Generalo Sebert – sindona kaj nelacigebla

SebertNia trezoro

En ĉi tiu rubriko ni jam prezentis tri movadestrojn el la komenca periodo de Esperanto. Ili estis relative junaj, kiam ili ekagis por Esperanto: Zamenhof en 1887 estis 27-jara, de Beaufront en 1887-88 estis 32-jara, kaj Bourlet en 1900 havis 34 jarojn. Male al ili generalo Sebert (konata ankaŭ kiel Sébert) aktiviĝis en la Esperanto-movado kiel emerito kun multaj atingoj profesiaj kaj sciencaj.

Oficiro kiu studis florojn

Hippolyte Sebert [prononcu: sebér], naskiĝis la 30an de januaro 1839 en Verberie apud Compiègne (departemento Oise en Pikardio). Post la studoj en Douai (departemento Nord en la regiono Nordo-Kaleza Markolo) en 1858 li aliĝis al la fama Politeknika (Supera) Lernejo en Parizo kaj brile finis ĝin kiel mararmea oficiro artileria. En 1860 la 21-jara Sebert ekdeĵoris en Tulono, kie li direktis centran laboratorion de la mararmea artilerio. Li okupiĝis ĉefe pri perfektigado de kanonoj kaj pri studo de artileria balistiko.

En 1866 Sebert estis sendita al Nouméa, la ĉefa urbo de Nov-Kaledonio, kiel estro de la mararmea artilerio. Tie li ankaŭ science studis la loĝantojn kaj naturon de ĉi tiu franca kolonio. Precipe li atentis la flaŭron. Lian nomon ricevis kelkaj melaneziaj floroj: ilex Sebertii pancheria, Seberti xanthostemon, Sebertii crossostylis, Seberti beccariella, Sebertii Sebertia acuminata. Sian antropologian kolekton (armiloj, maskoj k. a.) post la reveno al Francio li donacis al la muzeo de Compiègne.

Sebert revenis al Eŭropo en 1870 kaj partoprenis en la Francia-Prusia milito, interalie, en la batalo ĉe Champigny kaj en la defendo de Parizo. Post la milito li daŭre studis balistikon kaj kanonojn, fondis la eksperimentan kampon de Sevran-Livry por provado de eksplodaĵoj, partoprenis en la kreo de la senfuma pulvo kaj en la perfektigo de torpedoj, promociis la uzadon de elektro en industrio ktp. Pri siaj sciencaj eksperimentoj li publikigis multajn verkojn. En 1888 li iĝis komandoro de la Honora Legio, kaj en 1890 emeritiĝis en la rango de brigada generalo.

Industrio kaj scienco

La eksarmeaniĝo ebligis al la 51-jara Sebert dediĉi sin al scienco kaj industrio. Li iĝis, interalie, direktoro de la artileria fako kaj poste prezidanto de la grava kompanio “Forges et Chantiers de la Méditerranée” kaj konsilanto de aliaj industriaj societoj. En 1897 Sebert iĝis membro de la Akademio de Sciencoj de Francio, ekde 1900 estis prezidanto de la Franca Asocio por Progresigo de Sciencoj, kaj ekde 1901 de la Franca Fotografia Societo, kiun li prezidis dum 28 jaroj (plej longe en la historio de ĉi tiu asocio). Li estis ankaŭ prezidanto de la Franca Kinematografia Societo kaj plenumis plurajn pliajn taskojn, interalie, en la komisiono pri senkulpigo kaj rehonorigo de Alfred Dreyfus.

Tamen la ĉefa scienca kontribuo de Sebert estis farita en la sfero de bibliografio kaj dokumentado. Adepto kaj populariganto de la Universala Bibliografia Repertorio, li en 1895 kunfondis la Internacian Bibliografian Instituton en Bruselo kaj tri jarojn poste fondis kaj ekgvidis ĝian buroon en Parizo.

