La nova urbestrino de Barcelono kampanjis en Esperanto

ColauLa 24an de majo estis celebrita balotado en Hispanio por la lokaj municipoj kaj 13 el la 17 regionaj registaroj. La elektoj estis tre specialaj pro la partopreno de novaj sukcesaj partioj kiuj rompis la tradician dupartiismon de la lando kaj la granda sukceso de kandidatecoj de popola unueco bazitaj en maldekstremaj movadoj, kiuj venkis en pluraj el la ĉefaj urboj de la lando, inklude de Madrido kaj Barcelono.

En Barcelono la venkinto estis koalicio “Barcelona en comú” (Barcelono Kolektive), kiun gvidis konata aktivulino por la rajtoj de la homoj elpelitaj el siaj hejmoj pro domŝuldoj, nomata Ada Colau (Ada Kolaŭ’). Unu el la interesaj trajtoj de ilia kampanjo estis la utiligo de afiŝoj en dudeko da lingvoj, inter kiuj Esperanto. Ili estas plu alireblaj en la retejo de la kampanjo, ĉe la adreso https://barcelonaencomu.cat/es/material-de-campana

Temis pri veto por la multlingvismo, en urbo kun forta ĉeesto de eksterlandanoj, ĉu turistoj, ĉu migrantoj.

Pri la iniciato fakte respondecis la t. n. Akso pri Migrado, tio estas, la rondo kiu ene de la strukturo de tiu socia movado okupiĝas pri la problemoj de alilandaj kaj alilingvaj komunumoj en la urbo. Tiu Akso proponis la enkondukon de afiŝoj kaj aliaj kampanjaj materialoj en la lingvoj de la komunumoj de enmigrintoj en Barcelono, de la plej parolataj,
kiel la angla, la araba, la urdua aŭ la ĉina, ĝis pli minoritataj kiel la rumana, la gvarania aŭ la amaziĥta (berbera), kaj eĉ respektante diversajn dialektojn kaj lingvajn variantojn. Per tio ili volis ne nur montri fokuson sur la multlingvismon mem, sed ankaŭ solidarecon kun tiuj komunumoj, kiuj, eĉ se ĝenerale ne voĉdonantaj en tiaj ĉi balotadoj jam iĝis parto de la barcelona socio.

En tiu kunteksto, esperantistoj ligitaj al tiu movado proponis la eldonon de la afiŝoj ankaŭ en Esperanto, por videbligi la strebadon al akceptemo kaj multlingvismo. La respondeculoj de la “Akso” tion rapide aprobis, kaj nia lingvo eĉ aperas sur la unua loko en la retejo de la kampanjo.

Pri la esperantigo respondecis ĉefe esperantisto veterana, aktivulo de la kampanjo de BeC. La iniciato ricevis kompletan apogon de la kampanjantoj, kiuj krome vidas la ĉeeston de Esperanto kiel kontribuon al la flegado de la kolektiva memoro de la popola Barcelono, urbo kie Esperanto dum multaj jaroj estis simbolo de popola aktivado.

Pri la sekvo de la ĉeesto de Esperanto, oni ankoraŭ nenion povas aserti. Post la venko de la kandidato de BeC, estas penseble ke tiu strebo pri ampleksa multlingvismo povu roli kiel principo en la municipa agado, kaj ke Esperanto povu trovi lokon. Ni esperu.

Toño del Barrio

Ĉi tiu artikolo aperis en la julia kajero de La Ondo de Esperanto (2015).
Ĉe represo bonvolu nepre indiki la fonton paperan (se en presaĵo) aŭ retan (se en retejo):
Papere: La Ondo de Esperanto, 2015, №7.
Rete: La Balta Ondo http://sezonoj.ru/2015/06/barcelono/

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi