Malhisi la flagojn

Vide el Bruselo

Alexis Tsipiras kaj Jean-Claude Juncker

La greka ĉefministro Alexis Tsipiras ridetas kun la prezidanto de la Eŭropa Komisiono Jean-Claude Juncker. (Foto: Eŭropa Komisiono)

La ĵurnalistoj malofte rigardas en la pasintecon. Ĉiam ni enfokusigas la estontecon kaj ĉion, kio novas.

Antaŭ kvin jaroj, Eŭropo ŝajnis solvi la grekan “problemon” laŭ la tiama prezidanto de la Eŭropa Komisiono José Manuel Barroso. Jam estis faritaj kaj interkonsentitaj “solidaj, fareblaj kaj betonaj proponoj” por Eŭropo, diris Barroso.

Efektive, Barroso volis montri ion alian ol la germana membro de la Eŭropa Komisiono Günther Oettinger. La germana komisionano proponis, ke impostoficistoj el aliaj EU-landoj helpu la grekan ŝtaton kolekti impostojn, ĉar la grekoj evidente ne kapablas ĝis nun fari tion.

Oettinger, kiu tiutempe respondecis pri energio kaj ne estis konata kiel spertulo en ekonomiaj kaj financaj aferoj, faris tiam ankaŭ alian proponon. Membro-ŝtatoj de la Eŭropa Unio kun troaj ŝuldoj kiel Grekio malhisu siajn flagojn ĝis duono de la flag-masto. Sekvis, kompreneble, protesta ŝtormo en Grekio pro la malprudentaj vortoj de la germana komisionano.

Same kiel Barroso antaŭ kvin jaroj, la nuna prezidanto de la Eŭropa Komisiono Jean-Claude Juncker deklaras, ke la greka problemo estas kvazaŭ solvita. “La Komisiono laboras tage kaj nokte kun la Eŭropa Centra Banko kaj la Internacia Mona Fonduso (IMF) kaj kun la grekaj aŭtoritatoj por trovi solvojn, kiuj estus en la intereso de la stabileco, solideco kaj integreco de la eŭrozono. Ĉi tiu tre malfacila afero estos solvita en la venontaj tagoj kaj semajnoj. Ni solvos ĝin”, – li diris ankaŭ kelkaj semajnoj.

Sed jam alflugis spertuloj de la IMF, kaj Juncker ŝanĝis sian kanton. La intertraktado pri ŝuldoj inter Grekio kaj prunto-donintoj rekomenciĝos kaj daŭros ĝis solvo estos trovita. “La intertraktado komenciĝos denove, unue je teknika nivelo, poste je politika nivelo”, – diris Juncker.

Kompreneble, Eŭropo intertempe evoluis, kaj la situacio ne plu estas tiom danĝera por aliaj landoj. Ja antaŭ kvar jaroj, la pollanda financministro Jacek Vincent-Rostowski pentris preskaŭ senesperan bildon: “Sendube ni estas en danĝero, kaj Eŭropo estas en danĝero. Se la eŭrozono disfalos, la Eŭropa Unio ne vivos multe pli longe”, – ni raportis en La Ondo de Esperanto (2011. №10).

Tiam ni ankaŭ notis la vortojn de la tiama parlamentano Derk Jan Eppink: “Ni estas puŝantaj Grekion en truon, el kiu ĝi ne elmergiĝos sen malpezigi sian monon. Greka bankroto estas nur demando de tempo”.

Dafydd ab Iago

Ĉi tiu artikolo aperis en la julia kajero de La Ondo de Esperanto (2015).
Ĉe represo bonvolu nepre indiki la fonton paperan (se en presaĵo) aŭ retan (se en retejo):
Papere: La Ondo de Esperanto, 2015, №7.
Rete: La Balta Ondo http://sezonoj.ru/2015/06/bruselo-23/

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Vide el Bruselo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

1 respondo al Malhisi la flagojn1

  1. Ilja Muravjov diras:

    “Kompreneble, Eŭropo intertempe evoluis, kaj la situacio ne plu estas tiom danĝera por aliaj landoj.”

    Kial? Kio ŝanĝiĝis? Grekio estas bankroto kaj kiam ĝi eliros na la eŭrozono, tiam multaj aliaj landoj eklvolos fari ankaŭ tion (eliri = ne redoni siajn ŝuldojn). Mi aludas, ekzemple, na Irlando, Hispanio k.t.p..

    Ve, la eŭrozono estas jam ne torto.

Respondi