Populariganto iĝas movadgvidanto

SebertĈi tiu meritplena viro, okupegata pri siaj multaj taskoj, en 1898 (Esperantisto №5763 en la Zamenhofa Adresaro) ekinteresiĝis pri Esperanto kiel internacia lingvo por bibliografiado, sed li dum du jaroj restis nur “aprobanto” kaj aktiviĝis por Esperanto en 1900 pro la influo de la fama franca matematikisto kaj freŝbakita esperantisto Charles Méray. La 61-jara generalo baldaŭ iĝis unu el la plej varmaj adeptoj kaj popularigantoj de la nova lingvo.

La 9an de aprilo 1901 Sebert prezentis Esperanton en la Akademio de Sciencoj. Li poste plu propagandis la lingvon en diversaj medioj, verkis broŝurojn pri Esperanto, kaj en 1905 li trovis sin en la centro de la movadaj polemikoj, ligitaj kun la ideo de Zamenhof lanĉi internacian esperantistan ligon en la 1a Universala Kongreso de Esperanto (UK) en Bulonjo-ĉe-Maro.

Same kiel Bourlet, de Beaufront kaj Cart li malaprobis la ideon de Zamenhof pri fondo de esperantista ligo. La Zamenhofa propono ne estis akceptita, kaj en Bulonjo oni fondis nur la Lingvan Komitaton (prezidanto Boirac) kaj la Organizan Komitaton (prezidanto Sebert) por okazigi la duan kongreson kaj intertempe studi proponojn kiuj ne estis deciditaj en Bulonjo.

Strato Clichy, №51

Por sukcesa laboro de la du komitatoj, fonditaj en Bulonjo, estis necesa sekretariejo, kaj tiucele Sebert luis du ĉambrojn en la domo (strato Clichy, №51), kie estis la Franca Fotografia Societo, prezidata de li, kaj starigis tie Esperantistan Centran Oficejon (CO).

Esperantista Centra OficejoHippolyte Sebert kaj Émile Javal kunpagis la kostojn de la oficejo kaj salajron al ĝia oficisto Gabriel Chavet. Malgraŭ la deklarita rolo de nura sekretariejo, CO baldaŭ fariĝis vera centro de la movado, en kiu mankis reprezenta monda asocio.

En ĉi tiu oficejo la Konstanta Komitato de Kongresoj (la nomon KKK en 1906 ricevis la Organiza Komitato), kies prezidanto Sebert estis, okupiĝis pri la organizado de la UKoj, pri ties financado, kaj pri eldonado de la kongresa materialo. CO organizis ankaŭ la laboron de la Lingva Komitato kaj ties Akademio (fondita en 1908).

La biblioteko de CO estis fondita por kolekti, bibliografii kaj disponigi librojn, broŝurojn, gazetojn kaj alian materialon pri/en Esperanto. En 1929 Sebert donacis la zorge katalogitan kolekton (3 mil volumoj k 40 mil gazeteltranĉaĵoj) al la biblioteko de la Pariza Komerca Ĉambro. En 1910 Sebert publikigis bibliografian klasifikon por Esperantaj bibliotekoj laŭ la decimala klasifiko akceptita internacie kun lia helpo.

CO ekde 1908 publikigis la Oficialan Gazeton, kiu enhavis la dokumentojn de ambaŭ Komitatoj kaj aliajn dokumentojn, interalie, adresarojn de grupoj, listojn de novaj libroj kaj gazetoj, dokumentojn de fakaj societoj k. a. Krome Sebert kaj Chavet redaktis kaj eldonis jarlibrojn kaj bibliografiojn. CO ankaŭ helpis per mono kaj konsiloj al multaj esperantistaj grupoj kaj entreprenoj, pledis por Esperanto ĉe ŝtataj kaj privataj instancoj.

