝis inter Esperantistoj; ni ne ĉiam amis unu la aliaj kiel fratoj sed niaj disputoj okazis inter individuoj, ne laŭ nacioj. Super la landlimoj ni estis, super ili ni pense restu.

Ni vojaĝis fremdlande, kaj ni vidis, ke tiuj “fremduloj”, kiuj kuras sur la stratoj, similas al tiuj, kiujn ni vidis en la patrolando. Se ni eniris iliajn hejmojn, ni konstatis, ke ilin agitas samaj pasioj, ilin vivigas samaj esperoj, ilin movas samaj apetitoj. Kaj el la konstato de tiuj analogiaĵoj, ni ĉerpis vivigan konkludon pri la ebleco inter ili de paca (ne de “frata”!) kunlaborado, kiun plifaciligos komuna neŭtrala lingvo, ilo de komuna laboro.

Ĉu ĉiuj tiuj faktoj fariĝas malveraj, ĉar la anarkia kaj arkaika stato de Eŭropo kondukis al sanga solvo – konsekvenco de sistemo pli ol de homoj?

Ĉu, ĉar homoj agas kiel lupoj, konvenas, ke ni ankaŭ kuniĝu al la lupoj kaj kunbleku?

Ĉu, ĉar en tiuj momentoj malaperas individuaj opinioj en gentaj kolektivaj opinioj, ni estas devigataj forlasi prudenton kaj esperon?

Flanke de niaj simpatioj, ni havas devojn, kiujn al ni trudas nia esperantisteco. Plenumante ilin, ni laŭ nia povo utile laboros por la paco – ne tiu paco, kiun diplomatoj enskribas en efemeraj traktatoj, sed tiu paco, kiu engravuriĝas en la koro de la homoj kaj fariĝas bazo de ĉiu posta alproksimiĝo.
Hodler
Devo kredi, ke neniu popolo havas la monopolon de la civilizeco, de la kulturo aŭ de la humaneco. Nia civilizeco estas ŝuldata al la pensuloj apartenantaj al la plej diversaj gentoj, el kiuj kelkaj jam de longe malaperis el la historio; ĝi disvolviĝis dank’ al la sinsekva laboro de ĉiuj popoloj; ĝi estas la verko ne de tiu aŭ alia nacio, sed de la diverslandaj elitoj. Sendube, la popoloj ne same laboris kaj ne samtempe elmontris sian ĉefan agadon. Ni scias, ke tute samaj ili ne estas, sed ĉiu el ili alportis aŭ alportos ion originalan al la komuna posedaĵo de la homaro. Iu pli fervore sin dediĉas al la teknika kulturo; ĝi akiras la severan ordon, kiu ĝin regas. Al tiu alia pli plaĉos la interbatalado de la ideoj, la studo de la homo, la literatura kulturo. Alian priokupos pli speciale moralaj problemoj, kiuj sieĝas ĝian maltrankvilan animon. Alia dediĉos sian praktikan genion al la vastaj entreprenoj de la komerco. Kiu povus diri: tiu ĉi estas pli utila ol tiu? Ĉu pli utila estas la panisto, kiu nutras nin, la tajloro, kiu vestas nin, aŭ la pensulo, kiu nin instruas?

Ni ne kontraŭmetu naciajn kulturojn kaj ne provu starigi inter ili ian hierarkion. Ĉiuj estas nur partoj de tiu komuna monda civilizeco, frukto de ĉiuj homoj, kiuj pensis kaj agis. Se ni ne egale komprenas tiujn naciajn kulturojn, anstataŭ ol ekskomuniki, ni almenaŭ toleru ilin pro la amo, kiun al ili havas milionoj da homoj.

Devo kredi, ke neniu popolo entute havas la monopolon de la barbareco, perfideco aŭ stulteco. Nur individuoj kaj la milito estas respondaj. En la ĉiutaga vivo, ĉe nia propra lando, ni renkontiĝas kun tiaj homoj, kiujn ni juĝas barbaraj, perfidaj aŭ stultaj. Eĉ la sama homo, ĉe iaj momentoj de sia vivo, montriĝas barbara, perfida aŭ stulta, same kiel ĉe iaj momentoj li estas bona, humana kaj prudenta. Aldonu al tio, ke la milito malkovras kaj ekstremigas ĉiujn primitivajn instinktojn, kiujn laŭeble bridigis la socia vivo. Vi scias, kiel malfacile estas senpartie juĝi unu homon en unu el liaj agoj, vi scias, ke la milito transformas la animstaton de la homoj, kaj vi volas juĝi tutan popolon pro la agoj de individuoj regataj de instinktoj ne plu reteneblaj! Ĉu vi povas ĵuri, ke vi ĉiam agos humane en similaj cirkonstancoj, ĉu vi povas ĵuri, ke neniam la kolero – pravigita aŭ ne – kondukis vin al agoj, kiujn vi poste bedaŭris kaŝe aŭ malkaŝe?

