Nova Ĝenerala Direktoro de UEA: Tri kandidatoj intervjuotaj

En februaro 2015 la Estraro de UEA anoncis konkurson por la posteno de Ĝenerala Direktoro, celante trovi posteulon por Osmo Buller post lia emeritiĝo en la unuaj monatoj de 2016. La limdato por kandidatiĝoj estis la 31a de majo. Ĝis la limdato venis ses kandidatiĝoj. Post pluretapa diskutado, la Estraro decidis inviti tri el la kandidatoj al persona intervjuo en Lillo, la 24an de julio, unu tagon antaŭ la komenco de la 100a Universala Kongreso.

La tri kandidatoj invititaj al intervjuo estas Konrad Andrzejuk el Pollando, Veronika Poór el Hungario kaj Nikola Rašić el Nederlando.

“Ni estas kontentaj fronti elekton inter pluraj interesaj kaj kapablaj kandidatoj, – komentis d-ro Mark Fettes, Prezidanto de UEA. – La intervjuoj donos okazon por pli fundaj diskutoj pri la direktoj, prioritatoj kaj kondiĉoj de la laboro. Ni serĉas homon, kiu povas gardi la plej gravajn tradiciojn kaj trajtojn de UEA, sed ankaŭ kungvidi procezon de renovigo kaj modernigo”.

Fonto: Gazetaraj Komunikoj de UEA, 2015, №579

Se vi ŝatas la tekston, rakontu pri ĝi:
  • Facebook
  • Добавить ВКонтакте заметку об этой странице
  • Twitter
  • LiveJournal
  • Одноклассники
  • MySpace
  • Digg
  • В закладки Google
  • LinkedIn
  • Reddit
  • Яндекс.Закладки
  • email
  • Add to favorites

1 komento pri “Nova Ĝenerala Direktoro de UEA: Tri kandidatoj intervjuotaj”


  1. Grigorij Arosev

    Tre stranga estas, ke en la listo mankas Vladimir Minin. Li ja estus ideala Gxenerala Direktoro.

Vi devas registriĝi por komenti.



Bad Behavior has blocked 848 access attempts in the last 7 days.