En 1911 Sebert kaj Zamenhof starigis la reprezentan sistemon de la Rajtigitaj Delegitoj, kiun oficialigis la 7a UK en Antverpeno. Rezulte en la UKoj rajtis voĉdoni nur la delegitoj de la grupoj, kiuj kotizis al CO. Tamen tiuj kotizoj estis tro malmultaj, kaj post la morto de Javal (1907) la funkciadon de CO pagis Sebert, kiu elspezis entute pli ol 200 mil frankojn (temas pri la antaŭmilitaj “oraj” frankoj). En la 9a UK en Berno ĉe CO estis fondita Internacia Unuiĝo de Esperantistaj Societoj (IUES), sed ĝi apenaŭ sukcesis ekfunkcii pro la komenco de la Unua Mondmilito.

Ni nur aldonu, ke, kiel renoma sciencisto kaj akademiano, Sebert prezidis la kunvenon de sciencistoj en la 2a UK en Ĝenevo, kaj post la fondo de ISAE (1907) li iĝis ĝia unua prezidanto.

Helpe al la Majstro

Sebert estis ĉiam je dispono por Zamenhof. Sebert, interalie, malkonsilis al Zamenhof prezenti la homaranismon en la 2a UK, tradukis lian studon Gentoj kaj Lingvo Internacia por la Kongreso de Rasoj (Londono, 1911), kaj konsilis lin dum la Ido-krizo, kiam CO – se uzi la armean ĵargonon – iĝis la ĉefa citadelo en la batalo kontraŭ la reformistoj. Laŭ Edmond Privat “Generalo Sebert … donacis tiam sian tutan vivon kaj tempon al nia afero kaj restis por nia Majstro sindona kaj nelacigebla konsilanto en ĉiuj praktikaj aferoj” (Esperanto, 1930, №2, p. 40).

En 1985 Itô Kanzi kadre de sia PVZ-projekto kolektis k eldonis en Postrikolto de Ludovikaĵoj kelkajn dekojn da leteroj de Sebert al Zamenhof en la Esperanta traduko (Sebert skribis france), kaj en 1990 sekvis du volumoj de Leteroj de Sebert al Ludoviko, kun la suma amplekso pli ol 500-paĝa. Efektive, kun neniu esperantisto Zamenhof korespondis tiel intense kiel kun Sebert.

Post la Unua Mondmilito

Dum la Unua Mondmilito CO kaj IUES malvigliĝis, sed post la militofino la jam 80-jara Sebert provis reaktivigi ilin. Li iniciatis restarigan kunvenon en Parizo, kiu ne povis akcepti gravajn decidojn, ĉar pro la malpermeso transiri limojn en septembro 1919 nur britoj kaj francoj povis kunveni en CO. Unu jaron poste, en septembro 1920, laŭ propono de Sebert la Ĝenerala Kongreso de la Unuiĝo de Internaciaj Asocioj diskutis en Bruselo la mondlingvan demandon. Studinte raportojn pri la franca, Esperanto, Ido kaj Esperantido (kompromisa projekto de René de Saussure) la kongreso rezoluciis por Esperanto. En 1921 sekvis rezolucio por la uzado de Esperanto en scienco, subskribita de 21 membroj de la Akademio de Sciencoj, inter kiuj estis ankaŭ akademiano Sebert. Similan rezolucion li subskribis ankaŭ en 1924 (entute, 40 subskriboj).

Ĉar post la morto de Bourlet (1913) la Pariza eldonejo Hachette nuligis sian Esperanto-fakon, laŭ iniciato de Sebert la 10an de junio 1919 en Parizo estis fondita Esperantista Centra Librejo, kiu aĉetis la grandajn librostokojn de Hachette kaj Libraire de l’Espéranto kaj komencis sian propran eldonadon.

La Kontrakto de Helsinki

Post la milito komenciĝis traktado de CO kaj UEA pri la reorganizo de la movado. La prezidanto de UEA Hodler eĉ proponis al Sebert la prezidantecon de UEA (Privat E. Historio de Esperanto, p. 99), sed tio ne realiĝis. La solvo estis trovita en la 14a UK (Helsinki, 1922), kiu decidis konservi la du centrojn (landaj asocioj en Parizo kaj individuaj esperantistoj en Ĝenevo ĉe UEA) kaj starigi tegmentan instancon – Centra Esperanto-Komitato (poste Internacia Centra Komitato de la Esperanto-Movado, ICK).