Kulpaj estas nur la milito kaj la sistemo, kiuj igis ĝin ebla, ne la homoj, kiuj estas nur ludiloj de la hazardoj, tuj kiam la sociaj reguloj kaj akiritaj kutimoj ne plu regas iliajn instinktojn.

Devo konservi prudenton eĉ meze de la premigaj influoj de la popolamasoj. La popolamasoj estas kapablaj je grandaj heroaĵoj, sed ankaŭ je grandaj krimoj. Ili agas ĉiam ekstreme kaj juĝas laŭ siaj pasioj, eĉ se ili kredas paroli en la nomo de la racio. Diskuti, ekzameni, dubi ili ne ŝatas. Ili bezonas solvojn absolutajn. Kelkaj belŝajnaj vortoj trafe esprimitaj sufiĉas por ke ili verŝu sian sangon – kaj verŝigu la sangon de la aliaj.

Sed utile estas, ke kelkaj individuoj konservu prudenton kaj sin gardu kontraŭ la ekstremaĵoj de la popolamasoj. Tian rolon ni Esperantistoj povus havi. Pli bonan estontecon ni povos prepari, nur se dum la krizo ni estis sufiĉe fortaj por ne perdi niajn konvinkojn.

La parolo estas nun al la kanono, sed ne eterne daŭros ĝia blekado. Kiam centmiloj da homoj kuŝos en la bataltomboj kaj la ruinoj ĉe la venkintoj kaj venkitoj atestos pri la teknikaj pli ol pri la moralaj progresoj de nia civilizeco, tiam oni alvenos al iu solvo, kaj tiam, malgraŭ ĉio, la internaciaj rilatoj denove ligiĝos, ĉar super la nacioj estas tamen io… Se sur la nunaj ruinoj ni volas konstrui novan domon, oni bezonos tiajn laboristojn, kiujn ne timigos la malfacilaĵoj de la rekonstruado. Tiaj laboristoj estos la diversnaciaj elitoj, kiuj sen antaŭjuĝoj kaj en spirito de reciproka toleremo, altigos siajn rigardojn super la horizonto de la landolimoj naciaj, kaj konscios pri harmonia civilizeco, sufiĉe larĝa por enteni ĉiujn naciajn kulturojn, sufiĉe tolerema por konsideri ilian diversecon kiel bonfara necesaĵo. Tiuj laboristoj ne malŝatos la militon; ili ĝin deklaros al la sistemo, kiu permesas kaj kaŭzas tiajn buĉadojn; ili ĝin deklaros al la antaŭjuĝoj, al la krudaj instinktoj, al ĉiuj homoj, kiuj senhonorigas la homaron kaj kiuj restos ĉiam sufiĉe multaj por ke la estontaj generacioj ne timu malfortigan ripozon.

Ni, Esperantistoj, estu la embrio de tiuj estontaj elitoj. Por inde plenumi nian taskon, ni konservu nian idealon kaj ne lasu nin subpremi de la malespero aŭ de bedaŭro.

La veran progreson ne kreis la homoj, kiuj genufleksis antaŭ ĉiuj akceptitaj ideoj kaj blinde sekvis la popolamasojn. Ĝin kreis la homoj kun forta konvinko, kiuj sciis renversi la antaŭjuĝojn kaj transformi la opiniojn.

Esperanto, 1915, №1, p. 2–3

Ĉi tiu artikolo aperis en la junia kajero de La Ondo de Esperanto (2015).
Ĉe represo bonvolu nepre indiki la fonton paperan (se en presaĵo) aŭ retan (se en retejo):
Papere: La Ondo de Esperanto, 2015, №6.
Rete: La Balta Ondo http://sezonoj.ru/2015/06/hodler/

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo, Historio de Esperanto kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

4 Responses to Hector Hodler: Super

  1. AlKo diras:

    Ĉi tiun artikolon el «Spegulo» mi bone konas. Ĝi estas menciita en la esenca bibliografio ĉe mia artikolo pri Hodler. Vidu http://sezonoj.ru/2015/06/trezoro-5/

  2. Jens diras:

    Koncerne la pacagadon de Hodler mi volas mencii la tre klerigan artikolon de A. Kuenzli “Milito kaj paco laŭ Hodler” pri la artikolaro “Novaj Vojoj” en la revuo Esperanto (1915-1917) de Hodler.

  3. Paul Desailly diras:

    Brave, saghe kaj elokvente! Liajn sindonajn agojn la vortoj spegulas. Mi tre admiras ankau lian verk-talenton kiun multaj envias, inkluzive min.
    Chu li estis subtenanto au adepto de Homaranismo au de modifita
    Homaranismo?
    Amike
    Paulo

  4. Jens diras:

    Koran dankon pro tiu teksto. Mi jam tre ĝojis kiam mi trovis vian artikolon pri Hodler. Kiam mi legis ĝin mi nepre volis ankaŭ legi Super-on. Mi tre ŝatas la rubrikon Nia trezoro, kaj aparte la pasintajn artikolojn pri la Esperanto- pioniroj.

Respondi