La Zamenhofa revo pri unu ligo por ĉiuj esperantistoj ŝajnis realiĝi. Anstataŭ la Rajtigitaj Delegitoj kaj IUES la landaj asocioj starigis Konstantan Reprezentantaron (KR). Sebert fariĝis la unua prezidanto de KR; en 1923 lin anstataŭis la brita komercisto John Merchant, kaj Sebert restis honora prezidanto. KKK en 1924 estis likvidita, ĝiajn funkciojn reprenis ICK. La Pariza CO malfondiĝis. La sekva jardeko ĝis 1932–33 estis tre sukcesa por la Esperanto-movado. Finfine, la 85-jara generalo povis ekripozi. Li mortis en Parizo la 23an de januaro 1930 en sia 92a vivojaro.

Alia franca generalo, Louis Bastien, kiu prezidis la Internacian Esperanto-Ligon ekde la krizo de 1936 ĝis la reunuiĝo kun UEA en 1947, sendube havis motivon por diri: “Apud Zamenhof, Sébert estas la homo, kiu per sia fortega personeco plej multe faris por la sukceso de nia movado”.

Aleksander Korĵenkov

Gaston Waringhien pri Sebert

<…> unu el la mondaj aŭtoritatoj pri balistiko, membro de la franca Scienca Akademio, teknika direktoro de potenca ŝtalindustria firmao, pioniro de la elektrotekniko, li prezentis prestiĝan figuron de teoriisto kaj de realiganto. Ĉiam vigla malgraŭ la jaroj, ĉiam juna en siaj entuziasmoj, ĉiam fekunda en planado kaj projektado, li donkiĥote bataladis en la sciencaj medioj, por du tiam malŝatataj aferoj, kiujn li unuigis en sia arda deziro pri raciigo de la homa scio kaj perfektigo de la homa spirito: la Bibliografia Decimala Klasifiko kaj Esperanto, du necesegaj rimedoj disponigi al ĉiu esploranto la rezultojn de la scienca laborado. <…> Malema al diktado, ĉiutage, jam de la sesa matene, li sidis ĉe sia labortablo kaj propramane skribadis sian abundan korespondon, kie respeguliĝas lia ŝato de ekzakteco en la detaloj kaj lia pasia deziro provizi la esperantistaron per efika organizo. Oni ofte, eĉ akre riproĉis al li celi trudordonan centralizadon: sed ĉu centralizado ne estis ĝuste la nepra kondiĉo de larĝa disvastiĝo de la movado, kiel montris la jaroj 1922-36? Kaj estis sufiĉe da simpatiaj trajtoj en lia karaktero, por preteratenti kelkajn troaĵojn.

Waringhien G. Prologo (En: Leteroj de Zamenhof. Vol 1. Paris: SAT, 1948. P. 6-7.

Ĉi tiu artikolo estas verkita surbaze de la artikolo pri generalo Sebert el la enciklopedia projekto Nia Diligenta Kolegaro (NDK).

Pli frue aperis:

1. Aleksander Korĵenkov: Zamenhof kaj la movado (La Ondo de Esperanto, 2015, №1)
2. Aleksander Korĵenkov: Louis de Beaufront, la dua patro de Esperanto (La Ondo de Esperanto, 2015, №2)
3. Aleksander Korĵenkov: La “nova energio” de Carlo Bourlet (La Ondo de Esperanto, 2015, №3)

Ĉi tiu artikolo aperis en la aprila-maja kajero de La Ondo de Esperanto (2015). Oni povas represi la supran tekston nur kun la permeso de la aŭtoro.

© Aleksander Korĵenkov 2015.

Konstanta referenco: http://sezonoj.ru/2015/05/sebert/

  1. Komentoj mankas

Vi devas registriĝi por komenti.